Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Győr

Győr
urbo kun departementaj rajtoj (1990–)
urbo kun departementaj rajtoj (ĝis 1990) (1971–1990)
Hungaria urbo (1271–)
urbo kun komunumaj rajtoj (–1950)
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hungario
Departemento Győr-Moson-Sopron
Poŝtkodo 9000–9030
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 191  (2024) [+]
Loĝdenso 746 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 41′ N, 17° 38′ O (mapo)47.68416666666717.634444444444Koordinatoj: 47° 41′ N, 17° 38′ O (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Areo 174,62 km² (17 462 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Győr (Hungario)
Győr (Hungario)
DEC
Situo de Győr

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Győr [+]
vdr

Győr [djoer] Pri tiu ĉi sono aŭdu estas administra centro en okcidenta Hungario kaj samtempe sidloko de diocezo, kuracbanloko kaj universitata urbo. Ĝi situas en departemento Győr-Moson-Sopron, proksime de Danubo, ĉe historie grava eŭropa vojo tra la danuba valo. Tra la urbo fluas la Mosoni Duna (brako de Danubo) kaj la al-danubaj riveroj Rábca kaj Rába. Tiu lasta donis al la urbo ĝian germanan nomon Raab.

Baroka domo en Győr

Historio

La urbo Győr situas sur naturaj gruzterasoj meze de nun jam grandparte elsekigitaj marĉoj, kiuj ĝin kompakte ĉirkaŭas, ĉe la renkontiĝo de kvar riveroj Danubo de Moson [moŝon], Rába, Rábca kaj Marcal. Tial ĉiuj trafikvojoj logike kondukas tra ĝi. Kiam la turkoj en la 16-a jarcento elmordis la mezan parton de Hungario, ili povis plumarŝi al okcidenta Eŭropo nur tra Győr. Pro tiuj cirkonstancoj la strategia signifo de la urbo estis ĉiam granda. La riveroj kaj marĉoj estis abundaj je fiŝoj kaj ĉasbestoj, je dispono estis konstrumaterialoj, ŝirmo kaj trapasejo.

Tiu loko estis loĝata jam ekde la bronza epoko. Iliroj kaj keltoj ekloĝis ĉi tie. Ĉi tiuj donis la unuan nomon de la loĝloko: Arrabona, tio estas setlejo ĉe Rabona (nuna rivero Rába). La romianoj transprenis la nomon, en 1-a a jarcento post Kristo ili konstruigis ĉi tie garnizonon kun 226 cm dikaj muregoj kaj civiton. En tiu grava urbo de Panonio konserviĝis multe da murrestajoj, sarkofagoj, statuoj kaj iloj, uzataj ĉiutage de la romianoj. Oni konservas ilin nun en la ŝtona kaj historia muzeoj de la urbo.

Post kiam la hunoj venkis la romianojn en la 5a jarcento, sekvis en la 5-a jarcento, sekvis longa vico de popoloj setliĝintaj ĉi tie: gotoj, longobardoj, avaroj. Ĉi tiuj fortikigis la romian fortikaĵon per ringforma remparo, el kies nomo „gyűrű” [djuru] (ringo) kelkaj devenigas la nunan nomon de la urbo (ĝi fakte estas la nomo de feŭdulo, posedanta bienojn en la regiono). Kontraŭ tiu fortikigita loĝloko sieĝon persone ekgvidis la franka imperiestro Karolo la Granda en la jaro 791. Per tio finiĝis la plurjarcenta regado de la avaroj. La hungaroj aperis en la 9a jarcento. Ili rekonis la strategian signifon de la loko kaj ties unua reĝo Stefano la 1-a (Hungario) refortikigis la urbon. En 1001 li fondis administran centron kaj episkopejon. Győr travivis plurajn sieĝojn fare de germanoj, aŭstroj kaj ĉeĥoj. En 1271 ĝi ricevis privilegiojn de libera urbo dum la regado de reĝo Stefano la 5-a, ĉar la loĝantoj helpis lin venki la invadantajn trupojn de la ĉeĥa reganto Otokaro la 2-a. Pro komercstimula rajto Győr fariĝis grava centro de komerco kaj metipraktikado.

