Hen Wlad Fy Nhadau [heːn ˈwlaːd vəˈn̥adaɨ] (kimre por Antikva Lando de miaj patroj) estas la nacia himno de Kimrio, verkita en 1856 de Evan James, kies filo James James komponis la melodion.
La saman melodion poste prenis la nacihimnoj de Bretonio (Bro goz ma zadoù) kaj Kornvalo (Bro Goth Agan Tasow), kies skribintojn ankaŭ tekste forte influis la Kimra originalo.
Verso de tiu himno, Pleidiol wyf i'm gwlad (mi altŝatas mian landon), aperas ĉe la flanko de iuj britaj unupundaj moneroj.
La rimo de mâd kaj gwaed en la unua strofo montras la dialekton de la verkinto. Tiuj vortoj estas kutime prononcataj mad kaj gŭajd, sed iudialekte la dua estas gŭad.