10-a de septembro
La 10-a de septembro estas la 253-a tago de la jaro (la 254-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 112 tagoj restas.
Je la 10-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 422: Celesteno la 1-a papiĝis (sanktulo de Romkatolika Eklezio kaj Ortodoksismo)
- 1056: Venko de apudelbaj slavoj kontraŭ saksiaj germanoj en la batalo de Przecława (Havelberg) - granda slava venko kontraŭ Sankta Romia Imperio
- 1419: Duko de Burgonjo Johano la 1-a estis murdita de partianoj de la posta franca reĝo Karlo la 7-a
- 1481: Itala urbo Otranto estis liberigita de la turka okupado
- 1509: Konstantinopolo: tertremo kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortigis ĉirkaŭ 10 mil personojn - konata kiel "la malgranda lasta juĝo"
- 1526: Mazovio aliris al Krono de la Regno de Pollando
- 1578: Pollando: Biłgoraj ricevis urborajton
- 1608: Nordameriko: John Smith estis elektita gvidanto de angla kolonio en Virginio
- 1721: Traktato de Nystad: Rusa carlando kaj la Reĝlando de Svedio packontraktis en Nystad, fininte la 3-an nordan militon
- 1759: Sepjara milito: sur laguno de Szczecin apud Nowe Warpno kaj Ueckermünde okazis prusa-sveda marbatalo, la unua en prusa historio, finita per venko de svedoj
- 1770: En Pollando komenciĝis preskaŭ dujara defendo de Klara Monto, sub la komando de Kazimierz Pułaski, kontraŭ rusa armeo
- 1813: Venko de usonanoj super britoj en batalo de Eria Lago
- 1823: Simón Bolívar fariĝis prezidento de Peruo
- 1836: Brazilo: venko de ribelantoj en batalo de Seival
- 1839: Solena rekomenco de konstruo de la Katedralo de Kristo Savinto memore al la Patriotisma Milito de 1812
- 1846: Usonano Elias Howe patentigis kudromaŝinon
- 1855: Krimea milito: armeoj de Anglio, Francio kaj Regno de Sardio konkeris Sebastopolon
- 1858: Asteroida zono: usona astronomo kaj pastro George Mary Searle malkovris asteroidon 55 Pandoro; germana astronomo kaj pentristo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Aleksandro
- 1889: Alberto la 1-a iĝis princo de Monako
- 1893: En Berlino fondiĝis Pola Socialista Partio sub la prusa aneksaĵo
- 1897: En Pensilvanio okazis masakro de 19 polaj, slovakaj, litovaj kaj germanaj ministoj pace strikantaj, fare de ŝerifo de Kantona sidejo James Martin kun liaj helpantoj - en vilaĝo Lattimer (proksime al Wilkes-Barre)
- 1898: En Ĝenevo reĝino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, edzino de Francisko Jozefo la 1-a, estis murdita de itala anarkiisto Luigi Lucheni
- 1913: Unua aŭtovojo ligis oceanbordojn de Usono
- Unua Mondmilito
- 1919: Kastelo de Saint-Germain-en-Laye: subskribo de la postmilita Traktato de Saint-Germain-en-Laye - malfondo de aŭstra duono de Aŭstrio-Hungario kun agnosko de sendependeco de Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio (unu el la parizaj pactraktatoj, finantaj la unuan mondmiliton)
- 1920: Konstitucio de la Unua Respubliko Aŭstrio voĉdonita, laŭ kiu la lando fariĝis "unia ŝtato" kun rajtoj al larĝa aŭtonomio
- 1921: En Berlino oni malfermis la unuan eŭropan aŭtovojon (10 km)
- 1923: Irlando membriĝis al Ligo de Nacioj
