Klášterní Skalice estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, en distrikto Kolín. En 2024 ĝi havis 134 loĝantojn. Vilaĝo Klášterní Skalice kun kastelo kaj restaĵoj de monaĥejo troviĝas 3 km norde de urbo Kouřim. La kastelo situas en areo de agrikultura korto kaj ĝi estas al publiko nealirebla. Nuntempe la kastelo estas uzata kiel deponejo kaj loĝejoj. Konsisto de la kastelo estas nuligita kapelo de Virgulino Maria. Norde de la kastelo situas 10 m alta gotika piliero, la lasta memorindaĵo pri la pereinta monaĥeja komplekso.