27-a de januaro
La 27-a de januaro estas la 27-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 338 tagoj restas (339 en superjaroj).
Je la 27-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 98: Trajano iĝis romia imperiestro
- 447: Rezulte de tertremo en Konstantinopolo 57 turoj de defendomuroj falis
- 945: Konstantino la 7-a iĝis imperiestro de Bizanca Imperio
- 1073: Erupcio de Vezuvio
- 1163: Stefano la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1302: Itala poeto Dante Alighieri estis ekzilita de Florenco
- 1306: En Francio fondiĝis Universitato de Orleano
- 1512 Hispanaj leĝoj de Burgoso pri Orientaj Hindioj ekvalidis
- 1527: Grandprinclando Litovio: litova armeo komandata de duko Konstanty Ostrogski venkis en la batalo de Olszanica (Kieva provinco) mortigante 40 mil tatarojn kaj liberigante 80 mil malliberulojn
- 1556: Barato: Jalaluddin Muhammad Akbar iĝis la tria Mogola imperiestro
- 1593: Inkvizicio: komenco de pli ol sesjara proceso kontraŭ itala monaĥo kaj filozofo Giordano Bruno akuzita pri herezo
- 1763: Ĉefurbo de portugala Brazilo estis ŝanĝita de Salvador de Bahio al Rio-de-Ĵanejro
- 1785: Usono: Universitato de Georgio fondiĝis (la unua)
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: en Kargowa pola kompanio de infanterio okupis urbodomon kaj pripafis enirantan prusan batalionon kontraŭstarinte al anekso de polaj teritorioj fare de Reĝlando Prusio
- 1803: Unua parto de Polaj Legioj en Italio eknavigis de Ĝenovo al Haitio, kie eksplodis Haitia revolucio
- 1820: Rusa ekspedicio gvidata de Fabian Gottlieb von Bellingshausen kaj Miĥail Lazarev malkovris Antarktan kontinenton
- 1880: Thomas Alva Edison patentigis elektran ampolon
- 1888: Usono: Nacia Geografia Societo fondiĝis kiel neprofitcela organizaĵo - eldonisto de "National Geographic"
- 1905: Striko en Varsovio eksplodis — komenco de ĝenerala striko en Pola Reĝlando
- 1907: Pollando: urbodomo en Karlino bruliĝis
- 1908: Philibert Jacques Melotte malkovris lunon de Jupitero - Pazifao
- Unua mondmilito:
- 1919: Dekrete de Józef Piłsudski oni kreis Ŝtatajn Oficejojn de Labor-Perado, kiuj ankaŭ registris senlaborulojn kaj donis monhelpon
- 1921: Dua Pola Respubliko agnoskis sendependecon de Latvio
- 1924: Traktato de Romo transdonis Liberan Urbon Rijeko al Itala Reĝlando
- 1926: Londono: John Logie Baird prezentis sian novan inventaĵon televidilon
- 1929: En Vieno komenciĝis Kongreso de Ukrainaj Naciistoj dum kiu fondiĝis Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kune kun Ukraina Militista Organizaĵo
- 1939: Unua flugo de longdistanca usona ĉasaviadilo P-38 Lightning
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Germana sekureca polico ekzekutis en malliberejo de Poznań 22 polojn; Wehrmacht komencis planadon de atako kontraŭ Danio kaj Norvegio; germana ambasadejo ĉe Apostola Seĝo postulis ke Radio Vatikana ĉesu aŭdigi alparolojn de elmigrintaj polaj episkopoj, la radio ĉi tage peris alparolon Al la nacio de Ignacy Jan Paderewski
- 1941: Gestapo arestis en Poznań 56 membrojn de konspira Nacia Partio; germanaj regopovoj fermis por religia kulto la katedralon de Gniezno; batalo de Anglio: vizito de britaj gereĝoj Georgo la 6-a kaj Elizabeth Bowes-Lyon sur aerodromoj de polaj divizioj, kiuj batalas kune kun RAF kontraŭ germanoj; de Londono ĝis Skotlando estis translokigita pola gimnazio kaj liceo je la nomo al Juliusz Słowacki; britoj eniris Eritreon
