Riso amaro (amara rizo) estas 1949 itala filmo de 1949 fare de Lux Film, verkita kaj reĝisorita de Giuseppe De Santis.
Priskribo
Produktorita de Dino De Laurentiis, stelulita de Silvana Mangano, Raf Vallone, Doris Dowling kaj Vittorio Gassman, Riso amaro estis komerca sukceso kaj en Eŭropo kaj en aliaj landoj. Ĝi estis produkto de la stilo nomita Itala novrealismo. La itallingva titolo de la filmo estas bazita sur vortoludo; ĉar la itallingva vorto "riso" povas signifi ĉu "rizo" ĉu "rido", kaj la tuto riso amaro povas esti komprenata ĉu kiel "amara rido" ĉu kiel "amara rizo".
Kvankam Riso amaro ne ricevis siatempe gravan premion, ĝi estis nomumita en 1950 por Oskar-premio al la plej bona historio kaj estis prezentita en 1949 en la Cannes Kinfestivalo.
La filmo estis filmita surloke kampare, precize ĉe rizkampoj de Verĉelo, kun ĉefaj lokoj en Tenuta Selve de Salasco kaj Cascina Veneria en Lignana. La fotofilmisto estis Carlo Egidi.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Du fuĝintaj ŝtelistoj, nome Francesca (Doris Dowling) kaj Walter (Vittorio Gassman), kaŝiĝas inter amaso de laboristinoj kiuj veturas al la rizkampoj de Verĉelo en supra Piemonto en la Pada Valo. Trajne ili miksiĝas kun Silvana (Silvana Mangano), rizkamparanino, kiu enkondukas Francesca en la vivetoso de la kamparanoj, kvankam Francesca ne havas laborpermeson, kaj luktas kun la aliaj "eksterleĝuloj" por havi laborpostenon en la rizkampoj.
Post dekomenca rezistado fare de la dokumentitaj laboristoj kaj ĉefoj, la senpaperuloj estas rajtigitaj labori. Tiukadre, Silvana kaj Francesca renkontiĝas tuj licencota soldato, nome Marco (Raf Vallone), kiu malsukcese klopodas altiri la atenton de Silvana.
Post diversaj epizodoj rilataj al transdonoj de ŝtelita kolringo, Walter alvenas al la rizkampo je la fino de la sezono kun intenco partopreni en komploto por ŝteli grandan kvanton de rizo. Ekscitita de lia krimfripona vivostilo, Silvana enamiĝas de Walter, kaj helpas lin en lia klopodo.
Sed Francesca kaj Marco sukcesas haltigi Walter kaj liajn komplicojn. Francesca kaj Silvana frontas sin unu la alian per pafiloj. Silvana klarigas, ke ŝi estis manipulita de Walter, kaj tial ŝi pafas kaj mortigas lin. Sentinte kulpon, ŝi tuj memmortigas sin. La rizlaboristoj omaĝas ŝin verŝante rizon sur ŝia korpo.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.