Malnova loĝdomo en Győr

El milita vidpunkto Győr iĝis grava loko precipe en la 16a jarcento, kiam la turkoj militmarŝis kontraŭ Vienon. En 1529 oni bruligis la urbon antaŭ la proksimiĝantaj otomanoj, por malhelpi, ke ili konkeru ĝin. Pro ties nigraj muroj la turkoj, baptis" ĝin Janik Kala, brulinta urbo.

Kiam en 1594 ili la duan fojon, post longa sieĝo, konkeris ĝin, paŝao Sinan konstruigis belvidejon sur la danuba bastiono kaj fiksigis ventokokon kun duonluno sur ĝia pinto. „La hungaroj rekonkeros la urbon - li asertis tromemfide, - nur se ĉi tiu koko ekkokerikos kaj la duonluno pleniĝos!" Ĉe la rekonkero tamen, ĉu vere, ĉu ne, ŝercema husaro grimpis sur la turon kaj de tie sonigis trumpeton kokerike. La turkoj, onidire popolo superstiĉa, teruriĝis pro la mirakla plenumiĝo de la antaŭdiro: la ferkoko kokerikis, kaj estis ĝuste plenluno! Fakto estas, ke la ventokoko de paŝao Sinan vidiĝas en la urba muzeo, kaj kopio de ĝi nuntempe ornamas publikan fontanon sur la danuba bastionplaco. Cetere la „ferkoko' estas fakte el kupro, sed tia bagatelo ne ĝenas la memfidajn loĝantojn de Győr.

La fama ventobirdo kun la duonluno kaj poste alfiksita duobla kruco estiĝis emblemo de la urbo kaj indikas ĝian eternan vivopovon. Post la turka okupado italaj inĝenieroj konstruigis tiutempe plej modernajn ekstermurajn angulbastionojn (orelbastionojn), remparojn kaj fuortojn. Győr iĝis la plej forta defendilo en la limfortikaĵa ĉeno de Hungario, „remparo de Eŭropo", kiel tiutempe oni ĝin nomis. Post preskaŭ cent jaroj paŝao Mustafa, militmarŝanta al Vieno, vane sieĝis ĝin.

La 29-an de marto 1598 ĉirkaŭ noktomeze malgranda taĉmento kun nutrajĉaregoj petis enlason en la fortikaĵon Győr [djer], situantan en nord-okcidenta Hungario, kiun tiutempe la turkoj okupadis jam la kvaran jaron. Nutraĵoj ne abundis: la urbo ja estis la plej okcidenta punkto de la tiama potenca imperio otomana, kiu per la konkero de tiu fortikaĵo prenis la lastan obstaklon survoje al Vieno kaj tuta Eŭropo.

Sinagogo de Győr

La pordisto ĝojprete iris mallevi la ponton. La taĉmento kun la kvar ĉaregoj haltis antaŭ la pordego. Sub la ŝirmo de la nokto oni elprenis eksplod-tubegon el la unua ĉarego, fiksis ĝin al la kverka pordego kaj kun surdiga tondro detruis ties ŝtalplatajn alojn. El la aliaj ĉaregoj elsaltis husaroj, senarmigis la gardistaron kaj vokis siajn kamaradojn, kaŝitajn en la ĉirkaŭaj marĉoj. La husaroj de generalo Paálffy [paalfi] kaj infanterianoj de generalo Schwarzenberg [ŝvárcenberk] impetis tra la malfermita pordego kaj invadis la fortikaĵon. La otomana minaco al Eŭropo ĉesis por longa tempo.

