Jangzio[1] (Pinjino: Cháng Jiāng: "Longa rivero"), ankaŭ nomata Blua Rivero, estas la plej longa rivero en Azio kaj post la Amazono kaj Nilo, la tria plej longariverego de la mondo. (En ĉina E-a medio uzatas la formo Yangzi-rivero)
Ĝi trafluas 6.300 km, el kiuj ŝipveturebla estas 2.800 km en Ĉinio. La akvokolekta areo estas 1.970.000 km², kie vivas ĉirkaŭ 350 milionoj da homoj. Tie troviĝas duono de la agrikultura kaj pli ol 40% de la industria produktado de Ĉinio. Ĉe la buŝo (elfluo) ĝi liveras averaĝe ĉirkaŭ 35.000 m³ akvon je sekundo.
La Jangzio fontas en la alto de ĉirkaŭ 5.500 m sur la Tibeta Altebenaĵo kaj trakuras en la supra kaj meza fluo ĝis Yichang multajn ravinojn, gorĝojn ktp. La plej konata estas la Tri Gorĝoj inter Chongqing kaj Yichang, kie oni konstruis akvo-energiocentralon, la t.n. Baraĵo Tri Gorĝoj, tiel estiĝas 600 km longa diglago. Poste fluas la rivero pli malrapide kaj larĝe tra la Mezĉina Ebenaĵo. La unua granda natura detena lago, kiu plenumas gravan funkcion en defendo kontraŭ la superfluoj, estas la Lago Dongting. Ĝia akvonivelo, ĝis etendiĝo varias laŭ la alvenanta akvokvanto kiel ĉe la plej granda lago de Ĉinio, la Lago Pojang. La Imperiestra Kanalo interligas Jangzion ĉe Jangĝoŭ al Flava Rivero. Ĉe Ŝanhajo elfluas ĝi al riverdelto en la Orientĉina Maro.
En ĵusaj jaroj, tiu rivero estis suferinta pro industria poluado, agrikultura produktado, sedimentigo, kaj perdo de malsekejoj kaj lagoj, kion malbonigas laŭsezonaj inundoj. Kelkaj sekcioj de la rivero estas nune protektitaj kiel naturaj rezervejoj. Zono de la Jangzio kiu fluas tra profundaj gorĝoj en okcidenta Junano estas parto de la Junanaj Protektitaj Areoj de la Tri Paralelaj Riveroj, nome Monda heredaĵo de Unesko. Meze de 2014 la ĉina registaro anoncis ke ĝi konstruos multnivelan transportan reton, kiu enhavas fervojojn, ŝoseojn kaj flughavenojn, por krei novan ekonomian zonon laŭlonge de la rivero.[5]
Fluejo
La rivero ekas el kelkaj alfluantoj en la orienta parto de la Tibeta Altebenaĵo, du el kiuj estas ofte referencata kiel "la fonto." Tradicie, la ĉina registaro agnoskis la fontn kiel la alfluanto Tuotuo sur la bazo de glaĉero okcidente de la monto Geladandong en la montoj Tanggula. Tiu fonto estas je 33°25′44″N 91°10′57″E kaj kvankam ĝi ne estas la plej malproksima fonto de Jangzio, ĝi ja estas la plej alta fonto je 5,342 m super marnivelo. La vera fonto de Jangzio, hidrologie la plej longa riverdistanco el la maro, estas en la monteto Jari en la elfluejo de la Akvorezervejo Ku, proksimume 325 km sudoriente de Geladandong.[6] Tiu fonto estis malkovrita nur fine de la 20-a jarcento kaj kuŝas en malsekejoj je 32°36′14″N 94°30′44″E kaj 5,170 m super marnivelo ĝuste sudoriente de Ĉadan en Zadoi, Gubernio Ĝuŝu, Ĉinghajo.[7] Kiel historia spirita fonto de la Jangzio, la fonto de Geladandong estas ankoraŭ ofte referencata kiel lafoonto de la Jangzio ekde la malkovro de la fonto de la monteto Jari.[6]
Tiuj alfluantoj kuniĝas kaj la rivero poste fluas orienten tra Ĉinghajo, kaj turniĝas suden tra kruta valo malsupren al la limo de Siĉuano kaj Tibeto ĝis atingi Junanon. Laŭ tiu valo, la alto de la rivero falas el super 5,000 m ĝis malpli ol 1,000 m. Tiel la fontoj de Jangzio estas je alto de ĉirkaŭ 4,900 m. Malsupren al marnivelo, la rivero falas ĝis alto de 305 m en Jibino, Siĉuano, kie ekas navigacio por riverboatoj, kaj ĝis 192 m en Ĉongĉingo. Inter Ĉongĉingo kaj Jiĉang, je alto de 40 m kaj distanco de ĉirkaŭ 320 km, ĝi trapasas la spektaklan pejzaĝon de la Jangziaj Gorĝoj, kiu famas pro sia natura beleco, sed estas danĝera por la navigacio.
