12-a de januaro
La 12-a de januaro estas la 12-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 353 tagoj restas (354 en superjaroj).
Je la 12-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -29: Pax Romana establiĝis sojle de Romia Imperio, kaj daŭris 207 jarojn
- 1383: Unua mencio pri uzo de artilerio en Pollando dum sieĝo de Pyzdry en Grandpolujo
- 1528: Upsalo: Gustavo Vasa kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1578: Varsovio: premiero de la tragedio Resendo de grekaj delegitoj de Jan Kochanowski en ĉeesto de polaj gereĝoj Stefan Batory kaj Anna Jogajlido
- 1581: Pola reĝo kaj grandprinco Stefan Batory atribuis al Pinsk magdeburgan juron kaj blazonon
- 1598: Papo Klemento la 8-a transprenis duklandon Ferrara - regata de papa legato
- 1616: Portugaloj fondis urbon Belém en la riverdelto de Amazono
- 1779: Barato: dum la unua milito inter Maratha Imperio kaj Brita Orienthinda Kompanio la brita armeo malvenkis en batalo de Wadagaon
- 1780: En Zuriko aperis gazeto Neue Zürcher Zeitung
- 1780: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski fondis Lublinan Komisionon Boni Ordinis por rekonstrui la urbon post kozakaj ribeloj, sveda diluvo kaj Granda Nordia Milito
- 1782: Imperiestro de Sankta Romia Imperio Jozefo la 2-a dekretis pri malfondo de ĉiuj viraj kaj inaj kongregacioj ne okupiĝantaj pri lernado, zorgo pri malsanuloj kaj scienco
- 1807: Sud-Holando: en Leiden ŝipo ŝarĝita per pulvo eksplodis
- 1822: Nacia Asembleo de Epidaŭro proklamis sendependecon de Grekio
- Dispartigoj de Pollando-Litovio:
- 1853: Bahá'u'lláh, la profeto fondinta bahaismon, ekzile foriras de Teherano al Bagdado
- 1861: Banko Caixa Econômica Federal estis fondita fare de brazila imperiestro Petro la 2-a
- 1871: Francia-Prusia Milito: venko de prusa armeo en batalo de Le Mans
- 1895: Brita organizaĵo National Trust, okupiĝanta pri naturprotekto kaj historiaj monumentoj, fondiĝis
- 1898: Ito Hirobumi la trian fojon iĝis ĉefministro de Japanio
- 1910: Granda Januara Kometo aperis
- 1914: Premiero de kreita de la Societo Gardoturo religia filmo – unua prezento de movbildoj kaj koloraj diapozitivoj kune kun muzika akompanado kaj surbendigitaj komentoj
- Unua mondmilito:
- 1919: Pola-bolŝevika milito: la Ruĝa Armeo ricevis odonon orientigi ĝis la riveroj Nemunas kaj Okcidenta Bugo komencante tiamaniere operacon "Celo Vistulo"
- 1926: Institut Pasteur anoncis malkovron de sero kontraŭ tetanoso
- 1937: Estas fondita orfaninejo Instituição Social Olímpia Belém en Rio-de-Ĵanejro.