- 1942: Germanoj ekzekutis en malliberejo en Varsovio 5 personojn akuzitajn pri spionado; Orienta Fronto: Korpuso de Gvardia Kavalerio batale trairis "varsovian ŝoseon" direkte al Vjazma; Malaja Fronto: britaj skoltaj kaj bombaviadiloj retiriĝis de Brita Malajzio al Sumatro; Pacifika Fronto: usona submarŝipo USS "Gudgeon" torpedis kaj sinkigis japanan unuon de la sama klaso I-73 kun la tuta, 70-persona skipo
- 1943: Taĉmentoj de germana polico kaj ĝendarmaro pafekzekutis en Dzierążnia 62 personojn; en trajno veturiganta judojn de geto en Grodno al koncentrejo Treblinka eksplodis ribelo, kiun eskorto rapide subpremis; Operaco Reinhardt: al koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto de 993 judoj el Ĉeĥio de la koncentrejo en Terezín; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Rzeszów forprenis monon de germana firmao Karpathenwel, el areo Hrubieszów atakis germanajn koloniistojn en vilaĝo Cieszyn, venĝe pro deportado de poloj el Zamość-regiono, kaj alia embuskis sur la ŝoseo Radzyń Podlaski-Międzyrzec Podlaski likvidante 3 oficirojn de Wehrmacht; pola generalo Władysław Sikorski fondis Helpan Mar-Servon de Virinoj; unua usona aeratako kontraŭ Germanio sen ĉasaviadila protekto - 55 bombaviadiloj B 17 atakis havenurbon Wilhelmshaven
- 1944: Germana polico pafmortigis en Lublin 30 malliberulojn — venĝe pro atakoj fare de Pola Rezistomovado kontraŭ germanaj civiluloj kaj soldatoj; en Katowice germanoj plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ 7 poloj, kaj provizora polica juĝejo aljuĝis mortpunon kontraŭ 25 poloj; Ruĝa Armeo likvidis daŭrantan preskaŭ 900 tagojn sieĝon de Leningrado — mortis ĉ. miliono de urbanoj; Liberio deklaris militon al Germanio kaj Japanio
- 1945: Liberigo de 7,5 mil malliberuloj de la koncentrejo Auschwitz (inkluzive de 180 infanoj, inter ili 52 en la aĝo ĝis 8 jaroj) — en la batalo kun SS pereis 231 sovetiaj soldatoj; Ruĝa Armeo konkeris Andrychów, Będzin, Brzeszcze, Bytom, Chełmno, Czeladź, Katowice, Kętrzyn, Mrągowo, Nowy Tomyśl, Oświęcim, Piekary Śląskie, Ryn, Sosnowiec, Świętochłowice, Trzcianka kaj Zbąszyń; Militkrimo: Ruĝa Armeo mortigis en Przyszowice 69 fuĝintojn de mortiga marŝo de Aŭŝvico (i.a. italojn kaj hungarojn) kaj en Miechowice (nun kvartalo de Bytom) masakris 380 loĝantojn, kun amasaj, kolektivaj seksperfortoj kontraŭ virinoj, kun rabo kaj bruligo de konstruaĵoj; Ruĝa Armeo prirabis Katowice, kies loĝantaron ĝi parte forveturigis al minejoj de Vorkuta kaj Donecka baseno; plursemajna batalo de Żory komencita; komenciĝis aligrupiĝo de la Dua Armeo de Pola Soldataro al maldekstra bordo de Vistulo; en Litovio Ruĝa Armeo okupis Klajpeda; usonaj ekspediciaj fortoj kadre de operaco Iwo Jima forlasis Havajajn Insulojn kaj direktiĝis al Marianoj; Batalo de Atlantiko: en Kanalo de Sankta Georgo britaj militŝipoj sinkigis per profundaj bomboj germanan U-boaton U-1172 kun la tuta, 52-persona skipo; Birma Vojo estis malblokita (liganta poziciojn okupatajn de Aliancanoj kaj ĉinaj trupoj)