Ĝi eniras en la baseno de Siĉuano en Jibino. Ankoraŭ en la Siĉuana baseno, ĝi ricevas kelkajn akvoabundajn alfluantojn, kiuj ege pliigas ties akvokvanton. Ĝi poste trairas la monton Vuŝan borde kun Ĉongĉingo kaj Hubejo ĝis krei la famajn Tri Gorĝojn. Oriente de la Tri Gorĝoj, Jiĉang estas la unua urbo de la Jangzia Altebenaĵo.
Post eniri en Hubejo, Jangzio ricevas akvon el nombraj lagoj. La plej granda de tiuj lagoj estas la Lago Dongting, kiu estas sur la limo de la provinco Hunano kaj Hubejo, kaj estas la rezulto el plej el la riveroj en Hunano. En Vuhano, ĝi ricevas sian plej grandan alfluanton, nome rivero Han, kiu portas akvon el sia norda baseno tiom for kiom ĝis Ŝenŝjio.
Je la norda pinto de Jiangksi, la Lago Pojang, nome la plej granda nesalakva lago en Ĉinio, kuniĝas en la riveron. La rivero poste fluas tra Anhujo kaj Ĝjangsuo, ricevas plian akvon el nombraj pli malgrandaj lagoj kaj riveroj, kaj fine atingas la Orientĉinan Maron en Ŝanghajo.
Kvar el la kvin ĉefaj nesalakvaj lagoj kontribuas per sia akvokvanto al Jangzio. Tradicie la supra parto de Jangzio referencas al la parto el Jibino al Jiĉang; la meza parto referencas al la parto el Jiĉang ĝis Hukou, kie la Lago Pojang kunfluas al la rivero; la malsupra parto estas el Hukou ĝis Ŝanghajo.
Alfluantoj
La rivero Jangzio havas ĉirkaŭ 700 alfluantojn. La plej gravaj (listitaj el supra fluejo al malsupra) kun la lokoj kie ili kuniĝas al la Jangzio estas la jenaj:
Jalong (Panĵihua, Siĉuano) estas 1323 km longa rivero en Siĉuano en Sudokcidenta Ĉinio. Ĝi elfluas el la Tibeta Altebenaĵo en Sudorienta Ĉinghajo kaj kunfluas al Jangzio en Panĵihua en Sudokcidenta Siĉuano. Jalong fluas inter la motoj Ŝaluli okcidente kaj Daksue oriente.
Min (Jibin, Siĉuano) estas 735 km longa rivero en centra Siĉuano, kiu kunfluas al Jangzio en Jibino. En Ĉinio, ĝi estis tradicie konsiderita kiel la ĉefa fluaĵo al la supra Jangzio antaŭ ties etenda ekspluatado de siaj fontoj.[8][9]
Tuo (Luzhoŭ, Siĉuano) estas 655 km longa rivero en Siĉuano, kiu kunfluas al Jangzio en Luzhoŭ, pasinte tra Jintang, Jianĝang, Zijang, Ziĵong, kaj Nejĝjan.
Ĉiŝui (Hejiang, Siĉuano) estas 523 km longa rivero elfluanta el Junano, kies nomo aludas al ruĝa koloro pro sedimentoj. Tie okazis en 1935 granda batalo dum la Longa Marŝado.
