Richard Fred Heck (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1931(nun 1931-08-15) en Springfield (Masaĉuseco), mortis la 10-an de oktobro 2015 en Manilo [1]) estis usona kemiisto. Li estis konata pro la malkovro kaj disvolviĝo de Heck-reakcio, kiu uzas paladion por katalizi reakciojn de organika kemio kiuj kombinas aril-halogenidojn kun alkenoj.
La 6-an de oktobro 2010 Heck ricevis Nobel-premion pri kemio[2], kune kun la japanaj kemiistoj Ei-ichi Negishi kaj Akira Suzuki, pro ilia laboro pri kombino-reakcioj en organika sintezo katalizitaj per paladio.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Richard F. Heck en la baza angla Vikipedio.