Sinaloa (esperantigite: Sinaloo) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi situas nordokcidente ĉe Pacifiko, parte ĉe ties Kalifornia Golfo.
Ĝi havas areon de 58 000 km² kaj loĝantaron de 2,5 milionoj kaj dividiĝas en 18 komunumojn (municipojn); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Sinaloa..
Ĝia ĉefurbo nomiĝas Culiacán. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-SIN".
Gravaj ekonomikaj branĉoj de la provinco estas turismo, mara fiŝkaptado kaj agrokulturo; la provinco nomiĝas "grenejo de Meksiko". Agrokulturo koncentriĝas ĉirkaŭ la urbo Los Mochis. Por turismo tre gravas la pacifika banloko Mazatlán.
En tiu ŝtato loĝas Jakioj.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