Svidník (hungareFelsővízköz, germaneObersvidnik) estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Svidník, kies distriktejo estas. La hungara nomo ĝis 1899 estis Felső-Szvidnyik. La urbo estas kulturcentro de la ukraina kaj rutena minoritatoj.
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis en 1334. Tiutempe vivis tie paŝtistoj, baldaŭe la loĝantoj okupiĝis ankaŭ pri agrikulturo. En la 15-a jarcento estis du vilaĝoj: Supra kaj Suba Vízköz. En la lasta rusinoj setlis. Ambaŭ vilaĝoj suferis pro poloj kaj husanoj. En 1618 etaĝa nobeldomo konstruiĝis. En la 18-a jarcento pro la tiutempaj militoj la vilaĝoj senhomiĝis. En 1795familio Szirmay (sirmai) konstruis kastelon kaj aranĝis foirojn jare po 5. Rusoj okupis la komunumon en 1800 kaj 1806. Okazis ĥolero en 1831. En 1910 en la komunumo loĝis 685 da loĝantoj (407 rusinoj, 113 germanoj, 107 hungaroj). Dum la 1-a mondmilito la komunumo detruiĝis. Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de "Felsővízköz", kies distriktejo estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Novembre de 1944 la Ruĝa Armeo trairis la montotrapasejon Dukla kaj komencis liberigi iaman Ĉeĥoslovakion. Estis gravaj bataloj, krome komenciĝis la Slovaka Nacia Ribelo. Tiutempe Suba kaj Supra vilaĝoj unuiĝis, tio urbiĝis en 1964. En 2001 loĝis enurbe 12 428 da homoj, 80% de la loĝantoj estis slovakoj, 13% rusinoj, 4% ukrainoj, 1,5% ciganoj.