26-a de aprilo
La 26-a de aprilo estas la 116-a tago de la jaro (la 117-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 249 tagoj restas.
Je la 26-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1248: Insulo Cité: konsekro de la Sankta Kapelo en Parizo
- 1289: Libano: Tripolo estis okupita de islamanoj - Graflando de Tripolo malfondita
- 1315: Reĝo Roberto Bruso malfermis unuan skotan parlamenton
- 1332: Pollando: armeo de la Ordeno de germanaj kavaliroj konkeris Inowrocław
- 1336: Itala poeto Francesco Petrarca atingis monton Ventoux, kion oni konsideras komenco de montgrimpado
- 1478: En Florenco okazis sensukcesa provo de puĉo kontraŭ Lorenzo de Mediĉo
- 1564: En preĝejo Sankta Triunuo en Stratford-upon-Avon estis baptita William Shakespeare
- 1607: Tri anglaj ŝipoj kun setliĝantoj alvenis al Golfo Chesapeake en Virginio kaj komencis navigi supren laŭ la rivero James por serĉi taŭgan lokon en nordamerika kontinento, t.e. Jamestown
- 1794: "Libera Gazeto Varsovia" publikiĝis dum Insurekcio de Kosciuszko, la pola nacia ribelo kontraŭ la Rusia Imperio kaj Reĝlando Prusio
- 1795: Rusia Imperio aneksis Duklandon Kuronio kaj Zemgalio
- 1798: Francio aneksis Kantonon Ĝenevo
- 1799: Batalo de Adda komenciĝis
- 1809: Kadre de Napoleonaj militoj dum la pola-aŭstra milito la armeo de Varsovia Duklando, komandata de princo Józef Poniatowski, venkis la aŭstran en batalo de Grochów (nun kvartalo de Varsovio)
- 1848: Printempo de la popoloj: ribelaj taĉmentoj en Grandpolujo rifuzis malmobilizon; unua ribela kunpuŝiĝo en Krakovo
- 1859: Dua Itala Milito de Sendependeco komencita
- 1865: Annibale de Gasparis malkovris asteroidon Beatrikso
- 1865: Mortiginto de la usona prezidento Abraham Lincoln, John Wilkes Booth, pereis sur sieĝita bieno en Virginio dum pafado kun postkuranta lin taĉmento de kavalerio
- 1868: Umberto la 1-a edziĝis al sia kuzino Margareto de Savojo, filino de la duko Ferdinando de Savojo, igante ŝin unua reĝino de Italio
- 1876: Franca astronomo Henri Joseph Anastase Perrotin malkovris asteroidon Erigono
- 1886: Laŭ iniciato de germana kanceliero Otto von Bismarck fondiĝis, aktivanta en Grandpolujo kaj Pomerio, Koloniiga Komisiono por elaĉeti teran proprietaĵon de poloj
- 1903: Futbala klubo Atlético Madrid fondiĝis
- Unua mondmilito
- 1920: Proklamo de Ĥorezma Popola Soveta Respubliko
- 1920: Soveta-Pola Milito: pola armeo konkeris Żytomierz kaj Berdyczów
- 1925: Paul von Hindenburg gajnis prezidentan balotadon en la Vajmara Respubliko
- 1933: Laŭ iniciato de Hermann Göring en Prusio oni fondis Gestapon - pli frue la 1-an de aprilo samjare fondiĝis gestapo en Bavario, organizita de Heinrich Himmler
- 1934: En Harbin unuiĝis la Tutrusia Faŝisma Organizaĵo kaj la Rusa Faŝista Partio
- 1937: Bombardado de Gerniko: Legio Condor de Nazia Germanio bombis eŭskan urbon Gerniko kadre de Hispana Enlanda Milito
- 1942: En Manĉurio eksplodo en ĉina minejo mortigis 1549 ministojn - la plej malbona minakcidento en la mondo
- Dua mondmilito
- 1950: Stalinismo: la 1-a de majo iĝis ŝtata festo en Pollando
- 1952: Danio: sur torfejo en Jutlando oni trovis bone konservitan kadavron de la Viro de Grauballe el la jaro -290
- 1954: Premiero de la japana filmo Sep samurajoj de Akira Kurosawa
- 1960: Unua prezidento de Sud-Koreio Ji Sung-man estis devigita demisii
- 1964: Zanzibaro kaj Tanganjikio unuiĝinte kreis Tanzanion
- 1965: Brazila televida reto Rede Globo komencis disvidigi programon kun novaĵoj, sportaj elsendoj kaj telenoveloj