La sekva, grava atako venis jam de okcidento. En 1809, en la militiro kontraŭ Aŭstrio, Napoleono transiris la hungaran landlimon, esperante ribeligi la hungarojn kontraŭ la kun Aŭstrio komuna reganto. Post la batalperdo ĉe Győr kaj intensa sieĝo de la urbo, la urbanoj - por eviti ege grandan detruon - malfermis la pordegojn. Napoleono pasigis unu nokton en la urbo, propramane indikis 9 partojn, detruendajn en la urbomuro. En la strato Király [kiraj] (reĝo) ankaŭ nun staras duetaĝa barokpalaco, kie la granda imperiestro pasigis la nokton de la 31-a de aŭgusto 1809.

Urbodomo de Győr
Panoramo el la aero en Győr
Abatejo en Győr

Esperanto

Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie. Győr estas naskiĝurbo de Balázs Wacha.

Győr estas loko kie István Nagy-Molnár loĝis post Unua mondmilito; ĝi havas esperantostraton.

Esperantistoj de Györ

Ekonomia kaj kultura evoluo

Győr prosperis sekve de la intensa gren- kaj brut-komerco. Kiam oni konstruis la unuan fervojon, kiu kunligis la urbojn Buda kaj Peŝto kun Vieno meze de la 19-a jarcento, la akvaj kaj strataj trafikvojoj perdis sian signifon. La urbo devis trovi al si novajn evolueblecojn. Fine de la 19-a jarcento unu post alia fondiĝis industriaj entreprenoj: Rába Vagonfabriko, Richards Tekstilfabriko, Alkoholfabriko, Koestlin Keksfabriko, Gasfabriko, Olefabriko. La cirkonstancoj tre favoris tiun evoluon, ĉar la urbo situis ĝuste mezdistance inter Vieno kaj Budapeŝto, kaj ĉiuj fervojaj, ŝoseaj, riveraj transportvojoj trapasis ĝin. Do, Győr ne eblis preteriri, kaj la inĝeniera inventemo kreis miraklojn. En la urba vagonfabrika muzeo oni povas admiri la blenditan truptransportilon Botond, superantan ajnajn terenobstaklojn. Dum la dua mondmilito ĝin ŝtelis la aliancanoj germanoj grandkvante, tiel bona ĝi ja estis.

Someraj Festivaloj de Győr estas tradiciaj. Dum ili okazas popular-, klasik kaj popol-muzikaj koncertoj, subĉielaj operprezentadoj, surstrataj teatraj spektakloj, renkontiĝo de popolaj dancgrupoj el la tuta mondo, publikaj geedziĝoj en barokaj kostumoj kaj baroka pompo, artfajrado, turkaj pavilon-muzikado, internaciaj akvaj kaj pilkokonkursoj. Por urbo kun 130 000 loĝantoj tio estas nemalgranda defio kaj samtempe plezuro. Kaj oni ne forgesu la mondfaman urban baletensemblon. Ĉi tie estas ŝatataj ankaŭ floroj: por sia florpompo la urbo ricevis Eŭropan Premion.

Vidindaĵoj

Sakralaj konstruaĵoj

Plej multe vidindas la baroka centro de la urbo, atestanta pri la delikata artosento de la iama riĉa burĝaro. La plej malnova parto estas tamen ne la iama civila urbo, sed la sur la kapitula monteto inter du riveroj altiĝanta episkopa-religia centro. La urbanoj nomas la palacon de episkopo Episkopa Kastelo, ĝi ja estis konstruita sur la ruinoj de romia fortikaĵo, komence kiel ĉefturo remparita kaj kerno de posta renesanca fortreso. Vidalvide al la palaco leviĝas la katedralturego „basilica minoren” mirinda harmonio de la stiloj romanika, gotika, renesanca, baroka kaj klasikisma. En ĝiaj muroj eblas vidi enkonstruitajn steleojn kaj kvadratajn ŝtonojn de la iamaj romiaj koloniistoj.