- 1938: Rumana registaro de Octavian Goga forprenis civitanecon al rumanaj judoj
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: kadre de Aranĝo T4 germana polico dispafis 440 nekuraceblajn pacientojn de psikiatria hospitalo en Chełm kaj apud Gniezno finis operacon de eŭtanazio, kie ĝi murdis pli ol 1 044 personojn; pro posedo de armiloj en Radom germana polico mortigis 10 polojn; Ignacy Jan Paderewski iĝis prezidanto de Nacia Konsilio de Pollando en Parizo
- 1941: Inter arestitaj en Varsovio dum surstrata amasa homkaptado ektroviĝis Wacław Szumański, konata politika advokato - pafmortigita de germanoj en Aŭŝvico, alia arestito profesoro Kazimierz Zakrzewski, spertulo pri Bizanca Imperio estos ekzekutita en Palmiry inter 21 intelektuloj; Britio: elnavigo de havenoj de granda karavano kun helpo al britoj en Mezoriento (21 ŝipoj, 40 mil homoj); Batalo de Anglio: Luftwaffe de la 12-a/13-a de januaro atakis Londonon
- 1942: Porajmos: germanoj likvidis ciganan tendaron en Lodza geto - de la 5-a ĝis la 12-a de januaro oni forveturigis 4 300 virojn, virinojn kaj infanojn al ekstermejo Chełmno, kie ĉiuj estis murditaj; Pola ekzila registaro voĉdonis pri danko al polaj soldatoj heroe defendantaj Tobruk kaj batalantaj pri apuda Gazala
- 1943: Germanaj policaj taĉmentoj pafekzekutis en distrikto Zamość 182 personojn, inkluzive de 40 infanoj, en distrikto Zawiercie 6 suspektitojn pri kaŝo de partizanoj kaj 7 polojn vivbruligis kune kun 6 kaŝitaj de ili judoj, kaj en distrikto Węgrów 3 polojn kun 3 kaŝitaj ĉe ili fuĝintaj sovetaj militkaptitoj; Pola Rezistomovado: en Varsovio soldatoj de la Pola Enlanda Armeo plenumis mortpunon kontraŭ polo kiu kunlaboris kun germanoj pri deportado de la pola junularo al trudlaboro en Tria Regno; sabota grupo de Pola Enlanda Armeo eksplodigis 5 tunojn da pulvo en fabriko de Pionki; taĉmento de Enlanda Armeo frakasis malliberejon en Łomża liberigante siajn soldatojn, arestitajn de Gestapo; Orienta Fronto: Operaco de la Ruĝa Armeo por rompi germanan Sieĝon de Leningrado komenciĝis; ĉe la Volĥova kaj Leningrada Frontoj armeoj atakis sudborde de Ladoga sturmante konverĝe al Sinjavino por refunkciigi interligon de la urbo kun resto de la lando; armeoj de la Voroneĵa Fronto ekatakis (komenco de Ostrogoĵsk-Rossoŝ-operaco, finita la 27-an de januaro)
- 1944: Amasmurdoj: germanaj policaj taĉmentoj pafmortigis en Kłodno (distrikto Limanowski) 28 ostaĝojn, venĝe pro eksplodigo de trajno, en Lipnik 20 personojn, alveturigitaj de malliberejo en Ostrowiec Świętokrzyski, en Legionowo kaj apuda Wieliszew po 7 kaj en Tomaszów Mazowiecki 5; germanoj komencis murdon de malliberuloj en Lucko; okcidente de apuda Novosokolniki ekatakis 3-a sturma armeo kaj la 10-a gvardia de la 2-a Balta Fronto; sur Itala Fronto komencis ataki Armea Grupo de Aliancanoj; Maroko: renkontiĝo de Charles de Gaulle kun Winston Churchill
- 1945: SS evakuis de Libiąż filion de koncentrejo Aŭŝvico; Orienta Eŭropo: la Ruĝa Armeo komencis ofensivon Vistulo-Odro direkte al Berlin (operaco finita la 2-an de februaro): apud Sandomierz trupoj de la 1-a Ukraina Fronto rompis germanan defendon (larĝo de 35 km, profundo de 15-20 km), apud Jasło la 58-a Armeo de la 4-a Ukraina Fronto atakis (okcident-karpata operaco finita la 18-an de februaro); en Ĝibraltaro en ĉeesto de polaj kaj britaj registaranoj okazis inaŭguro de memortabulo al Władysław Sikorski; Asamo: de urbo Ledo ekiris unua usona transporto al Ĉinio; registaro de Turkio malfermis markolojn por ŝipoj de Aliancanoj kun varoj al Sovetunio (kadre de Lend-Lease)
