Ernesto de la Peña Muñoz (naskiĝis la 21-an de novembro 1927 en la urbo de Meksiko, mortis la 10-an de septembro 2012) estis meksika verkisto, lingvisto kaj poligloto. Li tradukis verkojn de diversaj aŭtoroj al la hispana lingvo. En 2012 li ricevis la internacian premion Menéndez Pelayo.