- 1927: Francaj tenisistoj la unuan fojon gajnis Davisan pokalon
- 1933: Ramón Grau San Martín iĝis prezidento de Kubo
- Dua Mondmilito
- 1939: 10-a tago de la germana-pola milito: kapitulaco de la soldataro de kapitano Władysław Raginis post la 4-taga defendo de Wizna (700 polaj soldatoj kontraŭ 40 000 germanaj) — la komandanto memmortiĝis; germana armeo eniris Poznań; komenciĝis dutaga defendo de Jarosław; en surstrataj pafekzekutadoj germanoj mortpafis en Bydgoszcz 1 500 personojn; Luftwaffe atakis polajn soldatkolumnojn moviĝantaj orienten de Varsovio al Okcidenta Bugo, pontojn en Modlin, kaj grupiĝojn apud Radom, Sochaczew kaj Kutno, krome fervojajn liniojn oriente de Vistulo; unua publika ekzekuto de 13 poloj flanke de Wehrmacht en Krakovo, kaj en foirplaco de Rawa Mazowiecka, venĝe pro mortigo de du soldatoj, germanoj pafmortigis 43 personojn; pluaj amasekzekutoj de Wehrmacht, kiu pafmortigis aŭ alimaniere murdis 50 civilulojn apud Łęczyca, en Kłecko, pro defendo de la urbo - dekkelkajn, kaj 325 en pli ol 20 lokoj (krom tio 19 judojn kaj 9 militkaptitojn); pola Armeo "Poznań" daŭrigis atakojn, konkerante Łęczyca kun du aliaj lokoj; en du vilaĝoj apud Skierniewice rezulte de bruligoj kaj ekzekutoj, fare de soldatoj de la germana 10-a Infanteria Divizio, oni murdis 153 personoj; bataloj de Nowogród kaj Łomża finiĝis; apud Opoczno pereis unua germana generalo servanta en Ordnungspolizei; marŝalo Edward Rydz-Śmigły kreis Sudan Fronton kun generalo Kazimierz Sosnkowski; venko de pola soldataro en batalo de Głowaczów; Kanado deklaris militon al Tria Regno
- 1940: Germana okupado de Pollando: en malliberejo en Poznań germanoj senkapigis 8 polojn; Parlamento de Norvegio kunsidanta en Oslo decidis detronigi reĝon Haakon la 7-a kaj lian dinastion ĝis subskribo de pactraktato; Mediteraneo: oni komencis ĝis la 20-a de septembro veturigi italajn taĉmentojn al Albanio
- 1941: Germanoj pro neliveritaj kontingentoj de agruikulturaĵoj kaj bredaĵoj sendis al ekstermejo Treblinka 86 polojn; en malliberejoj de Kievo retiriĝantaj sovetaj specialaj servoj pafmortigis ĉiujn malliberulojn sen juĝa verdikto; Orienta Fronto: en centra strategia direkto Batalo de Smolensko finiĝis - trupoj de Okcidenta Fronto transiris al defendo; en Ukrainio sovetaj trupoj komencis retiriĝon de la regiono de Kievo; Sovetunio: generalo Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov transprenis komandadon de Leningrada Fronto
- 1942: Operaco Reinhardt: germana kaj ukraina polico pafmortigis en Zastawie (Volina provinco) 500 judojn kaj la germana murdis 10 judojn en Kłocko (proksime al Sieradz); en Poznań Gestapo malkovris polan organizaĵon Polska Niepodległa (Pollando Sendependa) kaj arestis ĝiajn membrojn; en distrikto Varsovio kreiĝis staboj pri deportado de poloj por trudlaboro en Tria Regno; Pola Rezistomovado: germana 48-a Kirasita Korpuso atingis Volgon sude de Stalingrado, kaj surborde de Nigra Maro germanoj okupis Novorossijsk; Batalo de Madagaskaro komenciĝis - alteriĝo de aliancaj armeoj en haveno Mahajanga por batali kontraŭ armeo de la reĝimo de Vichy, kie proviziĝis japanaj ŝipoj
