Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 27 743 338 loĝantoj sur areo de 50 362 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 551 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Ĉandigaro.
Teritoria Organizado
La ŝtato dividiĝas en tri regionoj, kiuj nomiĝas kiel Malwa, Doaba kaj Majha. Laŭ la Barata Popolnombrado de 2001, estas 14 urboj kaj 157 urbetoj en la ŝtato.[3]
Por administraj celoj, la ŝtato plie dividiĝas en 22 distriktoj:
Panĝabo okupas orientan parton de la regiono Panĝabio. La regiono estas unu el la plej fekundaj en la tuta mondo. La ĉefa okupo de la loĝantoj de la ŝtato estas terkultivado kaj plejparte (62.51%), la panĝabanoj loĝas en vilaĝoj.[2]
Lingvoj
La panĝaba estas la oficiala lingvo de la ŝtato. Kvankam panĝaba estas la oficiala kaj la plej populara lingvo, oni ankaŭ parolas hindan kaj anglan. Ĉefe, enmigrantoj parolas la hindan kaj angla estas la prefera lingvo de la edukataj personoj.
Religioj
Sikhismo kaj hinduismo estas la ĉefaj religioj. Sikhismo estas la plej populara religio, proksimume 60% loĝantoj sekvas al sikhismo kaj 37% loĝantoj estas hinduanoj.[4] Ankaŭ troviĝas islamanoj en la ŝtato kaj islamo estas la ĉefa religio en la urbo Malerkotla.