Thoothukudi (tamileதூத்துக்குடி) pli frue konata ankaŭ Tuticorin estas marhavena kaj universitata urbego, ankaŭ katolika diocezo en Distrikto Thoothukudi (kie ĝi estas la distrikta sidejo), en subŝtatoTamilnado en sudorienta Barato. Ĝi estas la mara enirejo de Tamilnado.
La praa urbo de Korkai (la moderna Tuticorin) estis centro de mara komerco kaj perlobredado dum pli ol 2000 jaroj, tiutempe ekzemple estis komerca rilato kun la Romia Imperio. Thoothukudi apartenis al la portugaloj ekde 1548, poste al la nederlandanoj (1658), fine al la britoj inter 1825-1947. La havenurbo ricevis municipan statuson en 1866. Libereclukto okazis jam en la frua 20-a jarcento.
Ekonomio
Ekonomio de Thoothukudi konsistas el saloproduktado, fiŝkaptado, agrikulturo, karboenergia centralo, bankado, ŝipkonstruado, komerco kaj turismo.
Religio kaj lingvoj
La ĉefa religio en Thoothukudi estas hinduismo (64.97%), poste kristanoj (30.14%) kaj islamo (4.74%). La tamila estas la plej parolita, sed uzo de la angla estas relative ofta.
Eduko
Universitato, kolegioj, akademio kaj instituto signifas la altan edukon en Thoothukudi.
Trafiko
Thoothukudi estas bone ligita voje kaj fervoje al la subŝtataj regionoj. La fervojo funkcias ekde 1874. La enlanda flughaveno estas hejme, la internacia en Maduraj. Enurbe ekzistas busservo. La haveno akceptas pramojn el Kolombo (urbo).