La latva aŭtovojo A3, latveAutoceļš A3, estas aŭtovojo en Latvio. La rapidvojo estas 122 kilometrojn longa. Ĝi deflankiĝas de la vojo A2 venanta el la ĉefurbo Rigo kaj nordorienten gvidas al Valmiera kaj plu al Valka/Valga lime al Estonio. La vojo estas parto de la eŭropa ŝoseo, la "Balta Vojo", kiu de Helsinko norde ĝis Prago sude pasas ĉiujn tri ŝtatojn de Ĉebaltio kaj ankaŭ Pollandon. La vojo estas parto de la eŭropa ŝoseo E264.