- 1943: Germana polico murdis en Talczyn (apud Radzyń) ĉirkaŭ 70 personojn; de alianca aviadilo alteriĝis Elżbieta Zawacka, unusola virino inter mutobskuruloj; germana okupado de Albanio komenciĝis; la Ruĝa Armeo liberigis Mariupolon kaj du aliajn urbojn; kapitulaco de itala grupiĝo defendanta Romon - germana armeo eniris Romon; en la japana urbo Tottori pro tertremo pereis 1190 personoj
- 1944: Ribelo de Varsovio: Ruĝa Armeo kaj du polaj militistaj unuoj atakas antaŭurbon de Varsovio - Praga, super kiu batalas sovetaj kaj germanaj ĉasaviadiloj; en ribela malsanulejo ĉe str. Marszałkowska mortis, pro vundoj, Józef Szczepański, komandanto de unu el taĉmentoj de bataliono Parasol (Ombrelo), aŭtoro de populara ribela kanto kaj versaĵo "Ruĝa pesto"; laŭ Antoni Chruściel municio por defendi Mezurbon kun averaĝa uzo sufiĉos nur por unu tago; brita radio informis pri 28 germanaj militkrimuloj, kiuj estos juĝataj postmilite; usonaj trupoj liberigis Luksemburgon
- 1945: Estinta ĉefministro de Norvegio Vidkun Quisling estis mortkondamnita pro kunlaborismo sub la germanaj okupado
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: atako de bandita taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kontraŭ tri polaj vilaĝoj en la distriktoj Sanocki kaj Brzozowski — oni murdis 19 personojn
- 1946: Esoterismo: dum trajna veturado al Darĝiling, albana monaĥino Teresa Bojaxhiu, poste Patrino Teresa, spertis tion, kion ŝi poste priskribis kiel "alvoko kadre de alvoko", direktanta ŝin "forlasi konvenciojn kaj helpi senhavulojn vivante inter ili"
- Komunistaj krimoj
- 1947: En Krakovo finiĝis proceso de la aktivuloj de la Asocio Libero kaj Sendependo kaj de Pola Popola Partio (1945-1949) — oni kondamnis al mortpuno 8 personojn, inter ili komandanton de LkS kolonelon Franciszek Niepokólczycki
- Laŭplana murdo de tri ministroj de ĉeĥoslovaka registaro - Petr Zenkl, Prokop Drtina kaj Jan Masaryk ricevis paketojn da eksplodaĵoj per poŝto (malkovrita antaŭ la eksplodo)
- 1951: Britio embargis Iranon - altrudo de ekonomiaj sankcioj
- 1952: En Luksemburgo kanceliero de Germana Federacia Respubliko Konrad Adenauer kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Israelo Moŝe Ŝaret subskribis germanan-israelan pakton pri reparacio por la viktimoj de holokaŭsto
- 1960: Kurante nudpiede en maratono dum la Somera Olimpiko en Romo, nekonata etiopa longdistanca kuristo Abebe Bikila iĝis unua homo el Afriko sude de Saharo kiu gajnis olimpikan oran medalon
- 1963: Afrik-usonaj lernantoj unuafoje komencis lernojaron en ŝtata lernejo en Alabamo
- 1967: Loĝantoj de Ĝibraltaro referendumis por plu resti en Britio (preferante la britan kontrolon ol apartenon al Hispanio)
- 1967: Primaso de Pollando Stefan Wyszyński kronis la bildon de Dipatrino de Gietrzwałd (distrikto Olsztyn) kun partopreno de 150 mil kredantoj
- 1974: Kvin monatojn post revolucio de la Diantoj kaj fino de diktaturo nova Registaro de Portugalio agnoskis sendependecon de Gvineo Bisaŭa
- 1977: Kun ekzekuto de tunizia krimulo, kulpa pri torturo kaj murdo, la gilotino estis uzita lastfoje en Francio - la mortopunon oni aboliciis en 1981