Jialing (Ĉongĉingo) estas 200-600 km longa rivero, ĉar la meandreca fluejo longas 600 km sed trairas distancon de nur 200 km. Ĉefa trajto estas ties verdeca koloro.
Vu (Fuling, Ĉongĉingo) estas 1150 km longa rivero fluanta tra montara regiono Gŭiĝoŭo.
King (Ĝidu, Hubejo) estas 423 km longa dekstra alfluanto, kiu havas tri grandajn akvobaraĵojn.
Ksiang (Juejang, Hunano, Xiang aŭ Hsiang, en ĉina 湘) estas la ĉefa rivero de la akvokolekta baseno de la Lago Dongting en la mezo de la fluejo de Jangzio, kaj la plej granda rivero en la provinco Hunano. Ĝi estas la dua plej granda alfluanto (post la rivero Min) laŭ kolektita akvo, la kvina plej granda alfluanto laŭ akvokolekta areo de la alfluantoj de Jangzio.
Han (Vuhano, Hubejo) estas maldekstra alfluanto de Jangzio (Ĉáng Jiāng) kun longo de 1,532 kilometroj (952 mejloj). Historie ĝi estis referencata ankaŭ kiel Hanŝui kaj tiu nomo estas ankoraŭ foje uzata nuntempe. La rivero ŝuldas sian nomon al Hanĵong, kiu siavice ŝuldas sian nomon al la Dinastio Han.
Gan (apud Jiŭjiango, Ĝjangŝjio) estas 885 km longa grava rivero el okcidenta Ĝjangŝjio.
Ŝuiĝang (Dangtu, Anhujo) estas 254 km longa maldekstra alfluanto el Anhujo.
Kingĝi (Vuĥu, Anhujo) estas 709 km longa, la plej longa el malsupra fluejo de Jangzio, alfluanto el montaro Huangŝan.
Akvosistemo de la lago Ĉao, 52 km longa.
Akvosistemo de la lago Taj, kun areo de 2250 km², jam en la delto.
Aparte menciindas la jena:
Huai, iam latinigite Hŭai, fluas mezvoje inter la Flava Rivero kaj la Jangzio, nome la du plej grandaj riveroj en Ĉinio, kaj kiel ili fluas el okcidento orienten. Historie dreninte rekte en la Flava Maro, la inundoj ŝanĝis la fluejon de la rivero tiel ke ĝi estas nune grava alfluanto de Jangzio. La Huai estas notinde suferanta pro inundoj.
La Jangzia Riverdelto aŭ la Ora Triangulo de Jangzio, ĝenerale enhavas la triangulforman teritorion de Vu-parolanta Ŝanhajo, suda provinco Ĝjangsuo kaj norda provinco Ĝeĝjango. La areo kuŝas ĉe la kerno de la regiono tradicie nomita Jiangnano (laŭvorte, "sude de la rivero Jangzio"). La rivero drenas en la Orientĉina Maro. La urba zono en la areo kreskiĝis en kio estis la plej granda koncentriĝo de la apudigitaj metropolaj areoj en la mondo. Ĝi kovras areon de 99,600 km² kaj estis hejmo al ĉirkaŭ 115 milionoj da personoj en 2013, el kiuj ĉirkaŭkalkulitaj 83 milionoj estas urbaj. Baze sur la pli granda zono de la Jangzia Riverdelto, ĝi havas ĉirkaŭ 140 milionojn da personoj. Havante fekundan grundon, la Jangzia Riverdelto abunde produktas grenon, kotonon, kanabon kaj teon.[10]
Strukturoj
Krom la konstruo de la Energicentralo Tri Gorĝoj ekzistas dua granda projekto: "Dolĉakvon norden", kio temas pri akvoalkonduka sistemo, kiu helpus al la akvomalriĉa Norda Ĉinio per akvo el Jangzio. La unua traceo apud la Imperiestra kanalo jam pretas, uzatas; la dua traceo estas ankoraŭ en plana stadio.