- 1947: Ĉefministroj Clement Attlee kaj Aung San subskribis en Londono pakton laŭ kiu Birmo devus sendependiĝi venontan jaron
- 1950: En Londono estis fondita Pola Scienca Societo Eksterlande
- 1951: Usono: unua nuklea testo sur atoma testejo Nevado
- 1953: Dua soveta okupdo de Pollando: en Krakovo finiĝis montra proceso de polaj pastroj akuzitaj pri spionado favore al Usono - oni verdiktis 3 mortpunojn kaj plurjaran malliberon
- 1955: Egipta juĝejo verdiktis mortpunon al du israelaj spionoj kun longdaŭra mallibero al la ceteraj, arestitaj post sensukcesa operaco "Susannah" - provo eksplodigi konstruaĵojn apartenantajn al Britio kaj Usono por poste kulpigi Islaman Frataron, komunistojn, malkontentulojn aŭ naciistojn
- 1961: En katastrofo de sovetunia submarŝipo S-80 kun Dizelmotoro sur Barenca Maro pereis 86 personoj
- 1964: Francio kaj Ĉinio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1967: Tri usonaj astronaŭtoj pereis en incendio dum antaŭstarta testo de kosmoveturilo Apollo 1
- 1969: Dum publika ekzekuto en Bagdado estis pendumitaj 14 personoj (9 judoj, 3 islamanoj kaj 2 kristanoj), kondamnitaj al mortpuno pro spionado favore al Israelo
- 1973: Vjetnama milito: Usono, Vjetnamio kaj Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto subskribis en Parizo interkonsenton pri armistico
- 1974: 16 personoj pereis en inundo en astralia Brisbano
- 1980: Malfermo de landlimo inter Israelo kaj Egiptujo
- 1982: Mauno Koivisto iĝis prezidento de Finnlando
- 1983: Japanio: ligo de ambaŭdirektajn partojn de la fervoja Seikan-Tunelo liganta insulon Hokkajdo kun Honŝuo
- 1984: Usonano Carl Lewis fiksis en Novjorko subtegmentan mondrekordon en longosalto (8,79 m)
- Revolucioj de 1989:
- 1992: Bosnia milito: Kroata Komunumo de Centra Bosnio estis proklamita
- 1996: Francio faris la lastan nuklean teston sur Pacifiko
- 1997: Aslan Masĥadov gajnis prezidentajn balotojn en Ĉeĉenio
- 2006: Manuel Zelaya estis nomumita prezidento de Honduro
- 2009: Episkopo Cirilo la 1-a estis elektita la 16-a Patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 2010: Usona filmo Avataro de James Cameron iĝis la plej enspeza filmo en la historio de kino
- 2010: Porfirio Lobo Sosa iĝis prezidento de Honduro, kio finis politikan krizon, kaŭzitan de militista puĉo de Manuel Zelaya
- 2010: Usono: en San Francisco oni prezentis IPad, tabulkomputilon de la firmao Apple
- 2010: En Usono produktinto de programaro kaj aparataro Sun Microsystems estis transprenita de korporacio Oracle
- 2011: En Jemeno eksplodis ribelo kontraŭ malbona materiala situacio, senlaboreco, korupto, limigo de civitanaj rajtoj kaj plurjara regado de prezidento Ali Abdula Saleh
- 2014: Konstitua Asembleo voĉdonis novan konstitucion de Tunizio
- 2015: Batalgrupoj de Islama Ŝtato detruis antikvajn defendajn murojn ĉirkaŭ Ninivo en norda Irako
- 2016: Post 4,5 jaroj de landa disdivido ekfunkciis landlimo inter Sudano kaj Sud-Sudano
- 2016: Kadre de internacia tago de la memoro pri viktimoj de holokaŭsto estis postmorte honorigitaj per medalo justuloj inter la popoloj usonaj soldato, instruistino, kaj polaj geedzoj
- 2018: Pola teamo de skisaltistoj unuafoje gajnis Mondan Pokalon dum la Monda ĉampionado pri nordia skiado
