Ĉi tiu artikolo temas pri iama komunumo. Por iama distrikto rigardu la paĝon Signau (distrikto). Por fervoja stacio legu la artikolon Signau (stacidomo).
La plej alta punkto de Signau estas la monteto Blasenfluh, kiu situas sur alteco de 1115 m. s.m.. La vilaĝokerno mem situas sur alteco de 683 m s.m., dum ĝia plej malalta punkto estas Eygrund ĉe la bordo de Emme sur alteco de 647 m s.m..
La limo de la komunumo havas longecon de 27 km. Ĝi kovras entute areon de 22,15 km², de kiuj 7,86 km² estas kovritaj de arbaro, 12,45 km² utiligataj por agrikulturo, 1,59 km² loĝataj kaj 0,25 km² dezertaj.
Ekonomie Signaŭ estas ankaŭ hodiaŭ ĉefe agrikultura komunumo. Sur ĝia tereno ekzistas 142 agrikulturaj entreprenoj, en kiuj laboras 405 personoj. En la 38 industriaj entreprenoj laboras 271 personoj, dum en la servoperada sektoro ekzistas 67 entreprenoj kun 318 kunlaborantoj. En la komunumo ekzistas entute 994 laborlokoj. (La stato de la ciferoj estas de la 1-a de januaro 2007, laŭ la retejo de la komunumo.)
La unua dokumenta mencio de Signau datiĝas el la jaro 1130 kiel Signouwe.
Unuaj homaj setlejoj en la Schüpbachvalo ekzistas nur ekde la 8-a jarcentoj, kiam alemanoj enmigris en la regionon, senarbarigis ĝin kaj fondis vilaĝojn. En mezepoko en Signau regis lokaj etnobeloj la Baronoj de Signau, kiuj unuan fojon estis menciitaj en la supre indikita dokumento.
Post la formorto de la Baronoj de Signau la komunumo fariĝis posedaĵo de Berno, kiu el la iama regejo kreis la voktejon Signau, kiu korespondas al la hodiaŭa distrikto.