En ĝia gotika kapelo oni konservas la bustorelikvujon de reĝo Sankta Ladislao la 1-a, mirindan memoraĵon de la mezepoka hungara cizelarto en dratemajla tekniko. En la Maria-navo pendas la pentraĵo de la ,Larmanta Sankta Maria". La bildon kunprenis irianda episkopo Walter Linch, rifuĝinta en 1649 al Győr sekve de persekutoj fare de protestantoj. La 17an de marto 1697, festotago de la protekta sanktulo de Irlando Sankta Patriko, de la 6a ĝis la 9a horo la portreto de Sankta Maria faligis sangajn larmojn pro la persekutataj irlandaj katolikoj. De tiu tempo la baziliko estiĝis pilgrimejo.

Iam urbodomo, nun loĝdomo en Győr

Piede de la kapitula monteto, sur la placo Gutenberg, en sia baroka oro pompas la Kesto de la Interligo, monumento starigita pro eskapinta soldulo, kiu fuĝis inter la procesiantan amason. La persekutantoj rekonis lin kaj ĉe la arestada tumulto ili terenpuŝis la Sanktan Hostion. Kiel puno ili devis starigi monumenton. Ĉe proksima stratangulo oni povas vidi la por pendŝildo uzatan „Oran Ŝipon", belege cizelitan, orumitan velŝipon el kupro, objekton de entuziasmo por ĉiuj infanoj, verkon de esperantisto Bandi Schima [ŝima] el Győr. Malpendiginte ĝin por ripari post duonjarcenta senĉesa pendado, surprizite oni trovis en ĝia interno precizan desegnon, konsilojn de ties majstro pri renovigo kaj liajn bondezirojn al la estontaj generacioj.

La karmelanan preĝejon kronas ovala kupolo, donanta unikan ĉarmon al la pompa baroka ,juvelkesto" sur la bordo de rivero Rába. En ĝia ekstera kapelo staras belega virina figuro en itala baroko, la tiel nomata „ŜaŭmMaria", ŝtonstatuo de Sankta Maria, aldrivinta laŭ Rába nekonate de kie. La kripto de la preĝejo longe gardis (ankaŭ mezureble) pezan sekreton. En iu ĉerkofako oni ,enterigis" antaŭ la enmarŝanta sovetia armeo en 1945 nemezureblajn trezorojn de miljara episkopejo. La sekreton lastminute, antaŭ sia morto kaj post la retiriĝo de la okupantoj, malkovris ĝia lasta scianto. La arttrezoroj nun videbliĝas en la Episkopuja Muzeo sur la kapitula monteto.

La benediktana dutura preĝejo, konstruita en itala baroko, superregas la barokan ĉefplacon, centran publikejon de la civila urbo. Ankaŭ ĉi tie oni trovas ĉiupaŝe fermitajn balkonojn sur la domanguloj, tre tipaj por Győr. Bone vidiĝas ankaŭ la orta, tre regula stratoreto, kiu ebligis en la mezepoko rapide movi la militfortojn de unu loko al alia. Kelkloke neatendite la regulecon rompas kurbaj, tre mallarĝaj stratetoj kun esprimivaj nomoj kiel Sprono, Serpo, Ŝtupo, Serpento. Sub angulbalkono sur la ĉefplaco, je domangulo ekde jarcentoj fiksite staras „fera arbo": trunko, en kiun preterpasantaj metipraktikantoj batis po unu najlon, memorigante pri sia restado. La iama baroka rezidejo de la abato de Pannonhalma nun estas loko de la urba historia muzeo.

Al tiu, kiu laŭiras la straton Kossuth en kvartalo újváros [ujvaroŝ], Nova Urbo, povas ĝui en unu strato unikan por Eŭropo pitoreskan vidaĵon de turoj kaj kupoloj de kvin eklezioj (serbortodoksa, katolika, kalvinana, juda kaj luterana) kun lernejoj, administrejoj, socialaj hejmoj, atestantaj pri la religia toleremo de la urbanoj.

