Sylvester STALLONE, plennome: Michael Sylvester Enzio STALLONE (naskiĝis la 6-an de julio, 1946) estas usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.
Vivo
Naskiĝinte en Novjorko, li studis aktoradon en la Universitato de Miami, Florido. Poste li aperis en teatraĵoj kaj – ne tre sukcese – laboris kiel figuranto kaj en malgrandaj filmroloj kaj unufoje ankaŭ en pornografiaĵo.
Famon li akiris en 1976, per la ĉefrolo en la boksista filmo Rocky, por kiu li ankaŭ verkis la scenaron. Ĝis 1990 aperis kvar pliaj sekvoj de Rocky, sed neniu el ili kvalite atingis la originalon. Trifoje Stallone ankaŭ agis kiel reĝisoro: en Rocky II, III kaj IV.
Similan sorton havis la filmserio pri Rambo. Dum komence ankaŭ kritikaj elementoj riĉigis la filmon, poste la agado pli kaj pli koncentriĝis al bataloscenoj. Fine Sylvester Stallone ricevis interalie la premion kiel plej malbona aktoro de la 1980-aj jaroj kaj poste oni eĉ honoris lin plej malbona aktoro de la 20-a jarcento. Liaj aktoraj kapabloj fakte estis limigitaj, ĉar lia vizaĝo denaske estis parte paralizita.
Sylvester Stallone tri-foje edziĝis: al Brigitte Nielsen, Sasha Czack kaj Jennifer Flavin. Li havas kvin idojn, du kun S-ino Czack kaj tri kun S-ino Flavin.
Listo de filmoj
Rocky
- Rocky (1976)
- Rocky II (1978)
- Rocky III (1981)
- Rocky IV (1985)
- Rocky V (1990)
- Rocky Balboa (2006)
Rambo
- Rambo: First Blood (1982)
- Rambo II (1985)
- Rambo III (1987)
- John Rambo (2008)
Pliaj filmoj
- Capone (1975)
- F.I.S.T. (1977)
- Escape to Victory (1981)
- Nighthawks (1981)
- Oscar (1991)
- Cliffhanger (1993)
- Demolition Man (1993)
- Assassins (1995)
- Judge Dredd (1995)
- Cop Land (1997)
- Antz (nur voĉo, 1998)
- Get Carter (2000)
- Driven (2001)
- Spy Kids 3-D (2003)
Televido
Jaro |
Titolo |
Rolo
|
1973 |
The Evil Touch |
-
|
1975 |
Police Story |
Elmore "Rocky" Caddo
|
1975 |
Kojak |
Detektivo Rick Daly
|
1979 |
The Muppet Show |
Si mem
|
1985 |
Heart of a Champion: The Ray Mancini Story |
-
|
1991 |
Dream On |
Si mem
|
2002 |
Pastro Lefty |
-
|
2002 |
Liberty's Kids |
Paul Revere
|
2005 |
Las Vegas |
Frank the Repairman
|
2005 |
The Contender Rematch: Mora vs. Manfredo |
-
|
2006–09 |
The Contender |
Si mem (invitito)
|
2010 |
Inferno: The Making of 'The Expendables' |
Si mem
|
2013 |
Saturday Night Live |
Three Wise Guys
|
2016 |
Strong |
-
|
2017 |
Ultimate Beastmaster |
-
|
2017 |
This Is Us |
Si mem
|
Eksteraj ligiloj