Tisinec (hungare Tizsény [tiĵEnj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Tisinec situas laŭ maldekstra bordo de Ondava, laŭ ĉefvojo Svidník-Stropkov. La lastra urbo troviĝas je 2 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1379. En 1600 10, en 1715 12 familioj pagis impostojn. En 1787 146 vilaĝanoj en 23 domoj, en 1828 279 vilaĝanoj en 35 domoj vivis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tizsény 138 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Tisinec 375 homoj, (370 slovakoj).
Vidindaĵoj