La femala kaj maskla birdoj estas samkoloraj, do ne estas grava seksa duformismo; ĝi estas svelta ibiso kun longa kaj subenkurba beko, kaj nigra nuda kapo, sur kiu kreskas ruĝa tubero. Tial oni foje nomas ĝin tuberverta ibiso aŭ pli precize Ruĝnuka ibiso. Ankaŭ lo kolo estas longa kaj en dorso kaj kolo plumaro estas tre malhelbruna. La nigrecaj flugiloj brilas purpure kaj verde kaj blankajn makulegojn havas iliaj kovrilplumoj. Kaj aliaj plumoj sin montras olivecbrunaj. La dorso brilas iom verde. La irisoj estas ruĝecaj al flavecbrunaj kaj ankaŭ la kruroj estas ruĝecaj.
Kutimaro
La Ruĝnuka ibiso loĝas en vastaj marĉoj aŭ ĉe irigaciaj kampoj, lagoj, riverbordoj. Surtere ĝi agas pare aŭ grupete: kompare kun aliaj grandaj vadbirdoj, kiel blanka ibiso, blanka cikonio kaj ardeo, ĝi preferas serĉi grajnojn, insektojn, vermojn, krustulojn kaj aliajn ol dormi kaj longtempe stari "meditante"; ĝi ne estas tiom akva vadbirdo, sed ja estas gregema. Ĝi ĝenerale manĝas ĉe bordoj de humidejoj en malgrandaj nombroj. Ĉu en genera tempo, ĉu en la alia tempo, ĝi ĉiam restas sur arbo. Ĝi flugas rektalinie, samkiel natura ansero kaj gruo, kun kapo kaj kolo antaŭen kaj kruroj malantaŭen. Ĝi krias kiel rabobirdo, per du-tri akutaj silaboj.
Reproduktado
La reprodukta sezono ne estas regula kaj varias laü lokoj kaj jaroj (marto al oktobro en Norda Barato). Ĝenerale la generado okazas inter marto kaj novembro. La femala kaj maskla birdoj kune konstruas sian neston sur alta arbo. Sur unu arbo estas unu nesto, malofte du aŭ tri. Ili uzas ankaŭ forlasitan neston de granda rabobirdo. La nesto estas farita el branĉoj kaj ene estas sternitaj rizpajloj, herboj, plumoj kaj tolpecetoj. La femala birdo demetas 3-4 helverdajn ovojn, el kiuj malmultaj havas sur si brunajn aŭ ruĝajn makulojn aŭ striojn. La ovojn kovas alterne la gepatroj dum 21 tagoj. Ankaŭ la nutradon faras ili ambaŭ. Ili nutras siajn idojn 35-40 tagojn tiel, kiel la blanka ibiso.