26-a de decembro
La 26-a de decembro estas la 360-a tago de la jaro (la 361-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 5 tagoj restas.
Je la 26-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 795: Leono la 3-a iĝis papo
- 838: Ĉirkaŭ 2400 personoj pereis en inundo en Nederlando kaŭzita de ŝtormo sur Norda Maro
- 887: Berengaro el Friulo estis elektita reĝo de Italio de la sinjoroj de Lombardio - kronita per Fera Krono en Pavio
- 1135: Stefano kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1246: Reĝo Alfonso la 10-a nuptis en Valadolido Violante de Aragono
- 1351: Venko de la armeo de Kantono Zuriko super la habsburga en batalo de Dättwil (Baden)
- 1418: Kronprinco Karlo la 7-a proklamis sin reganto de la reĝlando Francio
- 1476: Duko de Milano Galeazzo Maria Sforza estis murdita en preĝejo de tri siaj korteganoj
- 1552: Trupoj de imperiestro Karlo la 5-a ĉesigis sieĝon de Metz post 60 tagoj da senutilaj klopodoj
- 1606: Premiero de la tragedio Reĝo Lear de William Shakespeare okazis en ĉeesto de la reĝo de Anglio Jakobo la 1-a
- 1620: Krimoj de Erzsébet Báthory estis malkovritaj
- 1655: Sveda diluvo: sensukcesa sieĝo de pola pilgrimejo Jasna Góra finiĝis
- 1665: Antaŭkolumba arto: markizo Fernando Cospi transdonis al biblioteko de la Universitato de Bolonjo aztekan dokumenton kun informoj pri astrologio kaj magio
- 1687: Lastan fojon erupciis meksika vulkano Citlaltepetl
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: George Washington gvidis kolumnon de la Kontinenta Armeo trans la rivero Delavaro por surpriza atako al soldatejo de Landgrafujo Hesio-Kaselo ĉe la Batalo de Trenton
- Napoleonaj Militoj:
- 1820: Pola poeto Adam Mickiewicz verkis Odon al juneco
- 1825: Rusia Imperio: Decembrista insurekcio okazis kaj falis en Sankt-Peterburgo — oficiroj de la Imperia Rusa Armeo gvidis ĉirkaŭ 3000 soldatojn en protesto kontraŭ surtronigo de Nikolao la 1-a post kiam lia pli aĝa frato Konstantin Pavloviĉ rezignis pri la tronsukcedo
- 1825: En Usono Kanalo Erie malfermiĝis
- 1831: Milano: en Teatro alla Scala okazis premiero de la opero Norma de Vincenzo Bellini
- 1837: Venecio: rekonstruita post brulego Teatro La Fenice remalfermiĝis
- 1860: Angla Sheffield F.C. kaj Hallam F.C. estis unuaj du sportokluboj konkurencantaj en futbala matĉo
- 1862: Minesoto: en Mankato oni ekzekutis 38 Siuojn
- 1884: Hispana Okcidentafriko kreiĝis
- 1898: Akademio de Sciencoj de Francio: Maria Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie anoncis malkovron de radiumo
- 1899: En Lvovo laŭ iniciato de Ivan Franko, Miĥajlo Hruŝevskij kaj aliaj formiĝis la Ukraina Naci-Demokratia Partio
- 1905: Japana kirasŝipo Tsukuba surakviĝis
- Unua Mondmilito
- 1918: Porsendependeca politikisto kaj komponisto Ignacy Jan Paderewski alvenis al Poznań, salutata kun entuziasmo, kio estis impulso al patriotaj manifestacioj, akre subpremataj de germanoj - sekvan tagon eksplodis Ribelo de Grandpolujo
- 1919: Konsilio de Popolaj Komisaroj dekretis pri likvido de analfabeteco en Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1919: Registaro de Ukraina Popola Respubliko revokis ukrainan mision de la Konferenco de Parizo
- 1925: Komunista partio de Barato formiĝis
- 1925: Turkio enkondukis Gregorian kalendaron
