Satu Mare (hungareSzatmárnémeti [satmarnemeti]; germaneSathmar) estas urbo en la nord-okcidenta parto de Rumanio, en la distrikto Satu Mare, en Transilvanio, ĉe la landlimoj al Hungario kaj Ukrainio. Administre apartenas al ĝi Sătmărel. Ĝi situas ĉe la rivero Someș, nordoriente de Carei, 660 km nord-okcidente de Bukareŝto. Ĝi estas la distriktejo de la samnoma distrikto (județ) kaj la ĉefa urbo de la provinco Oaș, fama pro ĝiaj folkloraj tradicioj. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 91 520 loĝantoj sur areo de 150,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 609 loĝantoj/km².
En 1910 loĝis tie 32 892 homoj (95 % da hungaroj, 3 % da rumanoj, 2 % da germanoj); en 1992 130 584 homoj (55 % da rumanoj, 41 % da hungaroj, 3 % da germanoj, 1 % da romaoj).