- 2018: Prezidanta baloto en Ĉeĥio gajnita de Miloš Zeman, kiu defendis sian duan prezidentan mandaton
- 2022: Xiomara Castro ekopstenis kiel prezidantino de Honduro
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 338-a tago de rusa agreso: pasinttage Rusio pripafis pli ol 60 urbojn ĉe la rusa-ukraina landlimo kaj ĉe la fronto en Donbaso, ankaŭ apud Vuhledar (Donecka provinco) faris 322 pripafoj — Rusia armeo perdis 109 homojn, laŭvicaj 188 estis vunditaj, krome 4 tankojn, 3 batalveturilojn de infanterio kaj 3 senpilotajn aviadilojn; ukrainaj landlimgardistoj frakasis grupon de rusa infanterio apud Baĥmut, kaj estis detruita deponejo de municio, antaŭurbe soldatoj de Nacia Gvardio paffaligis helikopteron Mi-24, la alian damaĝis; rusaj okupantoj forveturigis al Krimeo ĉ. 3 500 malliberulojn el ukrainaj punejoj en Ĥersona provinco kaj Zaporiĵa provinco, kie ili estas devigataj eniri al Grupo Wagner
- Mondrego: Japanio plivastigis sakciojn kontraŭ Rusio trafinte ankaŭ medicinon, energetikon kaj krudaĵojn; belga registaro transdonos al Ukrainio armean helpon valoran 92 mln da eŭroj, pli frue sume transdonis 146 mln; oficialaj paĝaroj de CIA kaj FBI blokitaj en Rusio; Rusio forigas ambasadoron de Latvio; filmo de ukraina militkorespondanto „20 tagoj en Mariupolo”, pri la unuaj semajnoj de rusa invado, gajnis premion de publiko ĉe festivalo de sendependaj filmoj Sundance en Usono
Naskiĝoj
- 1242: Margareta de Hungario, hungara reĝidino, sanktulino (m. 1271)
- 1600: Klemento la 9-a, papo (m. 1669)
- 1615: Nicolas Fouquet, ministro pri financoj de Francio (m. 1680)
- 1621: Thomas Willis, angla kuracisto kaj anatomo, kunkreinto de neŭrologio (m. 1675)
- 1687: Johann Balthasar Neumann, germana arkitekto (m. 1753)
- 1701: Johann Nikolaus von Hontheim, germana teologo kaj juristo (m. 1790)
- 1749: Franz Karl Alter, aŭstra filologo kaj jezuito
- 1756: Wolfgang Amadeus Mozart, aŭstra mirinfano, komponisto kaj virtuozo (m. 1791)
- 1773: Aŭgusto Frederiko, angla duko (m. 1843)
- 1775: Friedrich Schelling, germana filozofo (m. 1854)
- 1793: Johann Friedrich Schulze, germana orgenfaristo (m. 1858)
- 1808: David Strauss, germana verkisto, filozofo kaj protestanta teologo, pioniro de la esploro pri la historia Jesuo (m. 1874)
- 1814: Eugène Viollet-le-Duc, franca arkitekto, historiisto pri arto (m. 1879)
- 1823: Édouard Lalo, franca komponisto (m. 1892)
- 1826: Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, rusa verkisto, satiristo kaj publicisto (m. 1889)
- 1832: Lewis Carroll, angla matematikisto kaj verkisto (m. 1898)
- 1836: Leopold von Sacher-Masoch, aŭstra verkisto konata de la nocio masoĥismo (m. 1895)
- 1842: Arĥip Ivanoviĉ Kuindĵi, rusa pejzaĝisto kaj pentristo (m. 1910)
- 1848: Tōgō Heihachirō, japana admiralo (m. 1934)
- 1850: Edward J. Smith, brita kapitano de la ŝipo Titanic (m. 1912)
- 1851: Ákos Szentkirályi, hungara/rumania hungara agronomo (m. 1933)
- 1859: Vilhelmo la 2-a, lasta germana imperiestro kaj lasta reĝo de Prusio (m. 1941)
- 1861: Rudolf Modrzejewski, pola-usona inĝeniero, konstruisto de fervojoj kaj pioniro de pendopontoj, konata kiel Ralph Modjeski (m. 1940)
- 1870: Béla Fráter, hungara advokato, kantkomponisto (m. 1935)
