Tiu areo estis ekstera parto de Cabanatuan kiel "Katugian" signifanta loko de manĝebla radikoko. Talavera estis sendependa vilaĝo en 1852 laŭ reĝa dekreto. En 1954 kelkaj eksteraj partoj de Talavera estis forigitaj por formi pli novajn komunumojn. La urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la finaj 2000-aj jaroj.
Ekonomio
Talavera situas en agrikultura areo, kie oni kultivas precipe rizojn kaj cepojn. La urbego estas konata kiel "manĝaĵa korbo en Luzono".
Eduko kaj religio
Talavera havas kampuson. Plej granda parto de la loĝantaro estas katolikoj.
Trafiko
Talavera havas trairan ĉefvojon kaj flankovojojn. Al la proksimaj urboj pluraj aŭtobusaj kompanioj servas vojaĝojn, enurbe oni ofte uzas triciklojn.
Talavera estas atingebla per ĉiuj rimedoj. Regulaj ekskursoj estas de 5:00 am ĝis 9:00 pm. Tricikloj haveblas 24 horojn ĉiutage. Pluraj busaj kompanioj ankaŭ uzas la Talavera itineron de Cagayan-Valo kaj Aŭrora Provinco ĝis Manilo, Cabanatuan-Urbo, Urbo San-Jozefo, Baguio-Urbo kaj aliaj cellokoj.
Klimato
La klimato de Talavera estas klasifikita kiel tropika.