- 1979: José Eduardo dos Santos iĝis prezidento de Angolo
- 1981: Post 40 jaroj en Usono la pentraĵo Gerniko de Pablo Picasso revenis al Hispanio
- 1987: Mengistu Haile Mariam iĝis prezidento de Etiopio
- 1988: Afganio: Usama bin Laden fondis sunaisman organizon Al-Kaida
- 1989: Hungario malfermis sian okcidentan ŝtatlimon al rifuĝintoj de Orienta Germanio, markante la unuan trarompon de la fera kurteno - ministro pri eksterlandaj aferoj Gyula Horn anoncas la decidon de la hungara registaro, ke je la 24-a eblas por ili foriri al iu ajn ŝtato, kiu permesas eniron aŭ transiron
- 1990: Ebur-Bordo: papo Johano Paŭlo la 2-a konsekris en Jamusukro malgrandan bazilikon - la plej granda preĝejo en la mondo
- 1991: Likvido de la Komunista Partio de Latvio
- 1994: En Toronto aperis usona krima filmo La Ŝouŝenka elsaviĝo
- 2000: Brita armeo liberigis 12 siajn soldatojn en Sieraleono
- 2002: Svislando aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 2003: Stokholmo: sveda politikistino Anna Lindh ponarde atakita
- 2008: En CERN ekfunkciis, proksime al Ĝenevo, Granda Koliziigilo de Hadronoj, la plej granda kaj plej energiŝpara partikla akcelilo en la mondo
- 2012: Usonaj arkivejoj publikigis en Interreto ĉiujn dokumentojn, kune kun sekretigaj, pri la Sovetunia krimo en Katin kontraŭ polaj oficiroj — jam fine de 1952 de la Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo prezentis rezultojn de sia laboro
- 2016: Centra ringo de Moskvo ekfunkciis okaze de la Urbofesto de Moskvo
- 2019: Rusia Federacio: udmurta sciencisto Albert Razin sinbruligis protestante kontraŭ malalta statuso de la udmurta lingvo
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 199-a tago de rusa agreso: Pasinttage en la suda fronto estis likviditaj 70 rusiaj soldatoj, detruitaj 10 tankoj kaj 2 haŭbizoj de granda kalibro, el kiuj estis pripafata regiono de Nikopol; ukraina armeo liberigis Kupjansk, strategie gravan urbon en Ĥarkiva provinco, kie en vilaĝo estis trovitaj kadavroj de du viroj, torturataj kaj marte mortigitaj de rusaj armeanoj; vicministro pri defendo de Donecka Popola Respubliko: Rusia armeo forlasis Izjum, kien eniris ukraina armeo; en liberigita post sturmo Balaklijo estis arestita ĉefo de okupacia polico; uzurpa gvidanto de DPR forlasis Doneckon, kie neoficiale ukrainaj soldatoj okupis aviadilejon; Prezidanto de Ukrainio informis pri ĝisnuna liberigo de 2000 km² de teritorio — Ukrainio kontrolas pli ol 20 setlejojn; laŭ ukraina stabo en kelkaj direktoj Armitaj fortoj de Ukrainio ŝoviĝis ĝis 50 km, kaj inter 5-a kaj 7-s de septembro "ukrainaj defendantoj frakasis aercelojn de malamiko vlorajn 157,5 mln da dolaroj"
- Egils Levits, prezidento de Latvio iĝis la unua el mondaj gvidantoj, kiuj tranoktis en Kievo; UN asertis, ke dokumentis "torturojn kaj reprezaliojn" de ukrainaj militkaptitoj fare de rusia armeo; laŭ komuna pritakso de Monda Banko, Eŭropa Komisiono kaj ukraina registaro la riparo de damaĝoj kostos 349 miliardojn da dolaroj
- 2023: Apud Muzeo al poloj savintaj judojn okazis solena beatigo de la tuta familio Ulma kune kun 6 infanoj kaj unu naskiĝonta, murdita de germanaj ĝendarmoj pro kaŝo de du judaj familioj — en la vilaĝo Markowa 20 judoj travivis la militon
