La traktato ŝanĝis la rus-svedan landlimon, tiel ke Svedio agnoskis la anekson de Livonio, Estonio, Ingrio, parto de Karelio kaj aliaj teritorioj por ĉiam al Rusujo, kiu siavice promesis pagi monan kompenson.
La traktato konsistis el enkonduko kaj 24 artikoloj. La ĉefaj punktoj de la Traktato estis la jenaj:
La eterna kaj nediskutebla paco inter la rusa caro kaj la reĝo de Svedio kaj iliaj posteuloj;
Kompleta amnestio ambaŭflanke, escepte pri la kozakoj, kiujn gvidis Ivan Mazepa kaj Kost Gordijenko;
Ĉiuj militagoj ĉesos dum 14 tagoj;
La svedoj cedas al la eterna posedo de Rusio: Livonion, Estonion, Ingrion, parton de Karelio;