La Ĉina Popola Politika Konsulta Konferenco (akronime ĈPPKK; ĉine中国人民政治协商会议, pinjine Zhōngguó rénmín zhèngzhì xiéshāng huìyì, ankaŭ konata kiel la Popola PCC (ĉine 人民政协) aŭ simple la PCC (政协); angleChinese People's Political Consultative Conference, akronime CPPCC), estas politika konsila organo de la Popola Respubliko de Ĉinio, kiu funkcias kiel speco de supera ĉambro, kvankam sen leĝdona povo[1]. Ties membroj konsilas kaj metas proponojn por politikaj kaj sociaj aferoj al registaraj organoj [2].
Kiel centra parto de unueca fronta sistemo de la Ĉinia Komunista Partio (KPĈ), dum konsultado okazas ĝi estas kontrolita kaj direktita de la KPĈ.
La membroj de la konferenco estas nomumitaj de la KPĈ, sed kaj membroj kaj nemembroj estas reprezentitaj en la ĈPPKK, kiu kunvenas unufoje ĉiujare, kutime samtempe kun la Tutlanda Popola Kongreso. Ekde la 10-a de marto 2023, Wang Huning estas la prezidanto de la nacia komitato de la konferenco.
Historio
La konferenco havas sian originon en la intertraktadoj kiuj okazis inter la Komunista Partio kaj la Kuomintango post la malvenko de Japanio en la Dua Ĉin-Japana Milito en aŭgusto 1945, kiam ekzistis bezono krei larĝan popolan unuecon inter malsamaj partioj. La unua Politika Konsulta Asembleo renkontis de 11an ĝis la 31an de januaro 1946 en Ĉongĉingo, sed la kolapso de intertraktadoj inter la Kuomintango kaj la komunistoj kaj la Ĉina Enlanda Milito metis finon al komunaj renkontiĝoj.
Fine de septembro 1949, la komunistoj kaj ok aliancitaj partioj kunvokis la Ĉinan Popolan Politikan Konsultan Konferencon, kiu adoptis "komunan programon" kaj decidis establi la Ĉinan Popolan Respublikon la 1-an de oktobro de tiu jaro. Inter 1949 kaj 1954, la ĈPPKK estis efike la Leĝdona Asembleo de Ĉinio, sed en la Konstitucio (1954) tiu funkcio estis transdonita al la Tutlanda Popola Kongreso.
Politika funkcio
Ekde tiam, la ĈPPKK havis plejparte ceremonian signifon, servante ĉefe por ankri la politikojn de la registara en pli larĝaj tavoloj de la populacio laŭ la politiko de la Komunista Partio de Ĉinio de formado de "unuiĝinta fronto" kun la demokrataj partioj de la lando kaj aliaj "progresemaj" fortoj [3]. Tiel, la tielnomataj "demokratiaj partioj" estas reprezentitaj en la ĈPPKK same kiel reprezentantoj por Honkongo, Makao kaj Tajvano[4]. Kelkaj nekomunismaj naciaj personecoj ankaŭ estis membroj de la konferenco, kiel ekzemple la lasta imperiestroPu Ji kaj la vidvino de Sun JatsenSoong Ĉing-ling[5].
La etaj partioj en la "Popola Demokratia Unuigita Fronto"
Krom la Komunista Partio de Ĉinio, kelkaj malgrandaj partioj estas reprezentitaj en la konferenco [7]. Kunlaboro kun ili estas reguligita fare de la Centra Sekcio de la Unuiĝinta Fronto, sekcio sub la Centra Komitato de la Komunista Partio [8].
Seymour, James D. (1987). China's satellite parties. Studies of the East Asian Institute, Columbia University, 0588-5310. Armonk, N.Y.: M. E. Sharpe. Libris 6197871. ISBN 0-87332-412-9