Naskiĝoj
- 1487: Julio la 3-a, papo, mecenato de arto kaj scienco (m. 1555)
- 1619: Johann Rosenmüller, germana baroka komponisto (m. 1684)
- 1638: Maria Tereza de Aŭstrio, reĝino de Francio (m. 1683)
- 1649: Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen), germana nobelo kaj duko, politikisto (m. 1706)
- 1652: Jan Kozina, ĉeĥa kamparano, gvidanto de kamparana ribelo (m. 1695)
- 1655: Caspar Bartholin, la Juna, dana kuracisto kaj anatomo (m. 1738)
- 1659: Henry Purcell, angla operkomponisto (m. 1695)
- 1719: Johann Wilhelm Baumer, germana mineralogo kaj kuracisto (m. 1788)
- 1758: Philipp Friedrich von Hetsch, germana pentristo (m. 1838)
- 1759: Maximilian Joseph von Montgelas, germana politikisto (m. 1838)
- 1797: Piotr Wysocki, pola kolonelo, gvidanto de komploto, kaŭzinta eksplodon de la novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (m. 1875)
- 1839: Charles Sanders Peirce, usona sciencisto, filozofo, kunkreinto de pragmatismo, kontribuinta al matematiko, kemio, geodezio, psikologio kaj statistiko (m. 1914)
- 1843: Aimé von Palézieux-Falconnet, svisa kaj germana oficiro kaj mecenato (m. 1907)
- 1857: James Edward Keeler, usona astronomo, kunfondinto de "Astrophysical Journal" (m. 1900)
- 1860: Marianne von Werefkin, rusia, svisa ekspresionisma pentristino (m. 1938)
- 1866: Jeppe Aakjær, dana verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1930)
- 1866: František Kaván, ĉeĥa pentristo-pejzaĝisto, poeto kaj tradukisto (m. 1941)
- 1871: Anton Renk, aŭstra verkisto kaj regionhistoriisto (m. 1906)
- 1882: Oszkár Gellért, hungara poeto, ĵurnalisto kaj redaktoro, enestanta en Hungara Antologio (m. 1967)
- 1882: Károly Huszár, ĉefministro de Hungario (m. 1941)
- 1886: Hilda Doolittle, usona poetino kaj romanverkistino (m. 1961)
- 1887: Gyula Bálint, hungara pentristo (m. 1956)
- 1887: Giovanni Gronchi, prezidento de Italio (m. 1978)
- 1888: Alfréd Macalik, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1979)
- 1889: Wilhelm Czermak, aŭstra egiptologo kaj fakulo pri Afriko (m. 1953)
- 1890: Franz Werfel, aŭstra poeto kaj verkisto (m. 1945)
- 1891: Ignacy Matuszewski, pola politikisto, diplomato, publicisto kaj ministro, membro de Internacia Olimpika Komitato (m. 1946)
- 1892: Arthur Holly Compton, usona Nobelpremiita fizikisto, kunklariginto de Kompton-efiko (m. 1962)
- 1894: Oleksandr Dovĵenko, ukraina kino-reĝisoro kaj verkisto (m. 1956)
- 1897: Adele Astaire, usona dancistino kaj amuzistino (m. 1981)
- 1897: Otto Strasser, germana politikisto kaj publicisto (m. 1974)
- 1899: Wolf Messing, pola kaj soveta klarvidanto (m. 1974)
- 1903: Elemér Szádeczky-Kardoss, hungara geologo kaj geokemiisto (m. 1984)
- 1905: Eŭgeno Aisberg, rusia kaj franca inĝeniero kaj esperantisto, aŭtoro de sciencpopularaj libroj kiel Fine! Nun mi komprenas la radion!, eldonita de esperanta originalo en 20 naciaj lingvoj (m. 1980)
- 1909: László Halmos, hungara komponisto, dirigento (m.1997)
- 1913: Lincoln Gordon, usona diplomato kaj prezidanto de Johns Hopkins Universitato (m. 2009)