- 1966: Tertremo detruis Taŝkenton, la ĉefurbon de Uzbekio
- 1970: Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo ekfunkciis
- 1976: Eŭropa Popola Partio fondiĝis
- 1980: Germana ŝipfarejo surakvigis la pramŝipon Estonia
- 1985: Dum kunsido de ŝtat-gvidantoj de Varsovia Pakto en Varsovio oni plilongigis ĝian ekziston por laŭvicaj 20 jaroj
- 1986: Ukraina SSR (Sovetunio): nuklea akcidento de Ĉernobilo okazis apud Pripjat — la plej granda katastrofo en la historio de nuklea energetiko
- 1989: Ĉinlingva gazeto "Renmin Ribao" publikigis frontpaĝan artikolon, kiu flamigis protestojn sur placo Tian An Men
- 1989: Bangladeŝon trapasis la plej mortiga en la historio tornado - 1300 personoj pereis
- 1991: Rusio: Metroo de Jekaterinburgo ekfunkciis
- 1991: En Finnlando ekfunkciis registaro de Esko Aho
- 1993: Barato: 56 personoj pereis en katastrofo de Boeing 737 en Aŭrangabado
- 1994: Japanio: antaŭ alteriĝo en Flughaveno de Nagojo dua piloto de Ĉina Flugkompanio preterintence funkciigis ĉirkaŭirigan ŝaltilon por starto, kaŭzante kraŝon kaj morton de 264 personoj el 271 homoj
- 2000: Pollando: en Radzionków oni inaŭguris Muzeon de Pano
- 2001: Koizumi Ĝuniĉiro iĝis ĉefministro de Japanio
- 2002: Germanio: elpelita studento murdis 16 homojn kaj vundis 7 aliajn en Gutenberg-gimnazio en Erfurt, kaj sinmortiĝis
- 2005: Sub internacia premo Sirio retiris post 29 jaroj siajn soldatojn el Libano - lasta trupo de 14 mil homoj
- 2007: Estonio: provo transloki la Bronzan Soldaton de Talino kaŭzis tumulton kaj malbonigon de rilatoj kun Rusio (la sekvan tagon malmuntita kaj translokita aliloken); unu protestanto pereis
- 2008: Malsupra Aŭstrio: malkaŝo de la krimkazo de Amstetten
- 2009: Ekvadoro: oficanta prezidento Rafael Correa gajnis prezidentan balotaton
- 2015: Nursultan Nazarbajev refoje iĝis prezidento de Kazaĥio
- 2017: Ĉina Popola Respubliko surakvigis unuan aviadilŝipon konstruitan en Dalian
- 2020: En Pollando okazas la 4-a Nacia Legado de Biblio: Evangelio laŭ Mateo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 121: Marko Aŭrelio, romia imperiestro, verkisto en la antikva greka kaj filozofo-stoikisto, unu el kvin bonaj imperiestroj (m. 180)
- 1319: Johano la 2-a, reĝo de Francio (m. 1364)
- 1564: (bapto) William Shakespeare, angla poeto kaj dramverkisto (m. 1616)
- 1575: Maria de Mediĉo, edzino de la franca reĝo Henriko la 4-a (m. 1642)
- 1599: Georgo Tatrosy, hungara kronikisto priskribanta Transilvanion (m. inter 1645 kaj 1653)
- 1648: Petro la 2-a, regento kaj reĝo de Portugalio (m. 1706)
- 1711: David Hume, skota filozofo, historiisto kaj ekonomikisto de modernismo kaj empiriismo, reprezentanto de diismo (m. 1776)
- 1766: Christoph Gottlieb Steinbeck, germana predikisto, juristo kaj verkisto (m. 1818)
- 1774: Leopold von Buch, germana geologo, vulkanologo kaj paleontologo (m. 1853)
- 1780: Gotthilf Heinrich von Schubert, germana kuracisto kaj filozofo (m. 1860)
- 1785: John James Audubon, usona ornitologo kaj pentristo (m. 1851)
- 1787: Ludwig Uhland, germana poeto, filologo, juristo kaj politikisto (m. 1862)
- 1787: János Ágoston, hungara pastro kaj astronomo (m. 1863)
- 1798: Eugène Delacroix, franca pentristo (m. 1863)
- 1798: Ferdinande von Schmettau, prusa patriotino kontraŭnapoleona (m. 1875)
- 1812: Friedrich von Flotow, germana operkomponisto (m. 1883)
- 1813: Adolf Gyurmán, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1869)
