En la fako de komputado, la termino servilo povas aperi precipe en du signifoj:
komputilo, kiu provizas klient-komputilojn per servoj;
programaro, kiu provizas klient-programarojn per servoj.
Striktasence, la vorto servilo estas uzata nur por servil-programaro, sed ĉar kutimiĝis, ke ofte oni uzas unu dediĉitan servilon por unu servo, la signifo ampleksiĝis kaj etendiĝis ankaŭ al la komputiloj.
La alia flanko de la afero estas la kliento, kiu konektiĝas al la servilo kaj faras petojn. Konata ekzemplo por tio estas la servoj rilataj al TTT: foliumilo (= kliento) konektiĝas al la TTT-serviloj kaj petas retpaĝojn.
Difino
En komputado, servilo estas peco de komputila aparataro aŭ programaro (komputila programo) kiu disponigas funkciecon por aliaj programoj aŭ aparatoj, nomitaj "klientoj". Tiu arĥitekturo estas nomita "Klient-Servila modelo". Serviloj povas disponigi diversajn funkciojn, ofte nomitajn "servoj", kiel ekzemple dispartigo de datenoj aŭ resursoj inter multoblaj klientoj, aŭ elfarado de komputado por kliento. Unu servilo povas servi plurajn klientojn, kaj unu kliento povas uzi plurajn servilojn. Klienta procezo povas funkcii per la sama aparato aŭ povas konektiĝi tra reto al servilo sur malsama aparato.[1] Tipaj serviloj estas datumbazaj serviloj, dosier-serviloj, retpoŝtaj serviloj, print-serviloj, retserviloj, ludserviloj kaj aplikaĵ-serviloj.[2]
Klient-servilaj sistemoj kutime estas efektivigataj per (kaj ofte identigataj kun) la peto-responda modelo: kliento sendas peton al la servilo, kiu elfaras iun agon kaj sendas respondon reen al la kliento, tipe kun rezulto aŭ agnosko. Nomi komputilon "servilklasa aparataro" implicas, ke ĝi estas specialigita por funkciigado de serviloj sur ĝi. Tio ofte implicas, ke ĝi estas pli potenca kaj fidinda ol ordinaraj personaj komputiloj, sed alternative, grandaj komputilgrapoloj povas esti kunmetitaj el multaj relative simplaj, facile anstataŭigeblaj servilkomponentoj.