Wanda Hanna Nowicka (naskiĝinta la 21-an de novembro1956[1]) estas pola politikistino, parlamentanino de la 7-a kaj 9-a oficperiodo de Pola Sejmo, Vicprezidantino de Pola Sejmo de la 7-a oficperiodo, klasika filologino, Prezidantino de la Federacio por la Virinoj kaj Planado de Familio kaj Prezidantino de la asocio/societo Egaleco kaj Moderneco (stowarzyszenie Równość i Nowoczesność).
En la parlamentaj balotoj al Pola Sejmo en oktobro 2019, ŝi kandidatis de la i-a loko de la listo Alianco de Demokrata Maldekstrularo en la balot-regiono 29 akirante 25 767 da voĉoj kaj la mandaton por la Sejmo de la 9-a oficperiodo.