Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Tioureo aŭ tiokarbamido estas organika kombinaĵo kun sama strukturo de la ureo kie la oksigenatomo estis anstataŭita de sulfuratomo. Tiel kiel la ureo, ĝin eblas prepari kreante komponaĵon kun identa kemia komponado pere de rearanĝaj reakcioj, tiel kiel varmigante amonian tiocianaton pli alta ol 170°C.
Tioureo elmontras multe da kemiaj proprecoj de la ureo, sed ĝi havas malmulte da industriaj uzoj. Tioureo uzatas kiel insekticido, akaricido, plastaj manufakturoj, fotografiaj kaj fotokopiaj procezoj kaj akceliloj en la produktado de sinteza kaŭĉuko.