Almenaŭ en la jardeko antaŭ la unua mondmilito la eldonejo Heckner en la urbo eldonis multajn renomajn librojn en Esperanto, kroma la artan revuon La bela mondo kaj Universo, kaj konatiĝis la urbonomon inter esperantistoj ankaŭ ekster Eŭropo. Inter multaj literaturaj verkoj ankaŭ estis iuj pli "teknikaj" instruiloj - ekzemple en 1910 d-ro Albert Schramm publikiis en la eldonejo la verkon Esperanta Stenografio. Krome en la apuda urbo Brunsvigo en 1906 okazis la 1-a Germana Esperanto-Kongreso, post interalie en 1972 la 50-a kaj en 2023 la 100-a Germana Esperanto-Kongreso.
Esperantistoj de Wolfenbüttel
Kate Jahns, ĵurnalistino kaj kunfondantino de GEA en 1906