- 1926: Premieroj:
- 1933: Japana aŭtomobila konzerno Nissan fondiĝis
- 1933: FM-radio estis patentita de usona profesoro Edwin Armstrong
- 1939: Pli ol 30 mil personoj pereis pro tertremo en turka urbo Erzincan
- Dua Mondmilito
- 1945: Pollando reakiris Prusian Silezion (post la Sileziaj Ribeloj kreiĝis Pola Silezio)
- 1945: Francio ratifis monsistemon de la Ekonomia Modelo de Bretton Woods
- 1945: Pacifika franko kaj afrika franko estis kreitaj
- 1947: Ŝtatigo de bankoj okazis en Popola Respubliko Bulgario
- 1948: Hungara kardinalo József Mindszenty estis malliberigita
- 1949: Barato deklariĝis aŭtonoma kaj suverena demokratio kun nova konstitucio
- 1957: Filma mondpremiero de Sovaĝaj fragoj de Ingmar Bergman okazis en Svedio
- 1959: Bulgara nacia televido ekfunkciis
- 1962: Ĉinio kaj Mongolio fiksis landliman traktaton
- 1963: Rok-muziko: "kontraŭkultura" brita invado komenciĝis
- 1968: Arabaj teroristoj pripafis sur aviadilejo en Ateno israelan aviadilon de flugkompanio El Al, mortigante 1 personon kaj 2 vundante
- 1973: Kometo Kohoutek trapasis sian perihelion
- 1975: Unua supersona pasaĝeraviadilo Tupolev 144 komencis regulan flugadon
- 1978: En Parizo komenciĝis ĉiujara Ralio Parizo-Dakaro
- 1980: Estinta centr-afrika diktatoro Jean-Bédel Bokassa estis mortkondamnita kontumace
- 1982: Persono de la jaro laŭ usona semajnrevuo Time iĝis persona komputilo
- 1986: Testoflugo de soveta jetmotora transporta aviadilo Antonov An-124
- 1987: Metroo de Samara ekfunkciis
- 1991: Eŭropa Unio agnoskis Ukrainion sendependa ŝtato
- 1991: Dissolvo de Sovetunio: decide de la Supera Soveto ĉesis ekzisti Sovetunio — post-sovetaj ŝtatoj komencis kreiĝi
- 1996: La plej longa striko en historio de Sud-Koreio komenciĝis
- 1999: Uragano Lothar en norda Francio, sud-okcidenta Germanio, Svislando kaj Aŭstrio mortigis preskaŭ 50 personojn kaj kaŭzis damaĝojn de ĉirkaŭ 6 miliardoj da dolaroj
- 1999: En parko de Kastelo de Versailles tempesto faligis ĉ. 18,5 mil arbojn
- 2003: Irano: en Bam je la 1-a horo 56 sekundoj laŭ UTC (5:26 de la loka tempo), tertremo kun grando 6,8 kaŭzis almenaŭ 40 000 mortintojn kaj 50 000 vunditajn - detruo de Bam-Citadelo en la aĝo de 25 jarcentoj
- 2004: Hinda Oceano: Hinda-Oceana Tertremo kaŭzis cunamon, kiu en Azio kaj ankaŭ en Afriko kaj Aŭstralio mortigis pli ol 300 000 homojn - la detruocentro okazis en provinco Aĉeo de Sumatro kaj la cunamo atingis Baraton, Bangladeŝon, Srilankon, Birmon, Tajlandon, Malajzion, Indonezion, Somalion kaj Tanzanion
- 2004: Ukrainio: Viktor Juŝĉenko gajnis ripetitan prezidentbaloton
- 2006: Litovio: akva amuzparko estis malfermita en kuracloko Druskininkai
- 2012: Abe Shinzo la duan fojon iĝis ĉefministro de Japanio
- 2012: En urbo Niĵnij Tagil (Rusio) oni malfermis 4 skisaltejojn
- 2014: Tri laborantoj de nuklea centralo en sudkorea urbo Ulsan pereis dum testado de du nukleaj reakciujoj pro elfluo de venenaj gasoj
- 2015: La duan fojon en historio oni registris gravitajn ondojn, kies fonto estis kunpuŝiĝo de du nigraj truoj
- 2017: Estinta futbalisto George Weah gajnis prezidentan voĉdonadon en Liberio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2023: 671-a tago de la rusa agreso al Ukrainio
Esperantujo
Naskiĝoj
- 1194: Frederiko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1250)
- 1446: Karlo Valois de Berry, princo de Berry (m. 1472)
- 1490: Friedrich Myconius, germana luterana teologo kaj reformisto (m. 1546)
- 1524: Victorinus Strigel, germana teologo (m. 1569)
- 1532: Guilielmus Xylander, germana humanisto (m. 1576)
- 1536: Yulgok Yi I, korea filozofo kaj konfuceanisma sciencisto (m. 1584)
- 1564: Johannes Major, germana teologo (m. 1654)
- 1601: Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg), germana duko (m. 1675)
- 1687: Johann Georg Pisendel, germana violonisto kaj komponisto (m. 1755)
- 1716: Thomas Gray, brita historiisto kaj poeto (m. 1771)
- 1716: Jean-François de Saint-Lambert, franca markizo, verkisto, filozofo, fabelisto, moralisto (m. 1803)
- 1723: Friedrich Melchior Grimm, germana barono, verkisto kaj diplomato (m. 1807)
- 1737: Frederiko Joŝija (Saksio-Koburgo-Saalfeld), germana feldmarŝalo
- 1738: Thomas Nelson Jr., usona guberniestro, militisto kaj politikisto, unu el Patroj-fondintoj de Usono (m. 1789)
- 1742: Ignác Born, aŭstra geologo kaj mineralogo (m. 1791)
- 1751: Sankta Klemento Maria Hofbauer, ĉeĥa sacerdoto, katolika sanktulo (m. 1820)
- 1756: Bernard-Germain de Lacépède, franca naturalisto, politikisto (m. 1825)
- 1759: Christian Friedrich Werner, germana komercisto (m. 1823)
- 1769: Ernst Moritz Arndt, germana verkisto, historiisto, parlamentano, poeto (m. 1860)
- 1771: Heinrich Joseph von Collin, aŭstra verkisto kaj juristo (m. 1811)
- 1772: Joseph Lanzedelly la malpli juna, aŭstra pentristo kaj litografo (m. 1831)
- 1780: Mary Somerville, skota scienca verkistino pri fiziko kaj multfakulo, unua membrino de Reĝa Astronomia Societo (m. 1872)
- 1791: Charles Babbage, angla matematikisto, astronomo, mekanikisto, inventisto, aŭtoro de tabuloj pri logaritmoj (m. 1871)
- 1792: Karl Töpfer, germana aktoro kaj komediverkisto (m. 1871)
- 1797: Johann Gustav Heckscher, germana juristo kaj politikisto (m. 1865)
- 1800: Jan Baranowski, pola astronomo kaj naturisto (m. 1879)
- 1813: Friedrich Wilhelm Weber, germana kuracisto, politikisto kaj verkisto
- 1815: Wilhelm Christian Friedrich Bock, germana politikisto (m. 1888)
- 1830: Sándor Balázs, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, sinmortiginto (m. 1887)
- 1838: Clemens Winkler, germana kemiisto, malkovrinto de germaniumo (m. 1904)
- 1853: Mieczysław Geniusz, pola inĝeniero, socia kaj porsendependa aganto, teoriisto kaj aktivulo de teozofia movado (m. 1920)
- 1863: János Ősz, hungara folkloristo, kolektinto de popolfabeloj (m. 1941)
- 1865: Jan Peregryn Haczela, pola minoritano, teologo kaj filozofo, murdita pro protekto de judoj (m. 1942)
- 1867: Phan Bội Châu, vjetnama naciista gvidanto, politikisto (m. 1940)
- 1867: Ádám Abet, hungara tajloro kaj asekuragento, redaktoro, verkisto, poeto, tradukisto (m. 1949)
- 1873: Julius Penndorf, germana filologo kaj instruisto doktoriĝinta per latinlingva disertaĵo pri skribaĵoj de Atena respubliko, pioniro de Esperanta etimologio, kunlaboranto de la unua esperantologia periodaĵo "Lingva Kritiko", aŭtoro de Grekaj Papirusoj, eldonitaj en Biblioteko Tutmonda (m. 1950)
- 1878: István Zöldy, hungara poŝta ĉefinspektoro, kunaranĝinto de UK 1929, vicprezidanto de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro, tradukisto (m. nekonata)
- 1879: János Orbán, romkatolika pastro, lokhistoriisto (m. 1957)
- 1881: Aniela Zagórska, pola tradukistino (m. 1943)
- 1883: Maurice Utrillo, franca pentristo kaj grafikisto (m. 1955)
- 1886: Gyula Gömbös, hungara oficiro, politikisto, ĉefministro (m. 1936)
- 1893: Mao Zedong, komunista kunfondinto kaj gvidanto de Ĉina Popola Respubliko, iniciatinto de kultura revolucio (m. 1976)
- 1898: Eŭhen Pluĵnik, ukraina poeto, reprezentanto de la Pafita renesanco (m. 1936)
- 1903: Fritz Jensen, aŭstra komunisto, verkisto kaj kuracisto
- 1904: Alejo Carpentier, kuba verkisto kaj muzikologo (m. 1980)
- 1908: László Körösi, franca verkisto, ĵurnalisto, pentristo (m. 1989)
- 1908: József Pataki, rumania hungara historiisto kaj akademiano (m. 1993)
- 1912: Eugeniusz Matkowski, pola ministo kaj poeto, debutinta en UK 1934, kontribuanta i.a. al "Pola Esperantisto", "Literatura Mondo", "Norda Prismo", kaj "Oomoto" populariganta Esperanton en Supra Silezio, poligloto, muzikisto, sportisto kaj tradukisto esperantiginta por UK 1959 opereton La bela Galatea de Franz von Suppè (m. 1994)
- 1914: Richard Widmark, usona aktoro kaj produktoro de kino, teatro kaj televido (m. 2008)
- 1920: Erzsébet Sugár, rumania hungara redaktorino kaj tradukistino (m. 1999)
- 1921: Imre Tóth, hungara matematikisto, filozofo, scienchistoriisto (m. 2010)
- 1926: Erzsébet Tuzson, rumania hungara lokhistoriistino, bibliografino, fakverkistino
- 1935: Attila Geréb, rumania hungara reformita pastro, sociografo (m. 2015)
- 1930: Jean Ferrat, franca kanzonisto kaj komponisto (m. 2010)
- 1938: Bahram Bejzai, irana filmreĝisoro, dramaturgo, filma muntisto, scenaristo kaj scienca esploristo
- 1939: Phil Spector, usona kantoverkisto, muzikisto kaj muzikproduktisto (m. 2021)
- 1949: José Ramos-Horta, ĉefministro kaj prezidento de Orienta Timoro, Nobelpremiita
- 1952: Aleksandr Ankvab, ĉefministro de neagnoskita Abĥazio (m. 2005)
- 1953: Leonel Fernández, prezidento de Domingo
- 1953: László Vetési, rumania hungara reformita pastro, sociografo, teknikredaktoro de "Református Szemle"
- 1953: Toomas Hendrik Ilves, prezidanto de Estonio
- 1976: Andrea Absolonová, ĉeĥa plonĝistino kaj aktorino (m. 2004)
- 1986: Kit Harington, angla aktoro
Mortoj
- 268: Dionizio, papo, sanktulo
- 418: Zosimo, papo, sanktulo
- 956: Wulfstan la 1-a, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio
- 1458: Arturo la 3-a, duko de Bretonio (n. 1393)
- 1476: Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano (n. 1444)
- 1530: Babur, fondinto kaj imperiestro de Mogola Imperio (n. 1483)
- 1622: Melchior Adam, germana biografo, pedagogo, leksikografo, historiisto pri literaturo (n. 1575)
- 1624: Simon Marius, germana astronomo (n. 1573)
- 1731: Antoine Houdar de la Motte, franca verkisto (n. 1672)
- 1764: Benito Jerónimo Feijoo, hispana benediktano, filozofo de klerismo, aŭtoro de eseoj (n. 1676)
- 1771: Claude Adrien Helvétius, franca filozofo kaj mecenato, enciklopediisto (n. 1715)
- 1797: John Wilkes, brita ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1725)
- 1812: Joel Barlow, usona diplomato, poeto kaj filozofo (n. 1754)
- 1820: Joseph Fouché, franca politikisto (n. 1759)
- 1888: Ascanio Sobrero, itala kemiisto, malkovrinto de nitroglicerino (n. 1812)
