Saul Benjamin ROBINSOHN (naskiĝinta la 25-an de novembro 1916 en Berlino, mortinta samloke la 9-an de aprilo 1972) estis germana pedagogifakulo kaj sociologo. De 1963 li estris Berline ĉe la pripedagogia societo Max-Planck-Institut für Bildungsforschung kaj estis honorariprofesoro ĉe Libera Universitato Berlino.
Vivo kaj agado
Post la potencakiro de la nazioj, Robinsohn iris al Jerusalemo por studi historion, sociologion, filozofion kaj pedagogion. En 1959 li fariĝis direktoro je Hamburgo ĉe pedagogia instituto de UNESKO. En 1964 li vokiĝis al la ĵus fondita Planck-edukesploradinstituto al Berlino.
Robinsohn kreis teoriajn fundamentojn pri memstara esploradscienco de lernejaj horartabuloj kun respekto de socialpolitikaj kuntekstoj de malsimile strukturigitaj socioj. Danke al li rehejmiĝis en Germanlingvio la latinlingva termino curriculum (laŭvorte: protokolo), kiun en moderna signifo jam en 1688 inventis Daniel Georg Morhof. Atentigante pri lernejaj horartabulordigoj en Usono, Britio, Svedujo kaj Sovetio, Robinsohn iĝis skeptikta pri la novhumanismaj lernejtraducioj en Centra Eŭropo. Liaj atakoj kontraŭ la grava rolo de la klasikaj lingvoj (ĉefe la latina kaj la helena, malofte ankaŭ la hebrea) ene de la humanismaj gimnazioj tre efikis. Robinsohn krome postulis ŝanĝojn rilatajn al instruado de historio, kiu pli temigu tutmondajn problemojn anstataŭ la memorigon de naciaj datoj/eventoj. [1]
Postlasitaĵoj
Troviĝas ekde 1995 en Lankwitz (Berlino) fondaĵo Shaul-und-Hilde-Robinsohn- Stiftung[2] volante plievoluigi la intencojn de Robinsohn pere de la komunutila societo INA (Internationalen Akademie Berlin für innovative Pädagogik, Psychologie und Ökonomie) sur la kampo de internacia edukadesplorado kaj trejnado de instruistoj. En la iamaj[3] ejoj de la Altlernejo Pedagogia estas ankaŭ Robinsohn-Bibliothek, kabineto kun diversaj iloj (i.a. libraj) propagandante la ideologion de Robinsohn.[4]
En Potsdam ĉe Mendelssohn-centro pri eŭropaj-judaj studoj konsulteblas postlasitaj libroj de la Robinsohn-oj kun ne tute 1500 verkoj biblisciencaj.[5]
Skribaĵoj (elekto)
- kun Chaim Schatzker: Jüdische Geschichte in deutschen Geschichtslehrbüchern (=Schriftenreihe des Internationalen Schulbuchinstituts, 7). Limbach, Braunschweig 1963
- Bildungsreform als Revision des Curriculum. Luchterhand, Neuwied k.a. 1967 (pluraj eldonoj)[6]
Literaturo
- Herrmann A. L. Degener (fond.), Walter Habel (eld.): Wer ist wer? Das deutsche Who’s Who. Volumo 16, 1: 1969/70. Bundesrepublik Deutschland, West-Berlin. Arani, Berlin 1970, ISBN 3-7605-2007-3, p. 1056.
- Julia Kurig: "Planung und Rationalität: Saul B. Robinsohns Bildungsreform als Revision des Curriculum und das Modernisierungsparadigma der 1960er Jahre." Ĉe: Wilfried Göttlicher/Jörg.-W. Link/Eva Matthes (eld.): Bildungsreform als Thema der Biungsgeschichte, Bad Heilbrunn: Klinkhardt, 2018, p. 195–211.
- "Robinsohn, Schaul (Saul) Benjamin", ĉ: Werner Röder; Herbert A. Strauss (eld.): International Biographical Dictionary of Central European Emigrés 1933–1945. Volumo 2,2. München: Saur, 1983, ISBN 3-598-10089-2, p. 974
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Li ne maljesis unuopule eblan spiritan pliriĉiĝon danke al okupiĝo pri la klasikaj lingvoj sed ja maljesis ties altrudon al ĉiuj riproĉante intelektulan kapitulacon de la klasikaj filologoj antaŭ nacisocialismo; kp.: Wer wollte bestreiten, daß das Studium der geistigen Quellen der Antike ebenso wie das ihrer sprachlichen Grundstrukturen lohnend und beglückend sein kann? Dies gilt nicht nur für den Gelehrten, sondern für einen jeden, der hier Inspiration zu suchen vermag. Ein zentrale Position im Curriculum der allgemeinbildenden Schule ist für diese Welt damit nicht nachgewiesen. - ĉe: Bildungsreform als Revision des Curriculum. Luchterhand, Neuwied k.a. 1967, p. 20. Cetere, la klasika filologo kaj didaktikisto Otto Schönberger siavice reprenis teoriojn de Robinsohn por ĝisdatigi la instruadon de siaj fakoj!
- ↑ sindifino surhejmpaĝa
- ↑ Funkcio inter 1948 kaj 1980.
- ↑ etpriskribo de la biblioteko, de la arkivo kaj de "School for Life"
- ↑ hejmpaĝo de "Moses-Mendelssohn-Zentrum für europäisch-jüdische Studien"
- ↑ Recenzo fare de Otto Schönberger en: Mitteilungsblatt des Deutschen Altphilologenverbandes, 11 (1968), kajero 3, p. 2-7