- 1914: Robert Wise, usona filmreĝisoro (m. 2005)
- 1915: David Shugar, pola-kanada biologo kaj biofizikisto (n. 2015)
- 1916: Dezső Benedek, rumania hungara advokato, pupaktoro (m. 2010)
- 1921: András Péter Diósi, rumania hungara kuracisto (m. 2009)
- 1923: Uri Avnery, israela politikisto kaj publicisto (m. 2018)
- 1927: Béla Mátis, rumania hungara verkisto, poeto (m. 1987)
- 1929: János Vodnár, rumania hungara kemiisto kaj profesoro (m. 2016)
- 1933: Karl Lagerfeld, germana mododesegnisto (m. 2019)
- 1935: Paul van Vliet, nederlanda kabaredisto (m. 2023)
- 1935: Gyula Varga, rumania hungara lokhistoriisto
- 1937: Jared Diamond, usona evolua biologo, fiziologo, biogeografo, aŭtoro de sciencpopularigaj verkoj
- 1946: Gábor Beyer, rumania hungara arkitekto
- 1948: Charles Simonyi, usona komputikisto kaj kosmoturisto
- 1950: Nina Pawlak, pola orientalisto pri Afriko, profesorino, lekciistino de Varsovia Universitato
- 1952: Imre Kasza, rumania hungara-sveda grafikisto
- 1957: Murat Zjazikov, rusia politikisto, prezidanto de Inguŝio en 2002-2008
- 1960: Colin Firth, angla aktoro
- 1965: Annamária Albu, rumana-hungara aktorino
- 1968: Florence Nibart-Devouard, franca agrarsciencistino, prezidantino de Fondaĵo Vikimedio
- 1973: Attila Balázs K., rumania hungara inĝeniero kaj poeto
- 1973: György Dragomán, hungara verkisto, tradukisto, filmkritikisto
Mortoj
- -210: Qin Shihuangdi, unua ĉina imperiestro, fondinto de la dinastio Qin
- 690: Teodoro de Tarso, ĉefepiskopo de Canterbury, reformisto de anglosaksa eklezio, katolika sanktulo
- 954: Ludoviko la 4-a, reĝo de Okcidenta Frankio (n. 921)
- 1167: Matilda, reĝino de Anglio kaj de Germanio (n. 1102)
- 1305: Nikolao de Tolentino, itala monaĥo, aŭgustenano, mistikulo, sanktulo, patrono de beboj (n. 1246)
- 1382: Ludoviko la 1-a, reĝo de Hungario kaj Pollando (n. 1326)
- 1384: Johana de Pentievro, dukino de Bretonio (n. 1319)
- 1419: Johano la 1-a, duko de Burgonjo (n. 1371)
- 1482: Federico da Montefeltro, itala kondotiero kaj aventuristo (n. 1422)
- 1504: Filiberto la 2-a de Savojo, duko de Savojo (n. 1480)
- 1559: Anthony Denny, konsilinto de reĝo Henriko la 8-a de Anglio (n. 1501)
- 1602: Aodh Rua Ó Dónaill, irlanda revoluciulo kontraŭ Anglio (n. 1572)
- 1607: Luzzasco Luzasschi, itala komponisto, orgenisto kaj instruisto (n. ĉirkaŭ 1545)
- 1649: Pèire Godolin, okcitana verkisto kaj poeto el Tuluzo (n. 1580)
- 1669: Henrietta Maria de Francio, reĝino de Anglio (n. 1609)
- 1676: Gerrard Winstanley, angla socia kaj religia reformisto, radikala reprezentanto de puritanismo, iniciatinto kaj gvidanto de fosistoj (n. 1609)
- 1712: Martin von Cochem, germana kapuceno, teologo kaj edifa verkisto (n. 1634)
- 1716: Ferenc Pápai Páriz, hungara kuracisto, sciencisto, leksikografo (n. 1649)
- 1749: Émilie du Châtelet, franca verkistino, matematikistino kaj fizikistino, kunkreintino de la principo de konservado de energio, antaŭvidinta infraruĝan radiadon kaj la naturon de lumo (n. 1706)
- 1797: Mary Wollstonecraft, brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino (n. 1759)
- 1804: Sámuel Pataki, hungara kuracisto kaj natursciencisto (n. 1731)
