Sačurov, hungare Szacsúr [saĉUr]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Sačurov situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Sečovce-Vranov nad Topľou.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1402 en formo "Zachyur". En 1438 oni komputis tie 12 loĝatajn kaj 5 neloĝatajn domojn kaj muelejon. En 1831 pro ĥolero 70 da vilaĝanoj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szacsúr 1144 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Varannó, poste jam kiel Sačurov al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sačurov 1962 homoj, (1278 slovakoj, 202 ciganoj).
Vidindaĵoj
Famuloj
En la iama Szacsúr naskiĝis hungara ministro Lajos Jekelfalussy.