- 1822: Frederick Law Olmsted, usona pejzaĝisto, patro de la usona pejzaĝarkitekturo, ĵurnalisto, aŭtodidakta botanikisto (m. 1903)
- 1841: Julius Zeyer, ĉeĥa poeto (m. 1901)
- 1863: Arno Holz, germana verkisto kaj kritikisto
- 1868: Harold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere, brita politikisto kaj gazetmagnato (m. 1940)
- 1879: Owen Willans Richardson, angla Nobelpremiita fizikisto, esplorinta fotoelektran efikon (m. 1959)
- 1882: Géza Kiss, hungara/rumania hungara jurhistoriisto, universitata profesoro (m. 1970)
- 1886: Gabdulla Tukaj, tatara poeto, literatura kritikisto kaj tradukisto, kies verkoj formigis la nuntempan tataran lingvon (m. 1913)
- 1886: Ma Rainey, afrik-usona profesia blus-kantistino (m. 1939)
- 1889: Ludwig Wittgenstein, aŭstra-brita filozofo specialiĝinta pri filozofio de matematiko, filozofio de menso, filozofio de lingvaĵo (m. 1951)
- 1890: Mikola Zerov, ukraina filologo, poeto, tradukisto, viktimo de stalinismo (m. 1937)
- 1891: Kārlis Reisons, litova arkitekto (m. 1981)
- 1894: Rudolf Hess, germana nazia politikisto, unu el gvidantoj de Nazia Germanio, militkrimulo (m. 1987)
- 1898: Vicente Aleixandre, hispana Nobelpremiita verkisto, membro de Reĝa Akademio Hispana (m. 1984)
- 1900: Charles Francis Richter, usona fizikisto kaj seismologo kunkreinta la skalon de Richter por mezuri fortecon de tertremoj (m. 1985)
- 1905: Márton Keleti, hungara reĝisoro (m. 1973)
- 1905: Jean Vigo, franca filmreĝisoro (m. 1934)
- 1906: Maryla Falk, pola hindologino kaj religiosciencistino, lekciistino de slava literaturo en Barato, aŭtorino de la vivoverko Psikologia mito en antikva Hindujo (m. 1980)
- 1906: Lucien Péraire, franca biciklisto, aŭtoro de la libro Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (m. 1998)
- 1908: László Póka, hungara ĉefkirurgo de malsanulejo en Eger (m. 1990)
- 1910: Meŝa Selimoviĉ, jugoslavia verkisto, esperantigata (m. 1982)
- 1912: Alfred Elton van Vogt, kanada sciencfikcia verkisto (m. 2000)
- 1914: Bernard Malamud, usona verkisto konata de siaj romanoj pri basbalo kaj kontraŭjudismo en la Rusia imperio (m. 1986)
- 1917: I. M. Pei, ĉina-usona arkitekto, majstro de moderna arĥitekturo, laŭreato de Pritzker-premio (m. 2019)
- 1918: Fanny Blankers-Koen, nederlanda atletino (m. 2004)
- 1921: Jimmy Giuffre, usona ĵazkomponisto, klarnetisto kaj saksofonisto (m. 2008)
- 1930: Károly Király, rumania hungara politikisto, kunfondinto de la Demokratia Unuiĝo de Hungaroj en Rumanio (m. 2021)
- 1937: Jan Pietrzak, pola kabaredisto, aktoro, komponisto, kantisto, felietonisto, kontraŭkomunisto, aŭtoro de neoficiala himno de "Solidareco"
- 1941: Regine Hildebrandt, germana politikistino, ministrino pri socialaj aferoj (m. 2001)
- 1945: Ioan Horvat Bugnariu, rumania hungara pentristo instruanta en Teatroarta Universitato
- 1945: Levente Szörényi, hungara kantisto, gitaristo, komponisto
- 1950: Susana Higuchi, perua politikistino kaj inĝenierino
- 1951: Michael Knoche, germana bibliotekisto kaj germanisto
- 1953: József Gagyi, rumania hungara poeto kaj sociologo
- 1970: Melania Trump, Unua Damo de Usono, eks-manekeno, juvelartistino, poliglotino
- 1970: Grigorij Sijatvinda, rusia aktoro
- 1977: Miklós Levente Ördög, rumania hungara aktoro
- 1978: Stana Katic, usona-kanada aktorino, konata de la televida serio 24
- 1981: Róbert Csaba Szabó, hungara verkisto, redaktoro
- 1983: Jessica Lynch, usona soldatino
Mortoj
- 680: Muawiya ibn Abi Sufyan, fondinto de Umajada dinastio (n. 602)
