Malungon - tagaloge Bayan ng Malungon - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, en provinco Sarangani. Malungon havas 31 distriktojn.
Geografio
Malungon situas en la suda parto de la insulo ne havanta marbordon [1]. General Santos kaj provinca ĉefurbo Arabel troviĝas po 31, Digos 43, regiona ĉefurbo Koronadalo 49, Dabao 83, Kotabato (urbo) 147, Cebuurbo 462, Manilo 1026, Kezonurbo 1032, Tuguegarao 1308 kilometrojn (aere) [2].
Historio
Tiu loko apartenis al pluraj administraciaj unuoj, fine en 1969 Malungon estis fondita el ekstera parto de Alabel. La provinco estis kreita en 1992. En la 2010-aj jaroj Malungon atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil).
Ekonomio
Malungon plejparte baziĝas sur agrikulturo, kie oni okupiĝas pri kokosoj. Bredado kun fiŝkaptado estas la dua plej granda enspezo. Aliaj agrikulturaj produktoj estas maizoj, sukerkanoj, bananoj, ananasoj, mangoj.
Trafiko
Malungon estas alirebla voje el Digos kaj General Santos.
Klimato
La klimato de Malungon estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas po 1623 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro pluvas pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
Filipinaj urboj |
---|
milionurboj 1 000 000- |
|
---|
Metropoloj 500 000- |
|
---|
Unuaklasaj urbegoj 400 000- |
|
---|
Duaklasaj urbegoj 320 000- |
|
---|
Triaklasaj urbegoj 240 000- |
|
---|
Kvaraklasaj urbegoj 160 000- |
|
---|
Kvinaklasaj urbegoj 100 000- |
|
---|
Kvinaklasaj urboj 80 000- |
|
---|
Sesaklasaj urboj -80 000 |
|
---|
|