Federaciismo, ankaŭ Federalismo (de la vorto federacio, origine de la latina vorto foedus, genitive foedera „ligo“, „kontrakto“), foje ankaŭ neologisme nomata federismo,[1] baze estas organiza principo, laŭ kiu la unuopaj membroj havas relativan suverenecon, sed tamen estas kunigitaj al komuna tuto. Aparte temas pri la strukturo de ŝtatoj kaj subŝtatoj. Ofte la termino nediferencite uziĝas kaj rilate al federacioj kaj al konfederacioj.
Ofte, sed ne ĉiam, la membroj de federaciisma strukturo havas rajton je malmembriĝo, kaj eĉ se ekzistas konstitucie garantiita rajto pri eksiĝo el la strukturo, en praktiko povas pli malfacili realigi tian malmembriĝon kaj kompletan suvereniĝon.
"Politika federaciismo" estas ŝtata organiza principo, laŭ kiu unuopaj subŝtatoj konsistigas federacion aŭ (signife malpli strikte ligite) konfederacion. La subŝtatoj en federacio rezignas pri sia ŝtata suvereneco, sed tenas memadministradon kaj memdecidadon en certaj temoj. La tegmenta ŝtato, decidas pri ĉiuj demandoj de la tuto kaj sia konsisto, dum la subŝtatoj memdecidas pri la temo de ilia kompetenco antaŭe interkonsentitaj kun la tegmenta ŝtato. La relativa aŭtonomio de la subŝtatoj estas esenca trajto de la federaciisma strukturo, plej ofte konstitucie fiksita, kaj ne simple rajtas esti forigita.
Krome, "institucia federaciismo" estas aparte federaciisma strukturo de iuj neregistaraj organizaĵoj, kiel politikaj partioj, sportaj aŭ kulturaj asocioj, kiuj baze organiziĝas laŭ la limoj de la subŝtatoj, kaj transdonas iujn taskojn kaj kompetentojn de la organizaĵo al nacia tegmenta organizaĵo, kiu en partoj de la aktivado povas memstare agi, en aliaj partoj tamen dependas de la membraj, subŝtate formitaj, organizaĵoj.
Ekesto
Federaciisma strukturo de ŝtato povas ekesti laŭ kvar manieroj:
kunligo de ĝis tiam sendependaj ŝtatoj al pli granda ŝtata organizoformo (ekzemplo estas la ŝtato Svislando),
malplistriktigo kaj disdivido de ĝis tiamaj centraj ŝtatoj (ekzemple Hispanio aŭ Belgio),
daŭrigo de la tradicio de certagrada regiona suvereneco ene de monarkio kaj transigo de tiu koncepto al respublika ŝtatoformo (ekzemplo Aŭstrio), aŭ
ekesto de federaciisma strukturo de ekstere pro kialoj de internacia politiko (ekzemple Bosnio kaj Hercegovino).