La nuntempa plej granda arkoponto en la mondo estas la Ponto Ĉaotianmen super la rivero Jangzio kun longo de 1,741 m kaj spano de 552 metroj. La ponto estis malfermita la 29an de Aprilo, 2009 en Ĉongĉingo.[11]
Baraĵo Tri Gorĝoj
La Baraĵo Tri Gorĝoj (ĉine 三峡大坝Sānxiá Dà Bà) estas akvoenergia baraĵo sur la Jangzi-rivero. Ĝi plene ekfunkcias ekde 2012-07-04, kiam la lasta turbino komencis liveri energion. Tiu estas la plej granda akvenergia baraĵo el la mondo laŭ areo (2 335 metroj longa) kaj devus fariĝi la 1-a laŭ produktado de elektro (kun 22 500 megavatoj), la nuna unua estas la akvobarejo de Itajpuo en Brazilo (kun 14 000 MW).
Akvoenergio estas riĉa en Jangzi-rivero, kaj la akvoutiliga artiko de la Tri Gorĝoj estas ŝlosila inĝenieraĵo de sinteza jungado kaj ekspluato de la rivero. La sidejo de la Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj estis elektata en Sandouping, interna loko de Jiĉang, urbo de la ĉina meza provinco Hubejo, ĉe la meza baseno de Jangzi-rivero. Post la finkonstruado de la akvobaraĵo ĝi ludas funkciojn de preventado de inundo, elektra produktado, navigacio, bestobredado, turismo, protektado de ekologiamedio, purigo de medio, kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio kaj akvoprovizado. La akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero realigas celojn de akvoakumulado, malfermo de navigado kaj elektra produktado.
Inundoj
Laŭlonge de la historio tiu ĉi rivero okazigis terurajn inundojn kaj multajn perdojn partikulare multajn mortojn. Dekoj da milionoj da personoj vivas en la inundebenaĵoj de la Jangzia valo, areo kiu nature inundiĝas ĉiusomere kaj estas loĝebla nur ĉar ĝi estas protektita de riverdigoj. La inundoj estas sufiĉe grandaj por superflui la digojn kaj tio okazigis grandajn problemojn al tiuj kiuj tie loĝas kaj laboras. Gravaj superfluoj estis tiuj de 1931, 1954, kaj 1998.
La inundoj de 1931 en Centra Ĉinio estis serio de superfluoj ĝenerale konsiderataj inter la plej mortigaj naturaj katastrofoj iam registritaj, kaj preskaŭ certe la plej mortigaj en la 20-a jarcento (sen kalkuli pandemiojn kaj malsategojn). Ĉirkaŭkalkuloj de la totala mortaro gamas el 145 000 ĝis 3.7 milionoj kaj 4 milionoj.[12][13] Jangzio denove inundis en 1935, okazigante grandan mortigadon.
El Junio ĝis Septembro 1954, la Jangziaj inundoj estis serio de katastrofaj superfluoj kiuj okazis ĉefe en la provinco Hubejo. Pro malkutima alta volumo de pluvofalo same kiel pro eksterordinara longa pluvsezono en la meza etendo de Jangzio en la printempo de 1954, la rivero ekplialtiĝis super sia normala nivelo ĉirkaŭ la fino de Junio. Spite klopodojn malfermi tri gravajn inundopordojn por malpliigi la plialtigon de la akvo devojigante ĝin, la supernivelo plue plialtiĝis ĝis ĝi atingis la historian alton de 44.67 m en Jingzhou, Hubejo, kaj de 29.73 m en Vuhano. La nombro de mortoj pro tiu superfluo estis ĉirkaŭkalkulitaj je 33 000, inklude tiujn kiuj mortis pro la rilataj malsanoj en la sekvo de la katastrofo.
La inundoj de 1998 en Jangzio estis serio de gravaj superfluoj, kiuj daŭris de meza Junio al la komenco de Septembro 1998 laŭlonge de la tuta Jangzio.[14] En la somero de 1998, Ĉinio suferis amasajn inundojn de partoj de la Jangzio, kio rezultis en 3,704 mortoj, 15 milionoj da senhejmigitoj kaj 26 mil milionoj da usonaj dolaroj en ekonomia perdo.[15] Aliaj fontoj registris totalan perdon de 4150 personoj, kaj 180 milionoj da personoj suferantaj.[16] Gapiga kvanto de 100 000 km² estis senhejmigita, 13.3 milionoj da domoj estis damaĝitaj aŭ detruitaj.[16]
El meza Junio ĝis mezo de Julio 2016 terurajn inundojn okazigis grandajn perdojn de 22 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj 180 mortojn.
