Suché Brezovo, hungare Száraznyírjes [sAraznjIreŝ] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
ISO
Situo
Suché Brezovo inter montoj, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas je 14 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la antaŭhistoriaj tempoj. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1573 en formo "Brezowa". Ĝi senhomiĝis pro la militadoj en la 17-a jarcento, sed en 1680 ĝi rehomiĝis. En 1715 oni komputis tie 15 slovakajn familiojn. En 1828 loĝis tie 455 vilaĝanoj en 32 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Száraz-Brézó, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Száraznyírjes 305 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Gács, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Suché Brezovo 123 homoj, (113 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj