11-a de decembro
La 11-a de decembro estas la 345-a tago de la jaro (la 346-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 20 tagoj restas.
Je la 11-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 361: Juliano la Apostato eniris Konstantinopolon iĝante imperiestro de la tuta Romio
- 1474: Isabel la 1-a iĝis reĝino de Kastilio
- 1515: Papo Leono la 10-a cedis Parmon kaj Piaĉencon al Francio (sed sukcesis reteni Milanon)
- 1618: Armistico en Dieulino (Moskva provinco) finis la polan-rusan militon
- 1659: Kuronio cedis insulon Tobago al Nederlando
- 1688: Glora Revolucio: reĝo de Skotlando kaj Anglio Jakobo la 2-a (Anglio) estis kaptita en Faversham dum provo fuĝi al Francio, kion liaj kontraŭuloj konsideris abdiko
- 1708: Milito de hispana sukcedo: sieĝita de angloj, aŭstroj kaj nederlandanoj fortreso Lillo kapitulacis
- 1769: En Anglio oni patentigis persienon
- 1789: Usono: Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill fondiĝis
- 1816: Indianao fariĝis la 19-a ŝtato de Usono
- 1845: Svislando: sep katolikaj kantonoj kunfandiĝas por formi specialan union
- 1866: En Varsovio ekfunkciis Ĉevaltira tramo
- 1868: Vasil Levski komencis sian unuan organizan vojaĝon tra Bulgario, dum kiu li ekscias pri la kondiĉoj kaj ŝancoj por revolucia agado kaj nacia ribelo kontraŭ la turka jugo
- 1868: Konvencio de Sankt-Peterburgo pri malpermeso de eksplodigaj kaj bruligaj grenadoj de malpli ol 400-grama pezo — inicita de imperiestro Aleksandro la 2-a fare de reprezentantoj de 19 ŝtatoj
- 1872: Slovenio: Slovena Asocio de Verkistoj fondita
- 1909: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidon Lehigo
- 1909: Sidney Sonnino la duan fojon iĝis ĉefministro de Italio
- 1911: Norvego Roald Amundsen iĝis unua homo, kiu atingis la Sudan Poluson
- 1911: Nov-Delhio: Georgo la 5-a kaj Maria de Teck kroniĝis kiel geimpriestroj de Brita Hindio
- Unua Mondmilito:
- 1920: Irlanda Milito de Sendependeco: responde al atako de Irlanda Respublikana Armeo kontraŭ polica garnizono en Cork, britaj trupoj detruis la urbon
- 1922: En duone malplena salono (pro bojkoto de la solenaĵo fare de politikaj kontraŭuloj), ĵuris Gabriel Narutowicz, elektita du tagojn pli frue, kiel unua prezidento de Pola Respubliko
- 1925: Medalo de Lorentz fiksita kiel scienca premio atribuata ĉiun kvaran jaron de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj
- 1925: Papo Pio la 11-a publikigis enciklikon Quas primas, kiu enkondukis fine de Jubilea Jaro la solenaĵon de Jesuo Kristo la Reĝo
- 1927: Komunista Partio de Ĉinio okupis la urbon Kantono
- 1930: Germanio: rezulte de grandskala nacisocialisma kampanjo, Supera Filma Inspektoraro, sub gvido de Ernst Seeger, malpermesis pluajn projekciojn de la filmo En Okcidento nenio nova
- 1931: Niceto Alcalá-Zamora iĝis unua prezidento de la Dua Hispana Respubliko
- 1931: Brita imperio
- 1936: Georgo la 6-a iĝis reĝo de Britio - post abdiko de sia frato Eduardo la 8-a
- 1936: En Ĝenevo dum kunsido de la Ligo de Nacioj reprezentanto de pola registaro kondamnis volontulojn, kiuj intencis batali en la hispana enlanda milito - en „Monitor Polski” aperis registara komuniko avertanta antaŭ ebleco senigi polan civitanecon al personoj, kiuj partoprenas la enlandan militon
- 1937: Italio de Benito Mussolini forlasis la Ligon de Nacioj, kiu kondamnis ĝian invadon al Etiopio
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanoj pafekzekutis 70 personojn de malliberejo Radogoszcz en Lodzo, de kie ili ankaŭ deportis la unuajn polojn; en arbaro ĉe Zbylitowska Góra, apud Tarnów germanaj okupantoj faris unuan ekzekuton de polaj civitanoj; Svislando: komenciĝis la 20-a sesio de Ligo de Nacioj pri agreso de Germanio kaj Sovetunio al Pollando; Finna Fronto: elpaŝo de soveta 7-a Armeo antaŭ Mannerheim-linio ĉe la ĉefdefendejo de finnoj - post malsukcesa provo de la rompo sekvis poziciaj bataloj
- 1941: Tria Regno kaj Italio deklaris militon al Usono - Usona Kongreso samtage anoncis militdeklaron al ili, Pollando deklaris militon al Japanio, kaj Kubo, Kostariko, Nikaragvo, Dominika Respubliko kaj Gvatemalo al Germanio kaj Italio
- 1942: Lodza geto: en Lodzo ekfunkciis koncentrejo por polaj infanoj en la aĝo de 6 ĝis 16 jaroj, foje eĉ 2-jaruloj; Ribelo de Zamość: venĝe pro atakoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo al germana vilaĝo por deteni deportadon de poloj, germanoj masakris 174 loĝantojn de vilaĝo Kitów en distrikto Zamość
- 1943: Partizana taĉmento, formita en Jugoslavio de Józef Maciąg el ĉirkaŭ 300 polaj forkurintoj de trudlaborejoj, batalis kontraŭ germanoj - la komandanto, perfidita de serbaj partizanoj, pereis
- 1944: Sovetaj partizanoj pafmortigis sur la ŝoseo Pińczów-Działoszyce eks-komandanton de la ekstermejo Treblinka; Parizo: franca taggazeto "Le Monde" aperis tuj post foriro de la germana armeo; Okcidenta Fronto: inter Rejno kaj Mozelo usona 7-a Armeo konkeris Haguenau, kaj la 3-a finis purigon de Sarreguemines de la malamiko; Finnlando: generalo Rudolf Walden iĝis ministro pri milito
- 1945: Pollando: funebra manifestacio en Lodzo kun partopreno de ĉirkaŭ 25 mil personoj, pro murdo de aganto de la Pola Popola Partio fare de sekreta servo
- 1945: Historia romano Egipto Sinuhe de Mika Waltari aperis
- 1946: Fondo de Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj
- 1948: Federacia Respubliko Germanio: Libera Demokrata Partio fondiĝis
- 1949: Miraklo de Číhošť (Distrikto Havlíčkův Brod): en vilaĝa preĝejo krucifikso ĉe la tabernaklo plurfoje deflankiĝis dum la prediko de paroĥestro Josef Toufar, kio fariĝis preteksto por interveno de Sekureca Servo, la pastro iĝis viktimo de la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio
- 1950: Franca kemiisto Paul Charpentier sintezis klorpromazinon - unua en la mondo neŭrolepto
- 1954: Arabaj-israelaj militoj: egipta juĝejo mortkondamnis 2 el 11 kaptitaj israelaj spionoj
- 1958: Supra Voltao (nuna Burkino) iĝis aŭtonomeca respubliko kadre de Franca Komunumo
- 1958: Rumana filozofo Constantin Noica estis arestita de komunistoj pro akuzo de "komploto kontraŭ socia ordo" kaj juĝita al 24 jaroj da punlaboro la 1-an de marto 1960, pro popularigo de Mircea Eliade kaj Emil Cioran
- 1964: Latinamerika revoluciulo Che Guevara dum unu-hora parolado ĉe Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko kritikis la institucion, ke ĝi nuntempe ignoras sociajn problemojn
- 1969: Libio adoptis sian konstitucion
- 1970: En Distrikto Brno-provinco 31 personoj pereis kaj 18 vundiĝis rezulte de kunpuŝiĝo de pasaĝera trajno kun elreligitaj vagonoj
- 1970: La Aristokatoj, usona filmo de Walt Disney Pictures, kreiĝis
- 1972: Projekto Apollo: usonaj kosmonaŭtoj Eugene Cernan kaj Harrison Schmitt piediris sur la Luno
- 1981: "Solidareco":
- 1981: Usona boksisto Muhammad Ali okazigis la lastan 61-an pugnobatalon en sia kariero
- 1981: Intercivitana Milito de Salvadoro: registaraj fortoj dum masakro de El Mozote mortigis 900 personojn
- 1982: En brita televido la lastan fojon aperis sveda popmuzik-grupo ABBA
- 1990: Albanio: en albanaj urboj Kavajë, Shkodër, Elbasan kaj Duraso eksplodis manifestacioj, kaŭzante la falon de la komunisma reĝimo en la lando kaj rekomencon de politika plurismo
- 1994: Rusia armeo eniris Ĉeĉenion por restarigi regadon de la federacia registaro kaj forpeli la separistojn — komenciĝis la Unua Ĉeĉenia milito
- 1996: En Bitola komenciĝis fonda kunveno de la Nacia Unio de Studentoj de Makedonio
- 1997: Negocado de la traktato pri klimataj ŝanĝoj finiĝis; alpreno de la Protokolo de Kioto fare de 159 landoj, kun la celo redukti foecejajn gasojn
- 2001: Ĉinio aniĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco
- 2003: En Eŭropo spamistoj estis agnoskitaj krimuloj
- 2004: Turkio: Muzeo de nuntempa arto estis malfermita en Istanbulo
- 2005: Filmo V por Venĝiro, de aŭstralia reĝisoro James McTeigue, aperis
- 2007: Terorismo: 45 personoj pereis en eksplodoj de du bombaŭtoj antaŭ konstruaĵoj de Konstitucia Kortumo kaj UN-oficejo en Alĝerio, en tio 17 soldatoj de Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj, 170 personoj estis vunditaj
- 2008: Usona financisto Bernard Madoff estis arestita de FBI kaj akuzita pri valorpapera fraŭdo de 64.8 miliardoj da usonaj dolaroj laŭ skemo Ponzi, plej granda en la historio
- 2012: Siria enlanda milito: 125-150 civiluloj pereis en masakro en vilaĝo Akrab inter Homs kaj Hamao, farita de nekonata flanko de la konflikto
- 2013: Malsukcesa sturmo de Berkut al Eŭromajdano en Kievo - sonorilturo de la Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj alarme eksonoris por voki helpon al la protestantoj
- 2014: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis Internacian Tagon de Jogo, festatan la 21-an de junio
- 2017: Pollando: Mateusz Morawiecki ĵuris kiel ĉefministro
- 2019: Varsovio: Instituto de Pilecki prezentis la liston de Ładoś – laŭnoman listigon de pli ol 3,2 mil judoj savataj dum Holokaŭsto fare de polaj diplomatoj kaj judaj organizaĵoj
- 2020: Ĉefministrino Ingrida Šimonytė kreis novan registaron de Litovio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- atako per raketoj HIMARS al rusia militista bazo en okupata Melitopolo — ĉ. 200 soldatoj estis mortigitaj aŭ vunditaj; ukrainaj paraŝutistoj likvidis grupon de rusiaj flankatakistoj apud Baĥmut; en ĉefsidejo de Grupo Wagner en Kadijivka okazis eksplodo — nekonata nombro de viktimoj
Naskiĝoj
- 1475: Papo Leono la 10-a (m. 1521)
- 1566: Manuel Cardoso, portugala komponisto, kantisto, orgenisto, ĥordirektisto (m. 1650)
- 1654: Johann Michael Rottmayr (bapto), aŭstra pentristo (m. 1730)
- 1693: Johann Wolfgang Textor, germana juristo kaj politikisto (m. 1771)
- 1758: Carl Friedrich Zelter, germana komponisto, dirigento, edukisto kaj profesoro (m. 1832)
- 1761: Joanna Angélica de Jesus, brazila monaĥino kaj heroino (m. 1822)
- 1780: Karl Erfurdt, germana filologo (m. 1813)
- 1781: David Brewster, skota fizikisto, inventinto de la optika aparato kalejdoskopo (m. 1868)
- 1801: Christian Dietrich Grabbe, germana juristo kaj dramisto (m. 1836)
- 1801: Carl-Friedrich Zimpel, germana teknikisto, teozofo kaj hobia apotekisto (m. 1879)
- 1803: Hector Berlioz, franca romantika komponisto, verkisto (m. 1869)
- 1810: Alfred de Musset, franca poeto kaj verkisto (m. 1857)
- 1824: Kálmán Benkő, hungara aktoro kaj verkisto (m. 1890)
- 1827: Karl Schenkl, aŭstra klasikaj filologo kaj eldonisto
- 1830: Kamehameha la 5-a, reĝo de Havajo (m. 1872)
- 1838: Emil Rathenau, germana industriisto, fabrikposedanto, pioniro de la eŭropa elektra industrio (m. 1915)
- 1843: Robert Koch, germana Nobelpremiita kuracisto kaj bakteriologo, malkovrinto de tuberkuloza bacilo (m. 1910)
- 1856: Georgij Pleĥanov, rusia marksisma teoriisto (m. 1918)
- 1863: Annie Jump Cannon, usona astronomino (m. 1941)
- 1867: Károly Bérczy, hungara tradukisto kaj poeto (n. 1821)
- 1873: Tilly Aston, aŭstralia verkistino kaj instruisto (m. 1947)
- 1873: Josip Plemelj, slovena matematikisto (m. 1967)
- 1879: Mihály Baja, hungara reformita pastro, poeto (m. 1957)
- 1882: Max Born, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri kvantuma fiziko (m. 1970)
- 1887: István Monoki, hungara bibliografo (m. 1963)
- 1890: Carlos Gardel, argentina kantisto de tangoj (m. 1935)
- 1894: Rolf Bugge Paulsen, norvega kapitano de infanterio kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1901: György Erdős, rumanuja hungara redaktoro, tradukisto (m. 1979)
- 1901: Aleksandr Fadejev, sovetia verkisto kaj revoluciulo (m. 1956)
- 1904: Felix Nussbaum, germana pentristo (m. 1944)
- 1907: Ernő Számadó, rumanuja hungara poeto, fabelverkisto (m. 1983)
- 1907: Dániel Tóthpál, hungara ĵurnalisto kaj poeto (m. 1936)
- 1911: Neeme Ruus, estona politikisto, prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj de Estona Soveta Socialisma Respubliko, fondinto de Esperanto-grupo en Pärnu, gvidanto de Esperanto-kursoj de Sveda Esperanto-Instituto, ekzekutita de germanoj (m. 1942)
- 1911: Naguib Mahfouz, egipta verkisto Nobelpremiita (m. 2006)
- 1912: Carlo Ponti, itala filmproduktoro (m. 2007)
- 1913: Jean Marais, franca aktoro, verkisto kaj pentristo (m. 1998)
- 1913: Árpád Szabó, rumania hungara fizikisto-kemiisto (m. 2005)
- 1914: János Antal Kazinczy, hungara pentristo (m. 2008)
- 1916: Sándor Gellért, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 1987)
- 1916: Olgierd Wojtasiewicz, pola lingvisto, ĉinologo, tradukisto (m. 1995)
- 1918: Aleksandr Solĵenicin, sovetia, rusia Nobelpremiita verkisto, historiisto, matematikisto, disidento (m. 2008)
- 1921: Iván Kováts, rumania hungara artkritikisto (m. 1983)
- 1925: Paul Greengard, usona Nobelpremiita neŭrologo (m. 2019)
- 1930: Jean-Louis Trintignant, franca aktoro (m. 2022)
- 1931: Oŝo, barata verkisto kaj guruo (m. 1990)
- 1942: Szabolcs Cseh, rumanuja hungara riskaktoro (m. 2014)
- 1943: Alain de Benoist, franca politiko-verkisto, reprezentanto de novdekstrismo
- 1943: John Kerry, usona politikisto kaj senatano
- 1944: Teri Garr, usona aktorino (m. 2024)
- 1946: Jenő Zepeczaner, rumanuja hungara historiisto
- 1951: Bálint Tüzes, rumania hungara instruisto, ĵurnalisto, poeto (m. 2013)
- 1968: Emmanuelle Charpentier, franca Nobelpremiita kemiistino kaj profesoro de mikrobiologio, genetiko kaj biokemio
- 1969: Viswanathan Anand, barata mondĉampiono pri ŝako
- 1972: Paulo Santos, portugala futbalisto, membro de la portugala nacia teamo de futbalo
- 1974: Rey Mysterio, meksika spektakla luktisto
- 1981: Javier Saviola, argentina futbalisto, membro de la argentina nacia teamo de futbalo
- 1991: Anna Bergendahl, sveda kantistino
Mortoj
- 384: Damaso la 1-a, papo, sanktulo (n. ĉirkaŭ 305)
- 420: Sankta Savino, itala episkopo en Antioĥio, sanktulo (n. 330)
- 704: Eanflaed, edzino de reĝo Oswiu de Northumbria kaj anglosaksa sanktulino (n. 626)
- 861: Al-Mutavakil, abasida kalifo (n. 822)
- 1066: Conan la 2-a, duko de Bretonio, murdita (n. 1030)
- 1282: Mikaelo la 8-a, kunimperiestro de Nicea imperio (n. 1223)
- 1474: Henriko la 4-a, reĝo de Kastilio (n. 1425)
- 1513: Pinturicchio, itala pentristo (n. ĉirkaŭ 1452)
- 1552: Paolo Giovio, itala kuracisto, verkisto, kronikisto de italaj militoj (n. 1483)
- 1582: Fernando Álvarez de Toledo, hispana generalo, guberniestro de Nederlandoj, vicreĝo de Portugalio (n. 1507)
- 1610: Adam Elsheimer, germana pentristo kaj artisto (n. 1578)
- 1630: Franciscus Dousa, nederlanda klasika erudiciulo (n. 1577)
- 1686: Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, franca princo, generalo kaj marŝalo (n. 1621)
- 1718: Karolo la 12-a, reĝo de Svedio (n. 1682)
- 1740: Sidonia Hedwig Zäunemann, germana poetino kaj feministino (n. 1711)
- 1757: Fortunato Chelleri, itala-germana kapelestro kaj komponisto (n. ĉirkaŭ 1690)
- 1784: Anders Johan Lexell, sved-finna matematikisto kaj astronomo, kontribuinta al sfera trigonometrio kaj ĉiela mekaniko (n. 1740)
- 1817: Matthäus Fingerlos, aŭstra kaj germana teologo kaj pastro (n. 1748)
- 1826: Maria Leopoldina de Aŭstrio, arkidukino de Aŭstrio, imperiestrino de Brazilo (n. 1797)
- 1840: Kokaku, imperiestro de Japanio (n. 1771)
- 1858: Johann Daniel Kestner, germana entreprenisto, fabrikanto de ludiloj kaj pupoj (n. 1787)
- 1872: Kamehameha la 5-a, reĝo de Havajo (n. 1830)
- 1880: Oliver Winchester, usona industriisto kaj konstruisto de pafilo (n. 1810)
- 1894: Jean-François Gigoux, franca pentristo kaj ilustristo (n. 1806)
- 1898: Calixto García, kuba generalo sukcese balatinta por sendependeco (n. 1839)
- 1899: Jan Evangelista Kosina, ĉeĥa literatura kritikisto (n. 1827)
- 1900: Edmond de Sélys Longchamps, belga politikisto kaj zoologo (n. 1813)
- 1901: Lev Ivanov, rusa dancisto, koreografo, baletestro (n. 1834)
- 1918: Ivan Cankar, slovena verkisto kaj politika aktivulo (n. 1876)
- 1956: Stefi Geyer, hungara-svisa violonistino kaj instruistino (n. 1888)
- 1958: Alfons Walde, aŭstra pentristo kaj arkitekto (n. 1891)
- 1961: Ernst Buschor, germana arĥeologo kaj klasika filologo
- 1964: Alma Mahler, aŭstra pentristino kaj komponistino, gvidantino de literaturaj salonoj (n. 1879)
- 1976: Elmyr de Hory, hungara pentristo kaj pentraĵ-falsisto (n. 1905)
- 1977: György Gera, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1922)
- 1978: Vincent du Vigneaud, usona biokemiisto Nobelpremiita pro esploro de organikaj kombinaĵoj de sulfuro (n. 1901)
- 1994: Stanisław Maczek, pola generalo, venkinto en la Batalo de Monte Cassino (n. 1892)
- 2000: Johannes Virolainen, ĉefministro de Finnlando (n. 1914)
- 2001: John Wilkinson Taylor, usona edukisto, ĝenerala direktoro de Unesko (n. 1906)
- 2003: Ahmadou Kourouma, eburborda verkisto franclingva (n. 1927)
- 2004: Arthur Lydiard, novzelanda kuristo, trejnisto de trejnistoj (n. 1917)
- 2008: Antanas Garbauskas, litova artisto-vitralisto, ilustristo, restaŭristo, pedagogo kaj esperantisto (n. 1932)
- 2012: Ravi Shankar, bengal-barata muzikisto (n. 1920)
- 2013: Kate Barry, angla fotistino (n. 1967)
- 2019: Martin Warnke, germana arthistoriisto (n. 1937)
- 2020: Kim Ki-duk, korea filmreĝisoro (n. 1960)
- 2021: Anne Rice, usona verkistino (n. 1941)
- 2022: Angelo Badalamenti, usona komponisto kaj muzika aranĝisto (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 11-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|