Winnie-la-Pu (angleWinnie-the-Pooh) estas fikcia urso, kiun kreis la britaverkistoA. A. Milne. La urso estas heroo de du libroj de Milne: Winnie-la-Pu kaj La domo ĉe Pu-Angulo. Ambaŭ libroj havas la renomon esti klasikaĵoj de la internacia infana literaturo, kaj la unua el el tiuj libroj ankaŭ iĝis klasikaĵo de la tradukita Esperanto-literaturo. Al la sukceso de tiuj du libroj ankaŭ kontribuis la amindaj desegnaĵoj de la brita ilustristoErnest Shepard.
La rakonto pri la populara pluŝa urseto ĝuas tutmondan popularecon.
En Britio, hejmlando de la aŭtoro, oni festis en 1996 la sepdekan datrevenon de la unua eldono de Winnie-the Pooh, aperinta en 1926. Sed la libro ne rakontas pri la kanada deveno kaj veraj okazintaĵoj malantaŭ la sukcesega rakonto. Tiun mankantan informon povas doni artikolo, kiun skribis Scott Richardson [skot riĉedson] kaj publikigis la kanada Nacia Filatela Servo. Jen pli malpli laŭvorta traduko:
Historio
"La historieto komenciĝas en Winnipeg [ujnipeg] (provinco Manitobo), hejmo de Harry Colebourn [hari koulborn], lerta juna bestkuracisto. Harry naskiĝis en Anglio, sed estante 18-jara translokiĝis al Kanado, kiam eksplodis la Unua mondmilito, Harry rekrutiĝis en la kanada armeo. La 23-an de aŭgusto1914 li kaj aliaj rekrutoj forlasis Winnipeg-on per soldata trajno.La sekvan tagon la trajno haltis en White River [üajt river], Ontario. Tie Harry, dum promeno apud la trajnaj vojoj, aĉetis de loka ĉasisto - por 20 dolaroj- etan nigran ursidon. Li revenis en la trajnon kun ĝi kaj la rekrutaro akceptis ĝin kiel sian oficialan bonŝanco-portanton. Harry donis al ĝi la nomon Winnie, honore al la soldatara hejmo. La trajno direktis sin al la armea bazo Valcartier [valkatje'] en la provinco Kebekio. En la haveno de la urbo Kebeko la soldataro enŝipiĝis kaj komencis maran vojaĝon al Anglio. Dum kelkaj monatoj la ŭinipeg-a kaj aliaj kanadaj soldataroj estis lokitaj en kazernojn ĉe la urbo Salisbury [soulzbri]. Winnie iĝis ŝatato de la soldataro estante homama kiel katido.
En decembro 1914 venis alvoko por batalo en Francio, kaj Harry devis lasi la ursidon al la londona zoo por prizorgo.
Winnie ĝuis sian restadon en la zoo. La obeema kaj ludema ursido el Kanado havis preskaŭ senliman liberon sur la vasto de la bestoĝardeno kaj iĝis ties plej populara altiraĵo.
Harry postvivis la militon kaj revenis al Londono en 1918. Li planis kunporti Winnie hejmen, en Kanadon. Tamen, vidante, ke Winnie estas fonto de granda ĝojo por la londonanoj, li ŝanĝis sian decidon kaj donacis Winnie al la zoo de Londono. Li revenis sola al Winnipeg en 1919. Winnie pasis pliajn dek kvin jarojn feliĉigante la londonajn infanojn.
Inter la infanoj estis unu, kies nomo estis Christopher Robin Milne [kristofer robin miln]. Li naskiĝis en 1920 al geedzoj Daphne [dafni] kaj Alan A. Milne, konata verkisto kaj humuristo. Okaze de sia unua naskiĝtago Christopher ricevis de sia patrino pluŝan urseton, nomatan Edward [edŭed]. Christopher kaj la ludilo iĝis neapartigeblaj.
La zoo estis ŝatata loko por familiaj ekskursoj. Estante kvinjara Christopher iris tien unuan fojon - kaj tiam okazis lia bonŝanca renkontiĝo kun Winnie, la vera urso el Kanado. Christopher ekamis la ludeman urson kaj ŝanĝis la nomon de sia pluŝa urseto al Winnie-the-Pooh [ŭini-de-pu]. La "pooh"-parton li prenis el la nomo de cigno, lia alia besta amato.
La patro de Christopher, inspirita de sia filo kaj lia pluŝa urso, komencis verki rakontojn por infanoj. Granda amiko de la aŭtoro, Ernest Howard Shepard [haŭed ŝeped], faris la desegnojn. La verko aperis en formo de libro en 1926 kaj iĝis tuja sukceso. Same ĝoje estis akceptita la dua libro, The House at Pooh Corner, aperinta en 1928.
Walt Disney [ŭalt dizni], kiu ŝatis legi la rakontojn pri Winnie al siaj infanoj, decidis en 1961 uzi ilin por krei aron da desegnofilmetoj. Tiuj estis varme akceptataj kaj de la publiko kaj de la recenzistoj. Winnie iĝis la dua plej populara film-stelulo, same mondfama kiel Mickey Mouse [miki maŭs]. En 1977 la filmetoj estis kunigitaj en ĉeffilmon: Multaj aventuroj de Winnie-la-Pu.
Kvar bronzajstatuoj memorigas nin pri Winnie. En Winnipeg troviĝas naturgranda statuo de Harry Colebourn kun la eta Winnie. Kopion de ĝi kaj bronzan portreton de la kanada urso oni povas vidi en la londona zoo. La kvara staras proksime de la naskiĝloko de Winnie, en White River, Ontario."
Ĉiuj, kiuj kunlaboris per siaj amo, talento kaj kreemo al la ekesto de la monda populareco de unu aminda ursido, jam forpasis: Harry Colebourn, A.A. Milne, E.H.Shepard, Walt Disney kaj en 1996 ankaü Christopher Robin. Sed la rakonto vivos plu kaj sendube inspiros pliajn tradukojn kaj...
Kanada Poŝto eldonis en oktobro 1996 serion de kvar poŝtmarkoj (vidu ĝin maldekstre en ĝia plena grando), kiuj bildigas kvar gravajn punktojn en la nur parte elpensita vivo de Winnie. La unua: Renkontiĝo de Harry kaj Winnie; dua: Christopher Robin kaj la pluŝa Winnie; tria: Desegno de E.H. Shepard "Winnie kaj ĝiaj amikoj" kaj kvara: filmulo Winnie en la fama Disneyworld, en Florido.
„ Jen nova, tre tipa kaj alloga libro plena je riĉa, bele naiveta fantazio, ŝpinita ĉirkaŭ ursoĉjo Pu vivanta inter aro da afablaj bestoj, kiuj ege alparolas la imagpovon de infanoj : abeloj, kunikloj, strigo, azeno, porketo, kanguruo, "hefelanto" kaj aliaj ludemuloj. Ursoĉjo Pu estas de multaj bone konata. Ĝiaj travivaĵoj, origine anglalingvaj, tradukiĝis jam en dudekon da lingvoj. Flua Esperantigo kaj tre karakterizaj desegnaĵoj. Gratulinde redaktis Humphrey Tonkin. La verko estas ŝajne informcele dotita per anglalingva enkonduko pri Esperanto krom gramatikaj notoj kaj glosaro. Libro tre bonvena kaj rekomendinda al ĉiuj. Precipe ĝuota de denaske Esperantlingvaj infanoj. ”