Urbopartoj estas Búbánatvölgy, Szamárhegy kaj Kerektó.
Historio
La urbo estas pitoreska kaj belsitua loko kiu dum ĉiuj tempoj estis loĝata. La Frankoj nomis ĝin Oster-ringun (orienta fortikaĵo), kaj tio tordiĝis tra la mezepokaStrigonium al la nuna nomo. Sur apenaŭ alta plataĵo (157 m) en la malkovrita Fortikaĵo rezidis la unua reĝo, Stefano la 1-a (Hungario), kaj Esztergom restis ĉefurbo de la lando ĝis la tatara invado. La iama Reĝa Palaco en la Fortikaĵo prezentas erojn el la frua mezepoko: gotika halo, loĝĉambro el la 12-a jarcento, kaj malnovaj arkitekturaĵoj indas je vizito. La kapelo parte restis sendifekta, kun eminentaj historiaĵoj (kapitelo kun homa kapo).
Sur tiu de bastionmuroj ĉirkaŭata plataĵo staras la monumenta Baziliko, sur fundamentoj de jarmilon pli frue konstruita antaŭulo. Ĝi estas la plej granda preĝejo en la lando (118×40 m), inaŭgurita en la nuna formo en 1856 – per la "Meso de Esztergom" de Francisko Liszt.
Estas aparte rimarkindaj: la "Bakócz-kapelo", konstruita en la 16-a jarcento el ruĝmarmoro, vere admirinda renesanca kreaĵo; la grandega altarbildo (13×6,4 m), kun eksterordinaraj dimensioj, laŭ Ticiano de Michelangelo Grigoletti. El marmoro blanka de Carrara fariĝis kovraĵoj kaj statuoj, inter ili ankaŭ de Canova. En la Trezorejo de la Baziliko videblas tre riĉaj ekleziaj juveloj kaj aliaj atributoj, jarmilo kolektitaj, sekve troviĝas tie arthistorie elstaraj majstraĵoj, kaj historie gravaj, koncerne la kronadajn ceremoniojn de la reĝoj.
En la Primas-Palaco, kiu ekstere-interne portas renesancan karakteron, rezidas la ĉefepiskopo de la romkatolika eklezio. Ĝia Muzeo Kristana enhavas grandan kolekton de grandaj italajpentristoj kaj de mezepokaj hungaraj pentraĵoj. Altvaloraj estas la majstra ĉerkveturilo Dia (uzita dum liturgio), kaj la malnovaj kodeksoj kun pra-presaĵoj.
Urbodomo rokoko-stila, kaj aliaj belaj, admirindaj domoj ĉe ĉarmaj stratoj kaj placoj, apud multaj interesaj vidindaĵoj vekas la atenton de la promenantoj, vizitantoj de Esztergom.
Aliflanke de Danubo situas la (nun slovakia) urbo Štúrovo (hungare Párkány), nun unu el la ĝemelaj urboj de Esztergom. La du urbojn ligas ponto, detruita en la dua mondmilito kaj rekonstruita nur en 2001.