- 1943: En Novjorko okazis ŝtata funebro de Nikola Tesla, kvin tagojn post la morto
- 1948: Laŭ ordono de Stalin la Ministerio pri Ŝtata Sekureco de Sovetunio ekzekutis en Minsk prezidanton de Juda Kontraŭfaŝisma Komitato Salomon Miĥoels
- 1950: Sovetunio: oni restarigis mortpunon pro perfido, spionado aŭ sabotado
- 1953: Pola primaso Stefan Wyszyński estis nomumita kardinalo
- 1955: Oni komencis konstrui Kosmodromon Bajkonur
- 1964: Monaton post sendependeco de Zanzibaro, reganta partio de la sultanlando estis forigita de la regopovo pro puĉo - fondiĝis Popolrespubliko kaj Pemba, oktobre unuigota kun Tanganjikio
- 1967: 73-jaraĝa profesoro de psikologio James Bedford iĝis la unua homo, kiu estis krionike konservita kun intenco de estonta revivigo
- 1969: Debuta muzikalbumo de la rok-muzika grupo Led Zeppelin aperis
- 1970: Unua regula flugo de Boeing 747 inter Nov-Jorko kaj Londono
- 1971: En Usono estas elsendita unua epizodo de la situacia komedio Ĉio en la familio
- 1972: KGB faris serion da arestoj de junaj intelektuloj kontraŭ ukraina nacia movado, i.a. estis arestita Vasil Stus
- 1972: Registaro de Bangladeŝo estis formita en Dako fare de la ĉefministro Ŝeiĥ Muĝibur Rahman
- 1976: Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj unuafoje permesis ĉeesti dum siaj kunsidoj al reprezentanto de Organizaĵo por Liberigo de Palestino, tamen sen rajto voĉdoni
- 1980: Reprezentantoj de kontraŭnuklea energio, ekologia movado, novaj sociaj movadoj, paca movado kaj nova maldekstro fondis germanan verdan partion
- 1984: Polaj montgrimpistoj unuafoje vintre eniris sur Manaslu en Himalajo
- 1986: Polaj himalajistoj Jerzy Kukuczka kaj Krzysztof Wielicki unuafoje grimpis vintre al la tria montopinto de la Tero - Kangchenjunga (8586 m super marnivelo), tagon pli frue pereis unu el la skipo
- 1986: Kostarikano kun usona civitaneco Franklin Chang-Díaz startis sur la ferdeko de la Kosmopramo Columbia en sian unuan el rekordaj sep flugoj en la kosmon
- 1989: Diktatoro Idi Amin estis eksigita el Zaire
- 1990: Rumanio kiel unua lando el Orienta Eŭropo malpermesis agadon de komunisma partio
- 1991: Usona Kongreso rajtigis prezidenton George H. W. Bush pretiĝi al likvido de la iraka okupado de Kuvajto
- 1993: Apud marbordoj de Ŝetlandaj Insuloj petrolŝipo Braer elverŝis 85 000 tunojn da kruda petrolo
- 1994: Prezidento de Usono Bill Clinton renkontiĝis en Prago kun prezidentoj de Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio
- 1998: 15 membroŝtatoj de Eŭropa Unio konsentis malpermesi homan klonadon
- 2004: RMS Queen Mary 2, kiel la plej granda porpasaĝera ŝipo, eknavigis
- 2005: Sergej Bagapŝ gajnis prezidentan balotadon en Abĥazio
- 2006: Sauda Arabio: 362 pilgrimoj estis surtretitaj, kaj 250 vunditaj post eksplodo de paniko en moskeo de Mekko dum ŝtonumado de satano
- 2006: Nesukcesinta atencanto kontraŭ papo Johano Paŭlo la 2-a Mehmet Ali Ağca forlasis turkan malliberejon
- 2007: Ne-perioda kometo McNaught atingis sian perihelion iĝante la plej brila kometo dum pli ol 40 jaroj, kun ŝajna magnitudo −5,5
- 2008: Vikipedio en krime-tatara lingvo fondiĝis
- 2009: George Abela elektiĝis prezidento de Malto
- 2010: Tertremo en Haitio, kun epicentro proksima al Portoprinco, kaŭzis morton de ĉirkaŭ 250-500 mil homojn, 1,5 miliono de personoj restis sen tegmento
- 2011: Moskvo: Interŝtata Aviada Komitato prezentis raporton pri kaŭzoj de akcidento de pola registara aviadilo en Smolensk - pola Parlamenta Teamo por Esploro de Kaŭzoj de la Katastrofo de Tu-154M en 2010 distanciĝis de la raporto
- 2012: Regiona Juĝejo en Varsovio verdiktis, ke la militan staton en Pollando en decembro 1981 eksterleĝe enkondukis sekreta krima grupo sub gvido de Wojciech Jaruzelski cele de likvido de Solidareco, kaj konservo de tiutempa reĝimo kun personaj postenoj en regopovo
- 2013: Miloš Zeman kaj Karel Schwarzenberg transiris al la dua etapo de prezidenta baloto de 2013 en Ĉeĥio
- 2015: Rezulte de atako de niĝeria islamista organizo Boko Haram al armea bazo en Kolofata en norda Kameruno 143 atakantoj pereis kaj unu kameruna soldato
- 2016: Apud Blua moskeo en Istanbulo 10 personoj pereis kaj 15 vundiĝis pro bomba atenco de sinmortiganto
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- komandestro de rusiaj trupoj en Ukrainio iĝis komandestro de la Ĝenerala Stabo Valerij Gerasimov, generalo Sergiej Surovikin kiu ekde oktobro 2022 okupis tiun postenon, iĝis lia viculo
- Mondreago: Finnlando kaj Danio deklaris pretecon transdoni germanajn tankojn leopardojn al Ukrainio (ĝis nun Germanio blokas reeksporton) — Britio konsideras sendi 10 tankojn Challenger II; Japanio transdonas 95 mln de dolaroj por rekonstruo de ukraina kritika infrastrukturo
Naskiĝoj
- 1562: Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1630)
- 1576: Petrus Scriverius, nederlanda latinisto, filologo, humanisto, historiisto, poeto kaj erudiciulo (m. 1660)
- 1580: Jan Baptista van Helmont, flandra kuracisto, fiziologo kaj alkemiisto (m. 1644)
- 1591: José de Ribera, hispana pentristo kaj gravuristo (m. 1652)
- 1628: Charles Perrault, franca verkisto (m. 1703)
- 1653: Antonio Maria Salvini, itala filologo (m. 1729)
- 1674: Reinhard Keiser, germana komponisto kaj operproduktisto (m. 1739)
- 1729: Edmund Burke, angla-irlanda filozofo kaj ŝtatisto (m. 1779)
- 1746: Johann Heinrich Pestalozzi, svisa pedagogo kaj verkisto (m. 1827)
- 1751: Jakob Michael Reinhold Lenz, germana poeto (m. 1792)
- 1751: Ferdinando la 1-a, itala reganto de Reĝlando de la du Sicilioj (m. 1825)
- 1780: Wilhelm Martin Leberecht de Wette, germana teologo (m. 1849)
- 1783: Erik Gustaf Geijer, sveda historiisto, poeto, filozofo kaj komponisto (m. 1847)
- 1792: Johan August Arfwedson, sveda kemiisto (m. 1841)
- 1812: Herkules Dembowski, itala astronomo (m. 1881)
- 1852: Joseph Joffre, franca militisto kaj marŝalo (m. 1931)
- 1853: Gregorio Ricci-Curbastro, itala matematikisto, inventinto de tensor-kalkulo (m. 1925)
- 1856: John Singer Sargent, usona pentristo (m. 1925)
- 1863: Vivekananda, barata guruo, populariganto de filozofio de jogo kaj vedanto en okcidenta civilizo (m. 1902)
- 1873: Spiridon Louis, greko gajninta unuan olimpikan maratonon (m. 1940)
- 1876: Jack London, usona verkisto (m. 1916)
- 1876: Ermanno Wolf-Ferrari, german-itala operkomponisto (m. 1948)
- 1878: Ferenc Molnár, hungara verkisto, dramisto kaj ĵurnalisto (m. 1952)
- 1879: Carl Wictor Sjögren, sveda asekura oficisto kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1885: Jenő Ernst, hungara ĵurnalisto kaj stenografisto (m. 1944)
- 1887: Saldanha Jorge de Carreira, portugala bank-oficisto, kunfondinto de Portugala Esperanto-Asocio (m. 1970)
- 1890: Vasilij Eroŝenko, rusa blinda pedagogo, verkisto en la rusa kaj japana lingvoj, esperantisto, masaĝisto, lekciisto pri la ruslingva literaturo, aŭtoro de la verko El vivo de ĉukĉoj (m. 1952)
- 1893: Hermann Göring, germana politikisto kaj estro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, kreinto de Gestapo kaj unuaj koncentrejoj, mortpunita pro krimoj kontraŭ la homeco (m. 1946)
- 1893: Alfred Rosenberg, germana ĉefideologo de naziismo, teoriisto pri rasismo kaj vivada spaco, kontraŭjudisto, mortpunita pro militkrimoj (m. 1946)
- 1893: Géza Kandray, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (m. 1969)
- 1893: Lucien Bannier, franca bankoficisto, kunfondinto de Liberiga Stelo kaj de Sennacieca Asocio Tutmonda, kies ĝenerala sekretario li estis, redaktanto de "Sennaciulo", kontribuinta al eldono de Plena Vortaro kaj de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (m. 1986)
- 1894: Imre Kádár, hungara verkisto, tradukisto, redaktoro (m. 1972)
- 1896: Yoshiya Nobuko, japana verkistino (m. 1973)
- 1896: David Wechsler, usona psikologo pri intelekto (m. 1981)
- 1902: Sándor Szilveszter, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1988)
- 1903: Igor Kurĉatov, soveta fizikisto, kreinto de la soveta atombombo (m. 1960)
- 1906: Attila Szabó T., hungara lingvisto, historiisto, literaturhistoriisto, etnografo (m. 1987)
- 1906: Emmanuel Levinas, franca filozofo (m. 1995)
- 1907: Sergej Korolov, soveta konstruisto de balistikaj misiloj, flugmaŝinoj, kosmoveturiloj (m. 1966)
- 1909: József Méliusz, hungara verkisto, poeto, publicisto, tradukisto (m. 1995)
- 1916: Pieter Willem Botha, ĉefministro de Sud-Afriko (m. 2006)
- 1918: Maharishi Mahesh Yogi, barata fizikisto kaj guruo, fondinto de la tutmonda movado pri transcenda meditado (m. 2008)
- 1925: Jutta Pallos-Schönauer, germana grafikistino (m. 2020)
- 1927: Albert Steidl, aŭstra ekonomikisto kaj politikisto (m. 2017)
- 1929: Pál Nagy, rumania hungara pentristo (m. 1979)
- 1930: Edit Botár, rumania hungara grafikistino, pup- kaj scenejdekoraciistino (m. 2014)
- 1930: Katalin Wohl, hungara-israela aktorino
- 1931: Károly Borbáth, rumania hungara historiisto, bibliotekisto (m. 1980)
- 1936: Émile Lahoud, prezidento de Libano, maronito
- 1941: Vladimir Muljavin, belorusa muzikisto, kantisto, komponisto (m. 2003)
- 1944: János Komán, rumania hungara instruisto, poeto
- 1949: Murakami Haruki, japana verkisto, tradukisto
- 1951: Kirstie Alley, usona aktorino (m. 2022)
- 1954: Teréz Szilágyi, hungara pentristino
- 1956: Nikolaj Noskov, soveta komponisto kaj kantisto
- 1957: Anna Fotyga, pola politikistino kaj ekonomikistino, ministrino, eŭrodeputito
- 1959: Veronika Ĉerkasova, belorusa esploranta ĵurnalistino, verkanta pri religiaj sektoj kaj ciganoj en Belorusio, murdita (m. 2004)
- 1959: János Juhos-Kiss, hungara poeto, novelisto
- 1964: Károly Czirják, rumania hungara lokhistoriisto
- 1966: Rob Zombie, usona ŝtonroka kantisto kaj verkisto
- 1968: Heather Mills, aktivulino, modelulino
- 1971: David McAllister, germana politikisto
- 1977: Balázs Gergely, rumania hungara arkeologo, politikisto
- 1977: Rastislav Šarišský, slovaka informadikisto, kunfondinto de Slovakia Esperanta Junularo, membro de Slovakia Esperanta Federacio, okupiĝanta pri publika informado pri Esperanto kaj Esperanto-renkontiĝoj
- 1995: Maverick Viñales, hispana motorciklisto, mondĉampiono
Mortoj
- 690: Benedikto Biscop, abato de Wearmouth kaj Jarrow, Northumbria, Anglio (n. ĉirkaŭ 628)
- 731: Berhtwald, ĉefepiskopo de Canterbury
- 1167: Alredo el Rievaulx, angla cisterciana abato, verkisto, sanktulo (n. 1110)
- 1321: Maria de Brabanto, reĝino de Francio, monaĥino (n. 1254)
- 1519: Maksimiliano la 1-a, imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1459)
- 1537: Lorenzo di Credi, itala pentristo, skulptisto kaj juvelisto (n. ĉirkaŭ 1459)
- 1546: Francisko de Vitorio, hispana filozofo, teologo, juristo, fondinto de politika filozofio okupiĝanta pri justa milito kaj internacia juro (n. 1492)
- 1578: Katarina de Kastilio, arkidukino de Aŭstrio (n. 1507)
- 1665: Pierre de Fermat, franca juristo kaj matematikisto (n. 1601)