En la rivero vivis la blanknaĝila delfeno, kies lasta konata ekzemplero estis tre protektata besto en kaptiteco, inter aliaj interesaj bestoj. Nun estas protektata la rivermedio por ekzemple konservi la restantajn ekzemplerojn de la Sennaĝila foceno (Neophocaena asiaeorientalis spp. Asiaeorientalis).[18]
La jangzia giganta testudo aŭ ruĝ-rivera giganta testudo (Rafetus swinhoei) estas testudo-specio el familio de molkarapacaj testudoj (Trionychidae aŭ Trioniĥedoj), kiu iam havis sian arealon en la Jangzirivera Baseno, de kie ŝajne ĝi jam malaperis. Ĝi havas nuntempe nur kelkajn ekzistantajn ekzemplerojn en kaptiveco kaj estas forte minacata je formorto.
Fiŝoj
La Jangzia acipensero (Acipenser dabryanus) estas specio de fiŝoj en la acipensera familio, nome Acipenseredoj. Aliaj komunaj nomoj estas Ĉiangjianga acipensero, kaj rivera acipensero.[19] Ĝi estas endemia de la Jangzirivera Baseno. Ĝi estis la bazo de fiŝaĵo de komerca gravo. Ties populacioj malpliiĝis draste, kaj en la komencaj 1980-aj jaroj, ĝi estis deklarita endanĝerita specio kaj ties komerca rikoltado estis malpermesita.[19] Ĝi estis listita kiel draste endanĝerita specio fare de la IUKN ekde 1996 kaj ekde 2010 (eble formortinta) estis aldonita al ties statuso.[20]
En 2011, 416 fiŝospecioj estis konataj kiel vivantaj en la akvokolekta baseno de Jangzio, inter kiuj 362 kiuj estas strikte specioj de nesalaj akvoj. La aliaj estas konataj ankaŭ el salhavaj aŭ salhavetaj akvoj, kiel en la estuaro de la rivero aŭ en la Orientĉina Maro. Tio faras tiun riveron unu el la plej speci-riĉaj riveroj en Azio kaj pro multo la plej speci-riĉa en Ĉinio (kompare, la Perlorivero havas preskaŭ 300 fiŝospeciojn kaj la Flava Rivero nur 160).[21] 178 fish species are endemic to the Yangtze River Basin.[21] Multaj troviĝas nur en ioma parto de la riverbaseno kaj speciale la supraj areoj (super Jiĉang, sed malsupre de la komencaj akvoj de la Tibeta Altebenaĵo) estas riĉaj pro enteno de 279 specioj, inklude 147 jangziajn endemiojn kaj 97 striktajn endemiojn (troveblaj nur en tiu parto de la riverbaseno). Kontraste, la supraj akvoj, kie la averaĝa altitudo estas super 4500 m super marnivelo, estas hejmo nur de 14 tre specialaj specioj, sed 8 el tiuj estas endemiaj de la rivero.[21] La plej grandaj ordoj en Jangzio estas Ciprinoformaj (280 specioj, inter kiuj 150 endemioj), Siluroformaj (40 specioj, inter kiuj 20 endemioj), Perkoformaj (50 specioj, inter kiuj 4 endemioj), Tetraodonformaj (12 specioj, inter kiuj 1 endemio) kaj Osmeroformaj (8 specioj, inter kiuj 1 endemio). Neniu alia ordo havas pli ol kvar specioj en la rivero kaj unu endemian.[21]
Ekologia konsekvenco