Győr havas multajn epitetojn: ĝi estas tria plej industriigita urbo de Hungario, tria plej riĉa je arkitekturaj monumentoj, posedanta la Eŭropan Premion de Urboprotektado, urbo de riveroj, pontoj (12 grandaj kaj pluraj malgrandaj) kaj de bicikloj. Ĝi estas kunirejo de riveroj, fervojoj, Ŝoseoj, de kulturoj kaj popoloj. La urbo situas mezvoje inter Vieno kaj Budapeŝto, tre proksime al Bratislavo (en la „ora triangulo" Vieno-Bratislavo-Győr). En la mezo de la urbo abunde ŝprucas 66-grada minerala fonto (kun akvo enhavanta kloridojn, karbonatojn, jodon), iganta jin ankaŭ grava ban- kaj kuracloko.

La urbo estas eterne renoviĝanta urbo, mirinda miksaĵo de pasinteco kaj nuntempo, harmonio de arto, industrio kaj kulturo, etosplena urbo moderna. Ĝiaj loĝantoj diras: Vi trovas ĉion ĉi tie, kaj se tamen io mankus, tion vi ne trovus posedinda.

konstruaĵo de la universitata kampuso

Servoj

Vinvilaĝo

Iama vilaĝo Ménfőcsanak (apartenanta al municipo Győr) havas la titolon vinvilaĝo.

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Győr.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Győr.

Famaj nomportantoj

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Untuk kegunaan lain, lihat Kristen. Kristen StewartKristen Stewart di Berlinale, 2023LahirKristen Jaymes Stewart9 April 1990 (umur 33)Los Angeles, California, Amerika SerikatPekerjaanAktrisTahun aktif1999 – sekarang Kristen Jaymes Stewart (lahir 9 April 1990)[1] merupakan seorang aktris berkebangsaan Amerika Serikat yang terkenal setelah memerankan Bella Swan dalam film Twilight. Film-film yang pernah dibintanginya antara lain ''Panic Room'', Catch That Kid, ''Speak'', Zat...

 

 

  Ancistrorhynchus Ancistrorhynchus metteniae (fig. II 9-15)Heinrich Gustav Reichenbach:Xenia OrchidaceaTaxonomíaReino: PlantaeSubreino: TracheobiontaDivisión: MagnoliophytaClase: LiliopsidaSubclase: LiliidaeOrden: AsparagalesFamilia: OrchidaceaeSubfamilia: EpidendroideaeTribu: VandeaeSubtribu: AerangidinaeGénero: AncistrorhynchusFinet (1907)Especies Ver texto. Sinonimia Cephalangraecum Schltr. (1918) Phormangis Schltr. (1918) [editar datos en Wikidata] Ancistrorhynchus es u...

 

 

«Керолайн» HMS Caroline (1914) Британський легкий крейсер «Керолайн», головний крейсер свого підкласу на якорі в морському музеї Белфаста. 29 серпня 2006 Служба Тип/клас легкий крейсер типу «C» Держава прапора  Велика Британія Належність  Військово-морські сили Великої Британі

Said NafaFaction represented in the Knesset2007–2013Balad Personal detailsBorn (1953-04-01) 1 April 1953 (age 70)Beit Jann, Israel Said Nafa (Arabic: سعيد نفاع, Hebrew: סעיד נפאע, also Said Naffaa, born 1 April 1953) is an Israeli Arab politician and lawyer. A Druze citizen of Israel, he served as a member of the Knesset for Balad between 2007 and 2013.[1] Biography Born into a family of the Druze faith in Beit Jann in 1953, Nafa joined the Communist Party Maki ...

