Viktoro Emanuelo estis la unue-naskito de Karlo Alberto de Savojo-Karinjano kaj de la granda dukino Maria-Terezo de Aŭstrio-Toskanio. Li naskiĝis en la palaco de sia patra familio en Torino, de kie la patro prenis lin al Florenco, kie li pasigis siajn unuajn jarojn. Li estis edukita pliparte en la franca lingvo, kio eble kaŭzis lian simpation al Francio.
Li partoprenis en la Unua Itala Sendependeca Milito kontraŭ Aŭstrio-Hungario sub ordono de sia patro kaj poste en la malvenko de Novara (23-a de marto1849); pro la sekva abdiko de sia patro li ekhavis la respondecon pri sia regno; li iĝis princo de Piemonto, duko de Savojo kaj reĝo de Sardio. Lia forta rolo en la intertraktado kun la aŭstria marŝalo Radetzky mildigis la humiligon de Piemonto post la malvenko.
Kontraŭe li mem humiligis kaj detruis Ĝenovon, kiu estis ribelinta al la Sardia Regno ("Sabaŭda Regno") kaj pro tio estis sieĝata, bombadata kaj fine lasita al la rabado fare de la pafistoj de generalo Alfonso La Marmora, revenantaj de la malvenko. Viktoro Emanuelo, ĝojigita pro la repreno de Ĝenovo, skribis en aprilo 1849 franclingvan leteron al La Marmora, en kiu li nomis la sendependeman popolon de Ĝenovo "neinda kaj naŭza bando de kanajlo" (vile et infecte race de canailles).
En 1859 li en la Dua Itala Sendependeca Milito perforte haltigis Giuseppe Garibaldi, kiu estis konkerinta la sudon de Italio, kaj malhelpis lin ataki Romon, kiun protektis la franca imperiestroNapoleono la 3-a.
En 1861 li estis proklamita la unua reĝo de ekestanta Italio, kaj iĝis simbolo de la nova sendependeco. Kun alia, kultura simbolo de sendependeco, la komponisto Giuseppe Verdi, la popolo ligis lin klarigante ties nomon akronimo de la reĝa nomo: "Viktoro Emanuelo Reĝo De Italio".
En 1866 li gvidis la Trian Italan Sendependecan Militon, batalante flanke de Prusio kontraŭ Aŭstrio-Hungario; rezulto estis la aneksado de Venetio al Italio. Post vana provo pace solvi la krizon pri Romo li profitis la malvenkon de Francio en la francia-prusia milito (1870-1871); li subtenis, kvankam kun hezito, la kampanjon de la pafistoj kontraŭ Porta Pia, je la 20-a de septembro1870, kaj solene eniris Romon la 2-an de julio1871.
Viktoro Emanuelo restis reĝo ĝis sia morto en 1878, kaj poste lia filo Umberto la 1-a heredis la Domestrecon de Savojo.