Ĝi estis grava havena kaj administra centro en la malfrua Romia imperio kaj en la frua Mezepoko. Post 493, Ravenna estis la ĉefurbo de la ostrogotareĝlando de Italio. Sekve de la konkeroj de la imperiestro Justiniano la 1-a en la 6-a jarcento, Ravenna estis sidejo de la bizanca guberniestro de Italio. Multaj belegaj mozaikoj de la bizancanoj rememorigas pri tiuj tagoj. Post la retiriĝo de la bizancanoj el Raveno estris la urbon komisiito de la Papo