En la komenco de 2020 oni konfirmis la jaman supozon de la formorto de la Elefanta fiŝo nome "Psephurus gladius", kiu vivis en la rivero Jangzio, nome hejmo de pli ol 400 diversaj specioj. Ekde 2009, tiu fiŝo ne estis plu vidata, sed la sciencistoj atendis ĉar ne estis certigaj pruvoj de ties formorto. Ĵusa studo publikigita en la revuo Science of the Total Environment montris la malpliigon de la specio ekde 1970 kiel rezulto de troa fiŝkaptado kaj de la habitatofragmentado. Krome, en 1981, oni konstruis la Akvobaraĵon Geĵuba kiu blokis la migradon de la fiŝo necesa por ties reproduktado. Inter 1981 kaj 2003, la specio estis vidata nur 201 fojojn — kaj 95,2% antaŭ 1995— kaj ekde 1996 oni deklaris ĝin endanĝerigita, laŭ la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por la Konservado de la Naturo. En 2003, oni konstruis la Baraĵon de la Tri Gorĝoj, kaj tio malbonigis la situacion de la specio kiu jam ne trovis frajejojn. En tiu jaro oni konfirmis la lastan vidon de tiu specio. La esplorado de la ĉinaj sciencistoj konfirmis, ke la specio komplete malaperis kaj probable inter 2005 kaj 2010. Dum lasta detala esplorado tra la tuta regiono, oni identigis 322 fiŝospeciojn, kaj eĉ ne unusolan specimenon de elefanta fiŝo. La baseno de tiu rivero suferis fortan ekonomian disvolvigon ekde la 1950-aj jaroj, kaj eltenas pli ol 40 grandurbojn. Ĝi produktas la 40% de la MEP de Ĉinio kaj enhavas unu trionon de ties loĝantaro. Pli ol 70 akvobestoj estis klasitaj kiel protektendaj. [22]
Bildaro
La rivero Jangzio pase tra la Tri Gorĝoj.
Posttagmeza lumo sur la grizaj montoj ĉe la Jangzia montfendo.
↑Fan Chengda. James M. Hargett (trad.) Riding the River Home: A Complete and Annotated Translation of Fan Chengda's (1126–1193) Travel Diary Record of a Boat Trip to Wu, p. 77. Chinese Univ. of Hong Kong (Hong Kong), 2008. Alirita la 15an de Aŭgusto 2013.
↑ Qiwei, W. 2010. Acipenser dabryanus. In: IUCN 2013. IUCN Red List of Threatened Species. Versio 2013.1. Elŝutita la 15an de Oktobro 2013. [6] Alirita la 22an de Januaro 2016.
↑ 21,021,121,221,3 Ye, S.; Li, Z.; Liu, J;, Zhang, T.; kaj Xie, S. (2011). Distribution, Endemism and Conservation Status of Fishes in the Yangtze River Basin, China. pp. 41–66 in: Ecosystems Biodiversity, InTech. ISBN 978-953-307-417-7.
Carles, William Richard, "The Yangtse Chiang", The Geographical Journal, Vol. 12, No. 3 (Sep. 1898), pp. 225–240; Publikigita de: Blackwell Publishing je konto de The Royal Geographical Society (kun la Institute of British Geographers)
Danielson, Eric N. 2004. Nanjing and the Lower Yangzi, From Past to Present, The New Yangzi River Trilogy, Vol. II. Singapore: Times Editions/Marshall Cavendish. ISBN 981-232-598-0.
Danielson, Eric N. 2005. The Three Gorges and The Upper Yangzi, From Past to Present, The New Yangzi River Trilogy, Vol. III. Singapore: Times Editions/Marshall Cavendish. ISBN 981-232-599-9.
Grover, David H. 1992 American Merchant Ships on the Yangtze, 1920–1941. Wesport, Conn.: Praeger Publishers.
Van Slyke, Lyman P. 1988. Yangtze: nature, history, and the river. A Portable Stanford Book. ISBN 0-201-08894-0
Winchester, Simon. 1996. The River at the Center of the World: A Journey Up the Yangtze and Back in Chinese Time, Holt, Henry & Company, 1996, hardcover, ISBN 0-8050-3888-4; trade paperback, Owl Publishing, 1997, ISBN 0-8050-5508-8; trade paperback, St. Martins, 2004, 432 pp., ISBN 0-312-42337-3