- 1881: Sveinn Björnsson, unua prezidento de Islando (m. 1952)
- 1881: Miklós Nagy, hungara bibliotekisto kaj akademiano (m. 1962)
- 1884: Julie Šupichová, ĉeĥa instruistino, membrino de la ekzamena komisiono de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, fondintino i.a. de la Rondeto de esperantistinoj en Prago, sekretario de UK 1921, prezidantino de virina kunveno ĉe UK 1923, kunlaborantino de 60 gazetoj sur la kampo de edukado, klerigo kaj propagando de Esperanto, Honora membrino de UEA (m. 1970)
- 1886: János Krizsán, rumania hungara pentristo (m. 1948)
- 1891: Ilja Ehrenburg, sovetia verkisto, poeto, ĵurnalisto, tradukisto (m. 1967)
- 1891: Pavlo Tiĉina, ukraina poeto, tradukisto, publicisto, politika aganto, estro de Verĥovna Rada, aŭtoro de la Himno de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko (m. 1967)
- 1900: Dalibor Chalupa, ĉeĥa instruisto kaj esperantisto, redaktoro de Verda Stacio (m. 1983)
- 1904: Zoltán Alföldy, hungara kuracisto, mikrobiologo, profesoro (m. 1992)
- 1910: Olga Eszenyi, hungara aktorino (m. 1992)
- 1914: György Rózsa, rumania hungara ĵurnalisto (m. nekonata)
- 1918: Antonín Mrkos, ĉeĥa astronomo (m. 1996)
- 1928: Hans Modrow, germana politikisto kaj ekonomikisto, lasta ĉefministro de GDR (m. 2023)
- 1929: Gábor Garai, hungara poeto, tradukisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1987)
- 1931: Buster Edwards, brita trajnprirabisto (m. 1994)
- 1934: Endre Dudich, hungara biologo, geologo kaj biokemiisto, aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj en Esperanto kaj de la libroj Ĉu vi konas la teron? kaj La lumo nutranta (m. 2016)
- 1934: Édith Cresson, franca ĉefministrino, membro de komisiono Santer
- 1935: D. M. Thomas, brita verkisto (m. 2023)
- 1944: József Attila Kovács, rumania hungara biologo, herbaresploristo
- 1944: Nick Mason, angla drumisto de la muzikgrupo Pink Floyd
- 1944: Mairead Maguire, nordirlanda Nobelpremiita aktivulino pri paco
- 1948: Valeri Brainin, rusa-germana poeto, muzikologo, komponisto
- 1948: Miĥail Bariŝnikov, rusia, usona dancisto, koreografo kaj aktoro
- 1962: Algis Čaplikas, litova politikisto kaj ministro
- 1964: Bridget Fonda, usona aktorino
- 1969: Marc Forster, germana-svisa filmreĝisoro
- 1976: Ruby Lin, tajvana aktorino kaj kantistino
- 1980: Zoltán Ferencz, rumania hungara grafikisto
Mortoj
- 98: Nerva, romia imperiestro (n. 30)
- 661: Ali ibn Abi Talib, unua imamo de ŝijaismo (n. ĉirkaŭ 600)
- 672: Vitaliano, papo (n. 600)
- 847: Serĝo la 2-a, papo
- 1556: Humajun, imperiestro de Mogola Imperio (n. 1508)
- 1596: Francis Drake, angla maristo, kiu ĉirkaunavigis la mondon (n. ĉirkaŭ 1540)
- 1629: Hieronymus Praetorius, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1560)
- 1731: Bartolomeo Cristofori, itala muzikil-konstruisto (n. 1635)
- 1782: Johann Martin Mieding, germana ĉarpentisto (n. 1725)
- 1844: Charles Nodier, franca verkisto kaj bibliofilo (n. 1780)
- 1850: János Kemény, hungara aktoro (n. 1778)
- 1851: János Szabó, hungara portretpentristo (n. 1784)
- 1851: John James Audubon, usona ornitologo kaj pentristo (n. 1785)
- 1854: Sándor Aranyosrákosi Székely, hungara verkisto, unitariisma episkopo (n. 1797)