- 1806: Johann Christoph Adelung, germana bibliotekisto kaj lingvisto, kontribuinta al unuecigo de la germana lingvo (n. 1732)
- 1827: Ugo Foscolo, itala poeto kaj verkisto (n. 1778)
- 1859: Thomas Nuttall, angla botanikisto kaj zoologo (m. 1786)
- 1898: Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, imperiestrinio de Aŭstrio, murdita (n. 1837)
- 1908: Miksa Falk, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1828)
- 1914: Robert Lucius von Ballhausen, germana kuracisto kaj politikisto (n. 1835)
- 1930: Eugen Diederichs, germana eldonisto (n. 1867)
- 1939: Władysław Raginis, pola kapitano de la Korpuso de Limregiona Protekto, komandanto de la defendo de Wizna, sinmortiginto (n. 1908)
- 1942: Izajasz Fragner, pola advokato, partoprenanto de UK 1912 kaj UK 1931 en Krakovo, subtenanto de "Pola Esperantisto"
- 1945: Josef Gočár, ĉeĥa arkitekto (n. 1880)
- 1945: Mór Kiss, hungara juristo, profesoro (n. 1857)
- 1953: Róbert Berény, hungara pentristo, grafikisto (n. 1887)
- 1956: Robert Julius Trumpler, usona astronomo, esploristo de globaj stelamasoj (n. 1886)
- 1971: Nikita Ĥruŝĉov, sovetia politikisto kaj partia gvidanto, konata de la Ĥruŝĉova degelo (n. 1894)
- 1972: Tomáš Pumpr, ĉeĥa juristo, tradukisto kaj Esperanto-verkisto, kunlaboranto de Ĉeĥoslovaka Antologio, honora membro de ĈEA, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1906)
- 1974: Melchior Wańkowicz, pola verkisto kaj militista raportisto pri la Batalo de Monte Cassino, subskribinto de la letero de 34 kontraŭ cenzuro, kontraŭkomunisto (n. 1892)
- 1975: George Paget Thomson, angla Nobelpremiita fizikisto pruvinta la hipotezon de Broglie kaj okupiĝanta pri aerodinamiko (n. 1892)
- 1976: Ignác Balla, hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto, tradukisto (n. 1885)
- 1979: Agostinho Neto, prezidento de Angolo (n. 1892)
- 1983: Felix Bloch, svisa-usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta magnetismon de atomkernoj (n. 1905)
- 1984: Trummy Young, usona ĵaztrombonisto, kantisto kaj komponisto (n. 1912)
- 1993: Lajos Vákár, rumania hungara glacihokeisto, trejnisto (n. 1910)
- 1999: Alfredo Kraus, hispana kantisto (tenoro) (n. 1927)
- 2007: László Gazda, rumania hungara geografo, lokhistoriisto (n. 1933)
- 2010: Zsolt Irsai, rumania hungara pentristo (n. 1957)
- 2010: Árpád Szabó, rumania hungara unitariisma episkopo (n. 1935)
- 2015: Adrian Frutiger, svisa tipografo, kreinto de tiparoj, markemblemoj kaj svisa tipografio (n. 1928)
- 2016: Magda Šaturová, slovaka eldoneja redaktorino, tradukistino, kontribuanta al Slovaka Antologio, landa reprezentanto de IKUE, fakdelegito pri lingvistiko, literaturo kaj katolikismo, honora membro de UEA (n. 1929)
- 2020: Edward Kajdański, pola verkisto, ĵurnalisto kaj diplomato (n. 1925)
- 2020: Diana Rigg, angla aktorino (n. 1938)
- 2021: Jorge Sampaio, portugala politikisto, prezidento (n. 1939)
- 2022: William Klein, uson-franca fotisto (n. 1926)
- 2022: B. B. Lal, barata arkeologo (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 10-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|