- 1890: Heinrich Schliemann, germana arkeologo, malkovrinto de Trojo kaj Mikeno (n. 1822)
- 1892: Martha von Sabinin, rusia komponistino kaj monaĥino (n. 1831)
- 1915: Sándor Mocsáry, hungara zoologo, entomologo (n. 1841)
- 1921: Miguel Faílde, kuba muzikisto, kreinto de danzono (n. 1852)
- 1923: Dietrich Eckart, germana ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto, unu el ĉefgvidantoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (n. 1868)
- 1929: Albert Giraud, belga poeto, franclingva verkisto (n. 1860)
- 1931: Melvil Dewey, usona bibliotekisto, kreinto de la Dewey dekuma klasifiko (n. 1851)
- 1933: Henry Watson Fowler, angla leksikografo kaj ĵurnalisto (n. 1858)
- 1933: Anatolo Lunaĉarskij, soveta filozofo, bolŝevika aktivulo kaj publicisto (n. 1875)
- 1950: Liane de Pougy, franca dancistino, aktorino kaj verkistino (n. 1868)
- 1958: Zsigmond Gálffy, rumania hungara tradukisto, instruisto pri antikva greka lingvo kaj latino (n. 1886)
- 1968: Kenneth Scott Latourette, usona historiisto (n. 1884)
- 1972: Harry S. Truman, prezidento de Usono (n. 1884)
- 1972: Umar Dimajev, sovetia akordionisto kaj komponisto (n. 1908)
- 1973: Frederick Edward Wadham, brita bank-oficisto, laboranta en Londona Esperanto-Klubo, kontribuinta al "International Language" (m. 1902)
- 1977: Howard Hawks, usona reĝisoro, verkisto, filmproduktoro (n. 1896)
- 1985: Dian Fossey, usona etologino, spertulino pri montaj goriloj, murdita (n. 1932)
- 1986: Elsa Lanchester, angla-usona aktorino (n. 1902)
- 1988: Pablo Sorozábal, eŭska-hispana komponisto (n. 1897)
- 1992: Diderto Freto, brazila kuracisto, dulingva poeto kaj esperantisto, konata aŭtoro de monosilaba poemaro en la portugala (n. 1918)
- 1992: János Kemény, usona matematikisto, kunkreinto de programlingvo BASIC (n. 1926)
- 1994: Sylva Koscina, itala aktorino (n. 1933)
- 1997: Cornelius Castoriadis, franca filozofo kaj psikanalizisto (n. 1922)
- 1998: György Nagy, rumania hungara socisciencisto (n. 1938)
- 2001: Reinhard Brune, germana poeto kaj verkisto latinlingva (m. 1914)
- 2006: Gerald Ford, prezidento de Usono (n. 1913)
- 2006: Ivar Formo, norvega longdistanca skiisto, olimpikisto (n. 1951)
- 2010: Salvador Jorge Blanco, prezidento de Dominika Respubliko (n. 1926)
- 2013: Martha Eggerth, hungara operetkantistino kaj filma aktorino (n. 1912)
- 2014: Stanisław Barańczak, pola poeto, tradukisto kaj literatura kritikisto, kunsubskribinto de Letero de 59 kaj kunfondinto de la Komitato por Defendo de Laboristoj (n. 1946)
- 2018: Roy J. Glauber, usona fizikisto Nobelpremiita pro "kontribuo al la kvantuma teorio de optika kohereco" (n. 1925)
- 2019: Jerry Herman, usona komponisto, kantaŭtoro de muzikaloj (n. 1931)
- 2020: Peter Schmidhuber, germana politikisto, membro de la unua Komisiono Delors (n. 1931)
- 2021: Karolos Papulias, prezidento de Grekio (n. 1929)
- 2021: Desmond Tutu, Sud-Afrika anglikanisma ĉefepiskopo, Nobelpremiita kontraŭulo de apartismo (n. 1931)
- 2021: Edward Osborne Wilson, usona socibiologo (n. 1929)
- 2022: Emilian Kamiński, pola aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1952)
- 2023: Wolfgang Schäuble, germana politikisto (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 26-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|