La vidindaĵo de la urbo estas la Kastelo Worb, kiu estis konstruita por la Baronoj de Worb.
Historio
En Worb estis trovitaj vilao kaj tombejkampo el romia epoko. En mezepoko Worb fariĝis baronejo, tio estis speco de nobela regejo, kvazaŭ ŝtato interne de la ŝtato de Berno. Ĉirkaŭ la jaro 1100 la baronejo estis posedaĵo de la nobela familio de Worwo, kiuj tiel menciiĝis unuan fojon en la jaro 1130. Sekvis la Baronoj von Kien, la familioj Diessbach, Graffenried kaj von Sinner. Al la baronejo apartenis la lokoj Worb vilaĝo, Richigen, Ried, Enggistein, Wattenwil, Vielbringen kaj Rüfenacht kaj poste ankaŭ Bangerten. La baronoj disponis pri la terena suvereneco kaj la malsupera kaj meza jurisdikcio kaj la ekleziimpoŝtoj, ĉi en la jaro 1798 la Helveta Revolucio forbalais la malnovan reĝimon kun helpo de la francaj trupoj.