10-a de januaro: Germana aviadilo falas akcidente en Belgio transportanta la germanajn planojn de atakoj al Francio kiuj venas al posedo de belgoj. La Aliancanoj estas tuj informitaj.
29-a de januaro: La finnoj ricevis leteron de Moskvo, per kiu oni deklaris, ke la soveta registaro ne malakceptis la subskribon de traktato por finigi la militon.
Februaro
1-a de februaro: La sovetaj trupoj surprize faris ofensivon kontraŭ Finnlando en la regiono Summa.
6-a de februaro: La Militkonsilantaro franc-brita interkonsentas por la elŝipiĝo en Narvik (Norvegio) por helpi Finnlandon, kaj samtempe, blokadi la sendon de fero el Svedio al Germanio.
16-a de februaro: Altmark-incidento, kiam brita destrojero Cossack atakis la germanan ŝipon Altmark. Tio okazis en akvoj de neŭtrala Norvegio, kio estas ekskuzo por Hitler ke Unuiĝinta Reĝlando ne respektos la neŭtralecon de Norvegio.
23-a de februaro: Svedio malpermesis la pasadon de la trupoj de Aliancanoj tra sia teritorio.
Germanio invadis Belgion, Nederlandon kaj Luksemburgion pere de 141 divizioj, 2 aerflotoj kun totalo de ĉirkaŭ 4 020 aviadiloj kaj korpuso de kirasveturiloj. Franc-britaj trupoj eniris en Belgion.
La germanoj konkeris Dunkirkon. Meze de germanaj aeratakoj, la Aliancanoj finigis la evakuon de Dunkirko. 378 000 homoj sukcesis alveni al Anglio, sed ili perdis la militmaterialon.
La germanoj okupis Breston, Caen, Rennes, Nevers, Le Mans kaj Ĉerburgon. La militŝipoj kiuj povis eliris al la afrikaj bazoj por eviti falon en manoj de germanoj.
Startis la evakuadon de la Koncentrejo de Gurso en sudokcidenta Francio, kie estis enkarcerigitaj judoj, ciganoj kaj granda kvanto de hispanaj ekzilitoj.
Franklin D. Roosevelt malpermesis la sendadon al Japanio, de kemiaj produktoj, strategiaj mineraloj, avi-motoroj kaj riparpecoj sen speciala permesilo.
La nova japana ministraro de Fumimaro Konoe kliniĝis al intensigo de rilatoj kun la Itala Reĝlando kaj Germanio cele al estonta militanco inter la tri landoj.
16-a de aŭgusto: Novaj malsukcesaj atakoj al strategiaj lokoj en Londono.
18-a de aŭgusto: Hitler dekretis totalan blokadon de Unuiĝinta Reĝlando. Ĉiu komerca ŝipo alproksimiĝanta al la Brita Insularo estu celo de la germanaj submarŝipoj kaj ŝipoj sendepende de ties ŝtataneco.
Oni dekretis la alarmon en Unuiĝinta Reĝlando pro ebla germana invado, pro bombardado kaj koncentrigo de elŝipigaj boatoj en la francaj havenoj de la Manika Markolo.
Berlino estis bombardita dum du horoj fare de la RAF.
La germanoj prokrastis la invadon de Anglio ĉar la RAF ne estis detruita. Nokte Liverpool kaj Londono estis bombarditaj, kaj estis tuŝita la palaco Buckingham.
Post la batalo de Gabono (kiu startis la 8an), la degaŭlismaj generaloj Leclerk kaj Koenig konkeri Libreville, ĉefurbo de Gabono, pro kio la tuta Ekvatora Franca Afriko venas al sia flanko.
La britoj provis sukcese la RADAR de 10 cm por detekti submarŝipojn. Ties granda avantaĝo estas ĝia malgrando, kio ebligos ties instaladon sur aviadiloj.
La britoj bombardadis Taranton, kaj la itala mararmeo suferis fortan frapon.
Elpostenigo de Pierre Laval, ĝistiama vicprezidanto de la franca registaro; estis arestita pro ordono de Petain kaj elpostenigita el ĉiuj siaj postenoj pro troa pretemo kunlabori kun Germanio. Li estis anstataŭita de Pierre-Étienne Flandin.