Vittorio De Seta (Palermo, la 15-an de oktobro 1923) estas itala produktoro.
Naskiĝinte en Palermo, Sicilio, en la sino de bonhava familio, li studis arkitekturon en Romo, antaŭ decidi fariĝi reĝisoro. Li faris dek malgrandajn dokumentfilmojn inter 1954 kaj 1959, antaŭ ol fari sian unuan longan filmon, Banditi a Orgosolo.
Liaj fruaj dokumentaĵoj temigis esence la ĉiutagajn vivojn de multaj malriĉaj sicilianoj, kaj liaj rakontaj kapabloj, trankvilaj melodioj kaj fortaj koloroj estis rimarkindaj.