 

 

بويرتو ويليامز بويرتو ويليامز سميت باسم جون ويلسون  [لغات أخرى]‏  تاريخ التأسيس 1953  تقسيم إداري البلد تشيلي  [1] عاصمة لـ كابو دي في هورنوسالمقاطعة التشيلية بالقارة القطبية الجنوبية  التقسيم الأعلى كابو دي في هورنوس  خصائص جغرافية إحداثيات 54°56′03″S 6...

 

 

此條目可参照英語維基百科相應條目来扩充。若您熟悉来源语言和主题,请协助参考外语维基百科扩充条目。请勿直接提交机械翻译,也不要翻译不可靠、低品质内容。依版权协议,译文需在编辑摘要注明来源,或于讨论页顶部标记{{Translated page}}标签。 阿道夫·菲克Adolf Fick阿道夫·歐根·菲克出生Adolf Eugen Fick(1829-09-03)1829年9月3日 德國卡塞尔逝世1901年8月21日(1901歲—08—21...

Italian racing driver Daniel MancinelliNationality ItalianBorn (1988-07-23) 23 July 1988 (age 35)San Severino Marche (Italy)Related toChristian Mancinelli (brother)Italian Formula Three careerDebut season2008Current teamTeam GhinzaniCar number8Former teamsBVM – Target RacingStarts12Wins2Poles1Fastest laps2Best finish13th in 2008Previous series2009–102008200820082007–092006Eurocup Formula Renault 2.0International Formula MasterPorsche Carrera Cup ItalyItalian FR2.0 Winter SeriesItal...

 

 

Indian cinematographer This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) The topic of this article may not meet Wikipedia's notability guideline for biographies. Please help to demonstrate the notability of the topic by citing reliable secondary sources that are independent of the topic and provide significant coverage of it beyond a mere trivial mention. If notability cannot be shown, the ...

 

 

This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) The topic of this article may not meet Wikipedia's notability guidelines for companies and organizations. Please help to demonstrate the notability of the topic by citing reliable secondary sources that are independent of the topic and provide significant coverage of it beyond a mere trivial mention. If notability cannot be shown, the articl...

Class I U.S. Senate election in Pennsylvania 1952 United States Senate election in Pennsylvania ← 1946 November 4, 1952 1958 →   Nominee Edward Martin Guy K. Bard Party Republican Democratic Popular vote 2,331,034 2,168,546 Percentage 51.58% 47.98% County results Martin:      40–50%      50–60%      60–70%      70–80% Bard:      4...

 

 

Back HomeAlbum phòng thu của Eric ClaptonPhát hành29 tháng 8 năm 2005Thu âm2004-2005Thể loạiBlues rockThời lượng60:17Hãng đĩaReprise RecordsSản xuấtEric ClaptonĐánh giá chuyên môn Allmusic nguồn PopMatters (4/10) nguồn Q (#231, Oct. 2005, p. 115) Rolling Stone nguồn Thứ tự album của Eric Clapton Me and Mr. Johnson(2004) Back Home(2005) The Road to Escondido(2006) Back Home là album phòng thu của ca sĩ-nhạc sĩ n...

 

 

Public technical university in Durgapur, West Bengal This article about higher education may require cleanup. Please review editing advice and help improve this article. (July 2020) National Institute of Technology DurgapurMottoउद्योगः पुरुषस्य लक्षणं || (udyogah purushasya lakshanam) (Sanskrit)Motto in EnglishWork Maketh A ManTypePublic technical universityEstablished1960; 63 years ago (1960)[1][2]AccreditationN...

Landesbetrieb Liegenschafts- und Baubetreuung (Landesbetrieb LBB) Rechtsform Landesbetrieb Gründung 1998 Sitz Mainz Leitung Holger Basten Mitarbeiterzahl 1400 Umsatz 393 Mio. Euro[1] Branche Bau- und Immobilienwirtschaft Website http://lbb.rlp.de/ Stand: 2018 Der Geschäftsführer des Landesbetriebs LBB Holger Basten im Rahmen der Grundsteinlegung für die Sanierung des rheinland-pfälzischen Landtages Der Landesbetrieb Liegenschafts- und Baubetreuung Rheinland-Pfalz ist als Nachfolg...

