En aprilo 1898Antônio Caetano Coutinho enlistiĝas spontanee en la vico de Esperanto-movado, nur je dek-unu jaroj post la eldono de la unua libro; enskribita en la Adresaro de d-ro Zamenhof sub la numero 4.576. En Sete Lagoas, Caetano Coutinho ofte disdonadas kajeretojn de esperantista propagando. En 1902 la almanako de memoraĵoj Portugal-Brazila aperigas mallongan klarigan noton pri la strukturo de la lingvo, subskribita de Caetano Coutinho, kiu finas tiamaniere: plej bonvole mi transdonos al ĉiuj interesatoj informojn pri la admirinda lingvo de d-ro Zamenhof.