- 1860: János Bolyai, hungara militinĝeniero kaj matematikisto, ellaboristo de neeŭklida geometrio (n. 1802)
- 1864: Leo von Klenze, germana arkitekto, pentristo kaj verkisto (m. 1784)
- 1893: James G. Blaine, usona respublikana politikisto (n. 1830)
- 1901: Giuseppe Verdi, itala komponisto (n. 1830)
- 1912: Jácome Martins Baggi de Araujo, brazila supera juĝisto, esperantisto enestanta en Adresaro de la Esperantistoj, fondinto de Esperanto-grupo (n. nekonata)
- 1914: Gottfried Nägele, germana romkatolika pastro kaj malakologo (n. 1841)
- 1918: Rudolf Faltin, balti-germana misiisto kaj animzorganto (n. 1830)
- 1919: Endre Ady, hungara poeto (n. 1877)
- 1922: Giovanni Verga, itala verkisto (n. 1840)
- 1927: Jurgis Matulaitis, pola-litova ĉefepiskopo, fondinto de la ordenoj Kongregacio de Fratinoj de la Senmakula koncipiĝo kaj de Servistinoj de Jesuo en eŭkaristio, beatigita (n. 1871)
- 1935: Franz Joseph Zimmermann, saksa historiisto en Transsilvanio (n. 1850)
- 1940: Isaak Babel, rusia, sovetia verkisto, ekzekutita (n. 1894)
- 1948: Károly Gulyás, hungara pentristo, bibliotekisto (n. 1873)
- 1951: Carl Gustaf Emil Mannerheim, finna nobelo, diplomato, marŝalo, prezidento (n. 1867)
- 1956: Erich Kleiber, aŭstra komponisto kaj dirigento (n. 1890)
- 1959: Imre Botár, hungara gimnazia instruisto kaj historiisto (n. 1880)
- 1970: Erich Heckel, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1883)
- 1971: Jacobo Arbenz, prezidento de Gvatemalo (n. 1913)
- 1974: Luigi Minnaja, itala ŝtatoficisto, plurjara sekretario de loka Esperanto-grupo en Romo (n. 1899)
- 1983: Louis de Funès, franca aktoro (n. 1914)
- 1986: Lilli Palmer, germana aktorino (n. 1914)
- 1987: Menyhért Vizi, rumania hungara instruisto, verkisto, pedagogo (n. 1910)
- 1990: Miklós Borsos, hungara skulptisto, profesoro (n. 1906)
- 1993: Juan Régulo Pérez, hispana filologo kaj esperantisto, profesoro de la Universitato La Laguna, eldonisto de Esperanta literaturo, fondinto de Eldonejo Stafeto kaj kunfondinto de AIS (n. 1914)
- 1995: Jean Tardieu, franca artisto, muzikisto, poeto, dramisto (n. 1903)
- 2006: Johannes Rau, prezidento de Germanio (n. 1931)
- 2008: Don Harlow, usona esperantisto, prezidanto de Esperanto-USA kaj redaktoro de "La Usona Esperantisto" (n. 1942)
- 2008: Suharto, prezidento de Indonezio (n. 1921)
- 2009: John Updike, usona verkisto kaj poeto (n. 1932)
- 2010: Jerome David Salinger, usona verkisto (n. 1919)
- 2010: Howard Zinn, usona historiisto kaj politikologo (n. 1922)
- 2012: Kazimierz Smoleń, pola juristo, malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico, ĉefkreinto kaj direktoro de Ŝtata Muzeo Aŭŝvico-Birkenau (n. 1920)
- 2014: Pete Seeger, usona muzikisto, kantisto kaj komponisto (n. 1919)
- 2015: Charles Hard Townes, usona fizikisto Nobelpremiita (n. 1915)
- 2017: Zbigniew Galor, pola sociologo kaj esperantologo, profesoro de AIS kaj Universitato de Szczecin (n. 1952)
- 2018: Ingvar Kamprad, sveda entreprenisto, fondinto de la mebla firmao IKEA (n. 1926)
- 2018: Fabienne Berthelot-Ertl, franca esperantistino, prezidantino de Junulara Esperantista Franca Organizo (n. 1965)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 27-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|