- 1674: Giacomo Carissimi, itala komponisto kaj pastro (n. 1605)
- 1705: Luca Giordano, itala pentristo kaj desegnisto (n. 1634)
- 1758: Jan Przypkowski, pola astronomo kaj matematikisto, eldonisto de astronomi-astrologiaj kalendaroj (n. 1707)
- 1765: Johann Melchior Molter, germana violonisto, komponisto kaj kapelestro (n. 1696)
- 1772: Benedikt Werkstätter, aŭstra pentristo
- 1773: Alexis Piron, franca verkisto (n. 1689)
- 1822: Johann Gottlob Schneider, germana klasika filologo kaj naturscienculo (n. 1750)
- 1829: Michael Gotthard Fischer, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1773)
- 1829: Friedrich Schlegel, germana poeto, filozofo, lingvisto, tradukisto kaj komencinto de hindeŭropaj studoj (n. 1772)
- 1833: Marie-Antoine Carême, franca kuiristo kaj hobia arkitekto (n. 1784)
- 1839: Joseph Anton Koch, aŭstra pentristo (n. 1768)
- 1856: Ľudovít Štúr, slovaka verkisto, nacia aganto, filozofo, kodisto de slovaka lingvo (n. 1815)
- 1858: Joachim Haspinger, aŭstra kapuceno, gravulo de Tirola ribelo (n. 1776)
- 1880: Ida Hahn-Hahn, germana verkistino
- 1899: Sándor Szilágyi, hungara historiisto, akademiano (n. 1827)
- 1909: Hermann Minkowski, germana matematikisto kaj fizikisto (n. 1864)
- 1917: Lajos Hatvany, hungara verkisto, mecenato (n. 1880)
- 1924: Elemér Horkay, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro (n. 1876)
- 1925: Miklós Jakab, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1872)
- 1938: Gösta Ekman, sveda aktoro (n. 1890)
- 1945: Marcell Roth, rumania hungara, hungara kuracisto (n. 1891)
- 1947: Paul Abert, germana teologo kaj verkisto (n. 1879)
- 1954: Nils Christensen, norvega gimnazia instruisto de latino, fondinto de Esperanto-klubo en Hamar "La norda stelo", poeto, tradukisto, aŭtoro de novelo La fingro de la diablo (n. 1883)
- 1956: István Balogh, hungara pentristo (n. 1890)
- 1976: Agatha Christie, brita verkistino de krimromanoj (n. 1890)
- 1977: Henri-Georges Clouzot, franca kino-reĝisoro, scenaristo, dialogisto kaj produktoro (n. 1907)
- 1978: Teréz Nagyajtay, hungara kostumdezajnistino (n. 1897)
- 1980: Finn Ronne, usona polusulo, esploristo de Antarkto (n. 1899)
- 1993: Józef Czapski, pola majoro okupiĝanta pri serĉado de "perditaj" polaj oficiroj, pentristo kaj verkisto, kunredaktoro de "Kultura" (n. 1896)
- 1996: Sándor Gálfalvi, rumania hungara pedagogo, publicisto, prezidanto de la Demokratia Unuiĝo de Hungaroj en Rumanio (n. 1919)
- 2003: Leopoldo Fortunato Galtieri, prezidento de Argentino (n. 1926)
- 2003: Maurice Gibb, brita kantisto, membro de la muzika grupo Bee Gees (n. 1949)
- 2003: János Zsemlyei, hungara lingvisto (n. 1936)
- 2004: Olga Ladiĵenskaja, rusa matematikistino (n. 1922)
- 2005: Ervin Fenyvesi, laboranto en la Hungara Esperanto-Asocio, fakdelegito pri geografio, historio kaj naturismo, redaktoro de la bulteno "Naturista Vivo", traduke kontribuanta al "Hungara Vivo" (n. 1917)
- 2005: Jaroslav Mráz, ĉeĥa astronomo, pedagogo kaj esperantisto, tradukanto de poezio (n. 1933)
- 2009: Claude Berri, franca reĝisoro, aktoro, produktoro kaj scenaristo (n. 1934)
- 2017: Maria Składanek, pola iranistino, profesoro (n. 1932)
- 2017: Giulio Angioni, itala verkisto kaj antropologo (n. 1939)
- 2018: Pierre Pincemaille, franca orgenisto, komponisto kaj muzikpedagogo (n. 1956)
- 2020: Roger Scruton, angla filozofo, verkisto, komponisto, profesoro pri estetiko, konservativa intelektulo (n. 1944)
- 2023: Lisa Marie Presley, usona kantistino (n. 1968)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 12-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|