 

 

George Siegmann George Siegmann Stars en 1924Información personalNacimiento 8 de febrero de 1882 Nueva York, Estados UnidosFallecimiento 22 de junio de 1928(46 años) Hollywood, California, Estados UnidosSepultura Cementerio del Calvario Nacionalidad EstadounidenseLengua materna Inglés FamiliaCónyuge Maude DarbyInformación profesionalOcupación Actor, directorAños activo 1909-1928[editar datos en Wikidata] Siegmann en Fools First (1922) De izq. a der.: Léon Bary, Eugene Pallet...

 

 

Largest city in Nebraska, United States Omaha redirects here. For other uses, see Omaha (disambiguation). City in Nebraska, United StatesOmahaCityDowntown OmahaFort OmahaUSS HazardOmaha Union StationUnion Stockyards buildingBob Kerrey Pedestrian Bridge FlagSealNickname(s): Gateway to the West,[1] The Big OMotto(s): Fortiter in Re  (Latin)(English: Courageously in every enterprise)Location within Douglas CountyOmahaLocation within Nebraska and the United StatesShow ...

Commune in Île-de-France, FranceAubervilliersCommuneTown Centre Coat of armsLocation of Aubervilliers AubervilliersShow map of FranceAubervilliersShow map of Île-de-France (region)Coordinates: 48°54′47″N 2°22′59″E / 48.9131°N 2.3831°E / 48.9131; 2.3831CountryFranceRegionÎle-de-FranceDepartmentSeine-Saint-DenisArrondissementSaint-DenisCantonAubervilliersIntercommunalityGrand ParisEPT Plaine CommuneGovernment • Mayor (2020–2026) Karine Fr...

 

 

Disambiguazione – Se stai cercando altri significati, vedi João Gilberto (disambigua). João GilbertoJoão Gilberto ad Umbria Jazz, 1996 Nazionalità Brasile GenereMúsica popular brasileiraBossa novaSamba Periodo di attività musicale1950 – 2019 Strumentovoce, chitarra Etichettawww.joaogilberto.com Album pubblicati> 20 Studio17 Live2 Raccolte> 5 Sito ufficiale Modifica dati su Wikidata · Manuale João Gilberto, nome d'arte di João Gilberto Prado Pere...

 

 

This article is about Lawang in Malang Regency. For Lawang Sewu, see Lawang Sewu. This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Lawang, Malang – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (June 2016) (Learn how and when to remove this template message) Town in East Java, IndonesiaLawangTownNickname: ...

Disambiguazione – Se stai cercando l'omonimo cestista, vedi Bill Thompson (cestista). Bill Thompson nel 1942 Bill Thompson, nome vero di William H. Thompson (Terre Haute, 8 luglio 1913 – Los Angeles, 15 luglio 1971), è stato un attore e doppiatore statunitense. Indice 1 Carriera 2 Filmografia parziale 2.1 Doppiatore 3 Doppiatori italiani 4 Altri progetti 5 Collegamenti esterni Carriera Attore e doppiatore, prestò la sua voce ad alcuni personaggi dei film Disney. Nel 1950 sposò la scene...

 

 

Place in Jaffa, Mandatory PalestineFajja فجّةEtymology: from personal name[1] 1870s map 1940s map modern map 1940s with modern overlay map A series of historical maps of the area around Fajja (click the buttons)FajjaLocation within Mandatory PalestineCoordinates: 32°05′12″N 34°54′8″E / 32.08667°N 34.90222°E / 32.08667; 34.90222Palestine grid141/165Geopolitical entityMandatory PalestineSubdistrictJaffaDate of depopulationMay 15, 1948[3&#...

 

 

Kembali kehalaman sebelumnya