Rumanoj, ŝi-sekse Rumaninoj (rumane: români) estas nacio aŭ etno devenanta kaj loĝanta ĉefe en Rumanio, kiu havas komunan kulturon, historion kaj lingvon. Laŭ la leĝo pri civitaneco de Rumanio[9] valida ekde marto 1991, posteuloj je 2-a aŭ 3-a generacio de rumania civitano havas la rajton je tia civitaneco, se parolas flue la lingvon kaj prezentas sufiĉan konon de la rumanaj historio kaj kulturo. 89,4% de rumanianoj deklaras sin rumanoj (laŭ censo de 2002).
Laŭ kelka interpreto de la censo en Moldavio, oni povas trovi moldavojn rumanoj, kaj tiel majoritato de civitanoj de tiu lando ankaŭ estas rumanoj[10]. Rumanoj estas signifa minoritato en kelkaj najbaraj landoj.
Piednotoj