Rabeno estas honora titolo de hebreaj kaj judaj kleruloj kaj leĝistoj.
La vorto devenas de la hebrea rabbi (רַבִּי) aŭ de la aramea rabbuni, kiuj signifas proksimume "mia majstro".
Por la reformistoj, la konservatistoj kaj la modernaj ortodoksuloj, la titolo estas kutime donata de religia akademio, post plurjara programo de studoj.
Por la plejmulto de la ortodoksuloj, la titolo estas donata persone de alia rabeno, laŭ liaj personaj kriterioj. En la ortodoksa judismo, kaj la procezo de rabenigo kaj la titolo mem estas nomataj "semiĥa".
Taskoj de rabeno estas la religia instruado, interpretado de Torao kaj la decido pri religiaj demandoj. Rabeno ne estas sacerdoto, ĉar
judismo ne konas perantojn inter homoj kaj Dio. Tamen, inter la ĥasidoj, la ĉefaj ĥasidaj rabenoj, konataj kiel rebbe, estas
vidataj kiel preskaŭ absolutaj religiaj gvidantoj, kun speciala ligo al Dio, kaj eĉ magiaj povoj.
En kelkaj landoj ekzistas la posteno de "supera rabeno", supera spirita kaj leĝa aŭtoritatulo de la juda religia vivo.
Israelo havas du superajn rabenojn, unu aŝkenazan kaj unu sefardan.
Vidu ankaŭ