- 757: Stefano la 2-a, papo en la periodo de la minaco de Romo flanke de lombardoj
- 896: Bonifaco la 6-a, papo, filo de episkopo, kies elekto estis devigita de la armita popolo de Romo
- 1444: Robert Campin, flandra pentristo, kunkreinto de nederlanda pentroarto (n. 1375)
- 1558: Jean Fernel, franca kuracisto, astronomo kaj matematikisto priskribinta vertebraron kaj enkondukinta la nocion fiziologio (n. 1497)
- 1566: Diane de Poitiers, favoratino de franca reĝo (n. 1500)
- 1731: Daniel Defoe, angla verkisto, mondfama pro sia romano Robinsono Kruso (n. 1660)
- 1734: Aleksander Antoni Fredro, pola episkopo (n. 1674)
- 1824: Mihály Kenderesi, hungara juĝisto, verkisto (n. 1758)
- 1827: János Bihari, hungara komponisto kaj violonisto (n. 1764)
- 1861: Jakob Philipp Fallmerayer, aŭstra klasika filologo kaj historiisto (n. 1790)
- 1865: John Wilkes Booth, murdinto de Abraham Lincoln (n. 1838)
- 1866: Hermann Mayer Salomon Goldschmidt, germana astronomo kaj pentristo (n. 1802)
- 1869: Franz Michael Felder, aŭstra kamparano kaj verkisto (n. 1839)
- 1883: Cyprián Lelek, ĉeĥa katolika pastro, pedagogo, aganto por nacia renaskiĝo en Silezio (n. 1812)
- 1910: Bjørnstjerne Bjørnson, norvega Nobelpremiita verkisto, kreinto de la nacia himno (n. 1832)
- 1919: Napoleon Cybulski, pola fiziologo; malkovrinto de adrenalino (n. 1854)
- 1920: Srinivasa Aiyangar Ramanujan, barata genia matematikisto, malkovrita de Godfrey Harold Hardy (n. 1887)
- 1938: Rafael Arnaiz Barón, hispana mistikulo, sanktulo (n. 1911)
- 1940: Carl Bosch, germana Nobelpremiita inĝeniero-kemiisto esplorinta sintezon de amoniako (n. 1874)
- 1945: Pavlo Skoropadskij, ukraina politikisto kaj militisto, hetmano de Ukraina Popola Respubliko (n. 1873)
- 1946: Erzsébet Kádár, hungara verkistino kaj pentristino, disĉiplo de István Szőnyi (n. 1901)
- 1951: Arnold Sommerfeld, germana fizikisto enkondukinta nocion de apuda kvantuma nombro kaj la konstanton de maldika strukturo (n. 1868)
- 1953: Rudolf Brix, aŭstra policano kaj dramisto (n. 1880)
- 1968: John Heartfield, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1891)
- 1969: Ueshiba Morihei, japana kreinto de ajkido, teoriisto de luktoartoj (n. 1883)
- 1971: Jan Otrębski, pola lingvisto kontribuinta al slavistiko kaj balta lingvaro kune kun la praprusa lingvo (n. 1889)
- 1976: Miloš Lukáš, ĉeĥoslovaka klasika filologo, poligloto memlerninta 35 lingvojn, kaj tradukisto, esperantiginta pli ol 160 ĉeĥajn kaj 15 slovakajn poemojn enestantaj en Ĉeĥoslovaka antologio (n. 1897)
- 1981: Sándor Hugó Blazsek, rumania hungara redaktoro, gazeteldonisto, ĵurnalisto (n. 1899)
- 1984: Count Basie, afrik-usona ĵazpianisto kaj bandestro de svingmuziko (n. 1904)
- 1989: Lucille Ball, usona aktorino gajninta trifoje la Premion Emmy (n. 1911)
- 1990: Gusztáv Laczó, rumania hungara aktoro (n. 1936)
- 2004: Hubert Selby, usona filmigata verkisto (n. 1928)
- 2005: Augusto Roa Bastos, paragvaja verkisto, poeto, ĵurnalisto, laŭreato de Premio Cervantes (n. 1917)
- 2005: Maria Schell, aŭstra aktorino, laŭreatino de Ora Palmo (n. 1926)
- 2014: Péter Bokor, rumania hungara reĝisoro, verkisto (n. 1940)
- 2019: Reijo Taipale, finna kantisto (n. 1940)
- 2020: Georges-Jean Arnaud, franca verkisto pri krimliteraturo, spionliteraturo, erotiko, historiaj romanoj, fantasto, aventuro, sciencfikcio kaj pri sia regiono Kamargo, laŭreato de pluraj literaturpremioj kiel Premio Apollo (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 26-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|