- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Příbram. Pri parto de municipo Jankov en regiono de Votice temas artikolo Pičín (Jankov).
Pičín estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Příbram, troviĝanta 7 km de urbo Příbram. Vivas ĉi tie 642 loĝantoj (2024). Somere ties nombro plikreskas je posedantoj de granda nombro de refreŝigejaj objektoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hostomice, Suchodol, Kotenčice, Trhové Dušníky, Hluboš, Čenkov kaj Buková u Příbramě.
La vilaĝo estiĝis en la 13-a jarcento. En malprofunda valkaldrono, kiu donis al ĝi nomon - Pěčina. El la malnovĉeĥa lingvo pase la nomo ŝanĝiĝis en Pičína kaj fine en la jaro 1750 en Pičín. Plua klarigo de la nomo estas derivigo de latina Piscina, tio estas fiŝlago, da kiuj estas en la ĉirkaŭaĵo granda kvanto.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el tempoj de Přemysl Otakar la 2-a. Tiu ĉi reganto mencias pri Pičín kiel pri sia eminenta bieno. El 1289 estas la unua skriba informo pri dominaĵo de Pičín, kultura kaj historia memorigaĵo, pri preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Mario. Sed ekzistas ankaŭ ankoraŭ unu skribmencio kaj tiu estas pergamena dokumento farita en Prago la 20-an de novembro 1289, kiu mencias paroĥon. Pičín estas do logike pli malnova, se ĉi tie jam en 1289 ekzistis paroĥo.
En 1320 la paroĥo kaj la preĝejo fariĝas posedaĵo de Ordeno de maltezaj kavaliroj. Tiutempe estis konstruita ŝoseo el Strakonice - Pičín tra Blatná, Březnice kaj Příbram.
Longjaran tradicion havas en Pičín lernejaferoj. Enskribaĵoj tuŝas ĝis la jaro 1680.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 680 |
---|
1880 | 794 |
---|
1890 | 662 |
---|
1900 | 647 |
---|
1910 | 552 |
---|
1921 | 554 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 532 |
---|
1950 | 439 |
---|
1961 | 466 |
---|
1970 | 432 |
---|
1980 | 486 |
---|
1991 | 509 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 527 |
---|
2014 | 610 |
---|
2016 | 630 |
---|
2017 | 640 |
---|
2018 | 656 |
---|
2019 | 662 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 642 |
---|
2021 | 645 |
---|
2022 | 640 |
---|
2023 | 650 |
---|
2024 | 642 |
---|