Lublin, esperante ankaŭ Lublino[1] (latineLublinum, jideלובלין) - urbo en orienta Pollando, ĉefurbo de Lublina Provinco. Laŭ la loĝantaro ĝi estas la plej granda pola urbo oriente de Vistulo kaj la 9-a en Pollando.
Komencoj de setlado datiĝas en la 6-an jarcenton. En la 10-a estis konstruita preĝejo, verŝajne laŭ fondaĵo de Mjeŝko la 1-a sur monteto, kie estis antaŭa pagana sanktejo. De la sama jarcento devenis ligna defenda konstruaĵo sur alia monteto, kiel posta fortikaĵo el la 12-a jarcento kontraŭ atakoj el oriento. La unua mencio el 1198, tamen sen difinita nomo, kiu aperis en 1228 en la nuntempa formo. Ĉirkaŭ 1257 urbiĝis, sed la dokumento ne konserviĝis. La 15-an de aŭgusto 1317 pola reĝo Władysław Łokietek donis al Lublin urborajton laŭ Magdeburga juro - la mezepoka dokumento eldonita en la latina lingvo en gotikaminusklo en Krakova kancelario.
De la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj en la urbo kunvenis juĝantaro de nobeloj kaj ĝis la 16-a jarcento Lublin floris danke al komerca itinero de la Nigra Maro en okcidenten. En 1569 oni kontraktis en Lublin union inter Pollando kaj Litovio. Tiuepoke en la urbo okazis la plej grandaj kaj gravaj foiroj de la lando. La 19-an de julio 1569 prusa reĝo Albrecht Fryderyk Hohenzollern omaĝis al Sigismondo la 2-a, kion priskribis ĉeestanta poeto Jan Kochanowski. En 1588 episkopo de Lucko Bernard Maciejowski fondis ĉi tie kolegion de jezuitoj.
Meze de la 17-a jarcento la urbo estis detruata pro pluraj militoj, kiel invadoj de kozakoj, sveda diluvo kaj epidemio (5 mil viktimoj de pesto en 1630). En la 16- kaj 17-a jarcentoj estis ĉefa centro de reformacio en Pollando. Ankaŭ ĝi havis riĉan judan kulturon (inter la mondmilitoj ĉ. 40 % de la loĝantaro estis judoj).
Dum la Unua mondmilito germanaj kaj aŭstriaj trupoj en 1915 okupis la urbon finante la rusan regadon. La 2-an de novembro 1916 (1-a ĝis 2-a de novembro) estis fondita la Asocio de Pola Skoltismo. Post la milito la pola registaro de Ignacy Daszyński iom da tempo rezidis en la urbo.
Dum la dua mondmilitogermanoj instalis dekomence geton kaj poste Majdanek-koncentrejon. Intelektulkampanjo de Lublin (germane: Sonderaktion Lublin) estis reprezalia kampanjo kontraŭ elitoj de Lublin, farita de germanaj okupantoj novembre 1939. La 27-a de oktobro 1942 germana urba juĝejo mortkondamnis 5 junajn polojn pro forkuro de Konstrua Servo. En 1944sovetiaj trupoj forpelis la germanojn kaj altrudis en Lublin novan polan registaron, la komunistan "Polan Komitaton de Nacia Liberigo" (Polski Komitet Wyzwolenia Narodowego, PKWN). Post la "liberigo" de Varsovio la registaro transiris tien.
En julio 1980 Lublin estis ĝermejo de la laborista movado, kiu kondukis al la fondo de sindikatoSolidareco. Okazis dusemajna striko, kiun la komunisma registaro finis per ekonomiaj koncedoj; sed jam en aŭgusto sekvis strikoj en Gdansk. Strikoj de Lublin estis la unuaj strikoj en Lublin kaj Świdnik komencigantaj la eraon de Solidareco.
Situo
Lublin situas en orienta Pollando ĉe rivero Bystrzyca.
La historia centro posedas kastelon el la 12-a jarcento kaj urbodomon el la 14-a jarcento kaj multajn aliajn historiajn konstruaĵojn. La eniron al la historia centro regas la Kastela kaj la Krakova Pordegoj.
En la kvartalo Majdanek, sud-oriente de la centro, oni instalis en la ejo de la eksa nazia koncentrejo memorigan ŝtatan muzeon (Państwowe Muzeum na Majdanku). Ĝi situas ĉe strato Droga Męczenników Majdanka 67 ("Vojo de la martiroj de Majdanek").
La 24-an de oktobro 1974 fondiĝis laŭ iniciato de pastro Henryk Paruzel kaj efektivigo de pastro d-ro Czesław Biedulski Esperanto-Biblioteko ĉe Universitata Librejo de Katolika Universitato en Lublin.
Ĉe la Politekniko de Lublin okazis Esperanto-kursoj aranĝataj de profesoro Witold Stępniewski kaj pli frue ĉe Katolika Universitato - de pastroj Czesław Biedulski kaj Jerzy Korytkowski.
En 2004 en Lublin okazis la studad-sesio "BUS 5" de AIS, dum kiu polaj kaj alilandaj studentoj ekzameniĝis pere de Esperanto.