La unua nebula mencio okazis pri la vilaĝo en 1461, poste tutcerte en 1503 laŭ latina formo "Fegyvernek Minor". En 1828 loĝis tie 446 vilaĝanoj en 74 domoj.
Felsőfegyvernek (=Supra Fegyvernek)
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1303 laŭ tiama komuna formo "Fegyuernek". La aparta nomo "Felswfeguernek" aperis en 1461, la latina formo "Fedwernek Maior" en 1503. En 1715 oni komputis tie nur 4 domojn kaj nobeldomon. En 1828 loĝis tie 325 vilaĝanoj en 54 domoj.