Kaŭze de sia granda areo, ĝi ofte estas disigita en du partojn, la okcidentan kaj la orientan palearktison. Uralo konsistigas la limon inter ambaŭ.
Ĉefaj ekologiaj partoj
Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), ekozonoj estas subdividataj kaj biome kaj ekoprovince. Ekoprovincoj (aŭ biolandoj) estas teritorioj biogeografiaj pli malvastaj ol ekozono kaj ili ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Por la palearktiso, oni havas:
Eŭropa-siberia ekoprovinco
Tiu ĉi boreala kaj mezvarma ekoprovinco konstituas la plej grandan surfacon de la ekozono. Ĝi etendiĝas ekde tundro en la plej nordaj ekstremaĵoj de Rusujo kaj Skandinavujo ĝis la vasta tajgo, la borealaj pingloarbaroj kiuj trairas la kontinenton. Sude de la tajgo estas zono de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj mezvarmaj koniferarbaroj. Tiu vasta ekoprovinco estas karakterizita de multaj komunaj plantaj kaj bestaj specioj, kaj montras multajn afinecojn kun la mezvarmaj kaj borealaj ekoprovincoj el la nearktisa ekozono. Ofte Eŭrazio kaj Nordameriko estis ligitaj per la Beringa terponto kaj havis tre similajn mamulajn kaj birdajnfaŭnojn kun multaj eŭraziaj specioj, kiuj moviĝis en Nordamerikon, kaj pli malmultaj nordamerikaj specioj, kiuj moviĝis inversen. Multaj zoologoj konsideras la palearktisan kaj la nearktisan ekozonojn kiel unu ekozonon, nome la holarktisan ekozonon aŭ holarktison. Ambaŭ ankaŭ havas komunajn plantspeciojn, kiujn la botanikistoj nomas la Arkt-Terciara Geoflaŭro.
Vasta teritorio de dezertoj, inkluzive de Atlantika marborda dezerto, Saharo, kaj Araba dezerto, disigas la palearktisajn kaj la afrotropisajn ekoregionojn. Tiu ĉi modelo enhavigas tiujn dezertajn ekoregionojn en la palearktiso; aliaj biogeografoj identigas la ekozonan limon kiel transiran areon inter la dezertaj ekoregionoj kaj la mediteraneaj ekoregionoj norden. Tiu ĉi modelo situigas la dezertojn en la afrotropisa ekozono, dum aliaj lokigas la limon meze de la dezerto.
Mez-Azio kaj la iranaaltebenaĵo gastigas sekajn stepajn herbejojn kaj dezertajn basenojn, kun montarbaroj, duonarbaroj, kaj herbejoj en la altaj montaroj kaj altebenaĵoj de la ekoprovinco. En suda Azio la limo de la palearkto precipe estas altituda. La montetoj piede de Himalajo, inter 2000-2500 m, konstituas apudliman teritorion inter la palearktaj kaj la orientalisaj ekoregionoj.
Orientazia ekoprovinco
Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo estas pli humidaj kaj klimate moderaj ol apudaj Siberio kaj Mez-Azio, kaj gastigas riĉajn konifer-, foli-, kaj miksajn arbarojn, kiuj nuntempe plejofte estas limigitaj al montaraj areoj, ĉar la dense loĝataj malaltaĵaroj kaj riverbasenoj estas transformitaj al intensaj agrikultura kaj urbaniza uzadoj. Orientazio ne multe estis influita de la glaciiĝo dum la glaciepokoj, kaj konservis 96 pocentojn de la pliocenaj arbaj genroj, dum Eŭropo konservis nur 27 pocentojn. En la subtropikaj sudaj partoj de Ĉinujo kaj Japanujo, la palearktaj mezvarmaj arbaroj transiras al subtropikaj kaj tropikaj arbaroj de la orientalisa ekozono, kreiante riĉan kaj diversan miksaĝon de plantaj kaj bestaj specioj. La montaroj de sudorienta Ĉinujo ankaŭ estas signitaj kiel biodiverseco-riĉaĵejo. En Sud-orientazio, altaj montaraj sistemoj konstituas elstaraĵojn de palearktisa flaŭro kaj faŭno en norda Hindoĉinujo kaj suda Ĉinujo. Izolitaj malgrandaj antaŭpostenoj troviĝas tiel fore suden kiel centra Birmo (sur Nat Ma Tuang, 3 050 m), plejnorda Vjetnamujo (sur Phan Xi Păng, 3 140 m) kaj la altaj montaroj de Tajvano.
Dolĉakvo-ekoregionoj
La ekozono ankaŭ ampleksas plurajn gravajn dolĉakvo-ekoregionojn, inkluzive de la tre disvolviĝitaj riveroj de Eŭropo, de la riveroj de Rusujo, kiuj enfluas en Arktan Oceanon, en Baltan Maron, en Nigran Maron, en Kaspion, kaj en siberian Bajkalon, la plej maljuna kaj plej profunda lago de la tero. Ĝi entenas la praan japanan Lagon Biŭon, unu el la dolĉakvo-ekoregionoj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso.
Ne troviĝas endemiaj mamulajordoj en la palearktiso, sed pluraj familioj estas endemiaj : Calomyscidae (familio el la ordo de la ronĝuloj), Prolagidae (formortinta familio) , kaj Ailuridae (malgranda pando). Pluraj mamulaj specioj originis en la palearktiso, kaj disvastiĝas al la nearktisa ekozono dum la glaciepokoj, inkluzivante la brunan urson (Ursus arctos, konata en Nordameriko kiel "Grizzly"), la ruĝan cervon (Cervus elaphus) en Eŭropo kaj la parencan Kanadan cervon (Cervus canadensis) en Orienta Azio, la Amerikan bizonon (Bison bison), kaj la boacon (Rangifer tarandus, konata en Nordameriko kiel "Caribou").
Listo de laŭbiome klasifitaj palearktisaj ekoregionoj
↑ Tute ne temas pri arkta regiono, nek pri iu "malnova arkto", ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, mediteraneajn kaj dezertajn partojn; tial laŭvorta traduko estas erariga kaj senenhava; la Esperanta nomo, senpere derivita de la 19-a- jarcenta scienca-latina nomo Palaearctis estas laŭfundamenta (15-a regulo : La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo) kaj ne kreas konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
↑ Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 382, ISBN 2-271-05816-3france
Paléarctique (adj.)
1) Dans la nomenclature d' Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant à l' Europe et à l'Azie (hormis les péninsules arabique, indienne et indochinoise et l'archipel malais). 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d'un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l' élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l' aire de tels taxons.
[Paléarctique (adjektivo)
1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion (pli-malpli !) respondanta al Eŭropo kaj al Azio (sen la duoninsuloj araba, hinda kaj hindoĉina kaj la malaja insularo). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
Bibliografio
angle Amorosi, T. 1989 : Contributions to the zooarchaeology of Iceland: some preliminary notes, in : The Anthropology of Iceland (eds. E.P. Durrenberger & G. Pálsson), Iowa City, University of Iowa Press, pp. 203-227.
angle Buckland, P.C., et al. 1991 : Holt in Eyjafjasveit, Iceland: a paleoecological study of the impact of Landnám, in : Acta Archaeologica 61: pp. 252-271.