Vega de Valcarce [BEga debalKARze] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj ĉefe la galegan. Tra la municipo iras la Jakoba Vojo, pro kio Vega de Valcarce disponas de du pilgrimgastejoj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ambasmestas, Argenteiro, Bargelas, Braña (La), Castro (El), Cernada, Faba (La), Herrerías (Las), Laballós, Laguna (La), Lamas (Las), Lindoso, Moñón, Portela de Valcarce (La), Ransinde, Ruitelán, Samprón, San Julián, San Tirso, Sotogayoso, Treita (La), Vega de Valcarce kaj Villasinde, okupas totalan areon de 69,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 578 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 144 km de Leono, provinca ĉefurbo, lime kun Galegio. Ĝi limas kun Piedrafita del Cebrero (Lugo), Cervantes (Lugo), Balboa, Trabadelo kaj Barjas.
Estas atestaĵoj de antaŭromia (kastrumoj) kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado kaj plej fruaj mencioj de loĝlokoj de la municipo estas de 988. La areo apartenis al la Regno Leono rilate al familio Rodríguez de Valcarce, kaj suferis pro la ribelo "irmandiña", pro militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Anekdote Karolo la 1-a tranoktis la 20an de Marto 1520 en Vega de Valcarce survoje al Korunjo. El grava historia pasinteco restas ekzemple la kastelo Sarracín.
En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, pontoj, piedirado).